Kio estas biologia agrikulturo? Ekzistas du formoj.
Oni malakceptas la uzadon de freŝaj fekaĵoj, torfo, mineralsterkoj kaj kemiaĵoj por kontraŭbatali fiinsektojn kaj fiherbojn, sed uzas nur fermentitan humsterkon por favorigi la vivkomunecon de humgrundo, kultivplantoj kaj utilaj bestspecioj.
La tiel nomata organik-biologia agrikulturo uzas por la sama celo krudan materialon, la stalsterkon. Per tio la planto ne estas nutrata rekte, sed per la riĉigita vivo de la tergrundaj mikroorganismoj. Alia metodo estas forigo de malutilaj fiinsektoj per utilaj bestoj por konservi la biologian ekvilibron. La ĉefa ideo estas jena: La pesticidojn oni konstruis por detrui organismojn, kaj oni ne miru, ke multaj el ili ankaŭ malutilas al la homo.
La ĉefa problemo
La unuaj defendas la "kutiman" agrikulturon, la aliaj la "alternativan". En 1840 ekestis defendo de la tiama "kutima" agrikulturo, ĉar la ĥemiisto Justus Liebig publikigis libron "La organika ĥemio en apliko al agrikulturo kaj fiziologio". La revoluciaj pensoj de Liebig fine venkis kaj kondukis al la nuna "kutima" agrikulturo. La Liebiga mineralsterko ebligis al la kamparanoj priprodukti sur ekspluatitaj kampoj, por satigi la nehaltigeble plimultiĝantan homaron. Tio estas la ĉefa problemo! Ĉar antaŭ la Liebig-a revolucio oni profetis, ke la homaro ne plu devas kreskadi, alie jam baldaŭ ne ekzistus sufiĉe da nutraĵo por ĝi.
Du gravaj faktoj
Nuntempe okazas sur nia tero io, kio dum jarmilionoj estas unika: unu specio --- Homo sapins pro eksplodema plimultiĝo dum malmultaj generacioj ŝanĝis la teron en maniero neniam okazinta antaŭe. Kiam la homo vivis kiel ĉasisto kaj nomado adaptita al la naturo, li vivis ekvilibre kun la medio.
Tiu ekvilibro preskaŭ ĉesis kaj estos en plej proksima tempo tute detruata. Oni bezonas ĉiam pli da spaco por urboj, industrio kaj trafiko, kaj ni perdas ĉiam pli da arbaro kaj kamp-areon. La perdo de kamp-areon devigas la agronomojn produkti pli grandan kvanton sur malpli da kamp-areo; ĉi tio nun postulas plian artsterkadon, kiu kaŭzas detruon de huma grundo --- tio malfortigas la plantojn, kiuj fariĝas malrezistaj kontraŭ fiinsektoj. Kaj kontraŭ tiuj fiinsektoj oni ŝprucas venenigajn ĥemiaĵojn! Multaj fiinsektoj imuniĝas kaj oni bezonas pli fortajn insekticidojn. Ambaŭ aplikoj de artsterko kaj insekticido detruas la humgrundon kiu perdas la akvokonservadon, kaj pluvakve elpuŝigitaj nitrogeno kaj fosforo same kiel insekticidrestaĵoj danĝerigas la trinkakvon. Ne nur per la akvo, sed ankaŭ per la postrestaĵo en la kulturplantoj (kaj en la bestoj por buĉo) la homo malrapide veneniĝos.
La alia flanko
La kemia industrio propagandas aplikadon de artsterkoj kaj insekticidoj, ĉar sen ili la homaro devus baldaŭ morti pro malsato; la kontraŭuloj plendas pri veneniĝo de l' homaro per tiuj ĥemiaĵoj kaj postulas nuran biologian agrikulturon, por ke la homaro havu pli sanajn terfruktojn.
Ĉiu insekto bezonas sian propran medion, sian certan planton. Ju pli alterne kaj intersekve oni plantas malsamajn plantojn sur malgrandajn kampojn, des pli malmultaj fiinsektoj malsanigas la plantojn, kaj oni ŝparas la altajn kostojn de artsterko kaj aliaj plibonigaĵoj por la grundo.
Subteni la utilajn insektojn por ke ili ekstermu la malutilajn --- tio kaŭzas nenian difekton al homoj kaj evitas median polucion. Necesas klarigi al la socio, ke la biologia agrikulturo estas pli sendanĝera garantio por daŭra konservado kaj plibonigado de la grunda fekundeco ol la medio ŝarĝiga konvencia agrikulturo.
Konkludo
Ne eblas ĉi tie detala priskribo de ĉiuj faktoj. El la montritaj problemoj oni povas ekkoni kiel komplikaj ili estas, do ŝajnas, ke oni devas fari konsideron pri la nur plej necesa aplikado de pesticidoj rilate al la sano de l'homoj, ĉar la eblaj danĝeraj influoj al medio kaj homaro devigas, ke insekticidoj kaj herbicidoj estu limigitaj al la plej necesa uzado, kaj ke oni uzu por plantproduktado ĉiujn eblajn alternativojn.
|