• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-04 18:22:21    
Festa Forio de Pekino kaj Florfoiro de Kantono

cri

La festa foiro en Ĉinio havas longan historion kaj densan nacian nuancon. Ĝi ne nur interligas la urbojn kun la kamparo kaj vigligas la merkatojn, sed ankaŭ donas al la festo gajannetoson. Foiroj dum la Printempa Festo estas tre popularaj en Ĉinio. Ĉi tie ni prezentas nur la festan foiron Ĉangdjan de Pekino en la nordo kaj la florfoiron de Kantono en la sudo.

Jam en Ĉing-dinastio la foiro Ĉangdjan de Pekino estis unu el la famaj festaj foiroj de la lando. Ĝi okazis ĉiujare de la 1-a ĝis la 15-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro. Sur la strato longa je kelkaj kilometroj, kun Liuliĉang kiel la centro, strando viciĝis unu apud alia, teatraĵoj kaj akrobataĵoj prezentiĝis, diversaj varoj vendiĝid, interalie estis kaligrfaĵoj, pentraĵoj, antikvaĵoj, ĉiutagaj bezonaĵoj, infanludiloj, lokaj manĝaĵoj kaj diversaj fruktoj. Por infanoj la foiro estis paradizo. Tre agrable estis manĝi sukertegitajn kratagfruktojn sur bastoneto kaj aĉeti belajn kajtojn kaj diversajn ventradojn, kiuj kostis ne multe. Ĉiuj, ĉu viroj, ĉu virinoj, ĉu maljunuloj, ĉu infanoj, trovis ion ŝatatan per sia poŝo. En la foirejo svarmis interpuŝiĝantaj vizitantoj. La libro Pri la foiro Ĉangdjan de Ĉing-dinastio tiel priskribas: "En la ordinaraj tagoj Ĉangdjan estas malmulte vizitata, sed en la unua monato ĝi altiras al si la virinojn de la tuta urbo, kiuj venas senĉese ĉare aŭ piedire," Dum sia restado en Pekino, granda ĉina literatoro Lusin ĉiujare vizitis tiun foiron dum la Printempa Festo. Iujare, en duona monato li eĉ spefoje ĝin vizitis (laŭ la taglibro de Lusin). Estas imageble, kiel alloga estis tiu foiro.

Ankaŭ la Printempa Florfoiro de Kantono estas tre fama. Laŭtradicie la foiro daŭras tri diurnojn ĝis duono post la dua frumatene de la 1-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro.

Kantono havas humidan kaj moderan klimaton kaj verdas ĉiujare. Okaze de la Printempa Festo ĝia antaŭurbo kaj ĝiaj 9 najbaraj gubernioj liveras al ĝi multe da floroj, ke ĝi dronas en flora tajdo.

En la foiro aĉeteblas ĉarmaj persikfloroj, elegantaj krizantemoj, graciaj narcisoj kaj bonaŭguraj mandarinetoj (Fortunella)...Inter centoj da floroj oni povas apreci famajn palacajn lanternojn de Foŝan (urbo de la ĉina provinco Guangdong) kaj aŭskulti ĉarmajn Guangdong-muzikaĵojn. Tio ja estas neforgesebla arta ĝuo. Oni revenas kun freŝaj bukedoj kaj envazaj mandarinetoj. Jen tiel la printempa brilo etendiĝas de la foiro al ĉiuj familiojn. Ĉie videblas ĉarme ridetantaj floroj, ĉie disportiĝas ilia bonodoro.

.