• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-04 18:19:12    
Song Zuying

cri

Song Zuying estas unu el la plej famaj junaj kantistinoj en nuna Ĉinio. Ŝi naskiĝis la 27-an de junio, 1966, en miao-nacieca vilaĝeto kun nur tri familioj en la subgubernia urbeto Yantouzhai de la gubernio Guzhang en la provinco Hunan. Julie de 1981, ŝia patro forpasis pro malsano, kiam ŝi ĵus diplomiĝis en la malsupera mezlernejo. Ĝuste tiam la gubernia teatrotrupo varbas aktorojn kaj Song Zuying kun doloro sukcesis en la ekzameno fare de la teatrogrupo kaj sekve ŝi estis sendita al la Tujia-yao-nacieca Kantdanca Ensemblo. Post malpli ol unu jaro, post sukcesa ekzameno ŝi iris en la muzikdancan fakultaton de la Centra Nacia Instituto kaj diplomiĝis en oktobro de 1988. Oktobre de 1988, la Ĉina Muzikista Asocio okazigis en la urbo Changsha Ordrakopokalan Invitan Konkurson de tutlandaj kantistoj kaj Song Zuying per miaonaciecstila kanto "Neforiru, pliaĝa frato" gajnis oran medalon. Muzika edukisto Jin Tielin, kiu estis membro de la juĝkomitato de la Konkurso, trovis ŝin kaj akceptis ŝin kiel sian lernanton. Sekve ŝi famiĝis per prezento de la kanto "Surdorsa korbeto" en la arta vespero de la Printempa Festo, okazigita de la Centra Televizio de Ĉinio. En 1991, ŝi estis sendita al la Kantdanca Ensemblo de Mararmea Politika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Nun ŝi estas unuaklasa ŝtata aktorino kaj ĝuas la registaran specialan subvencion de la Ŝtata Konsilantaro.

La diapazono de Song Zuying estas larĝa kaj vasta, la voĉo estas dolĉa, kaj ŝia arto profunde radikas en la profunde en la grundo de la nacia voĉmuziko. Dank' al la kombino de la scienceco de la okcidenta kantmeniero kun sia arto, ŝia kantado kun agrabla mieno estas pli kantilena kaj ekzakte spegulas la verkaĵon kaj formis sian specialan kantstilon. La de ŝi prezentitaj kantoj "Surdorsa korbeto", "Pri feliĉa vivo", "Amu Ĉinion", "Soldato-frato" kaj aliaj vaste cirkulas inter la ĉinaj popolanoj kaj elmigrintaj ĉinoj. Ŝiaj adorantoj troviĝas ĉie, en urboj, kamparo, eĉ landlimaj vilaĝetoj de la naciminoritataj regionoj de Ĉinio.

En 2000, Song Zuying estis honorigata de la Ĉina Federacio de Literatura kaj Arta Rondo kiel stelokantisto kun bona moralo. En 2002, ŝi okazigis soloan koncerton en la Operoteatro de Sidnejo kaj soloan koncerton en la Ora Halo de Vieno de Aŭstrio en 2003, ambaŭ gajnis grandan sukceson.