• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-05 19:47:21    
Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina Esperanto-movado (3)

cri
Kun pli kaj pli proksima agresado de Japanio, la nacia krizo serioziĝis tago post tago, kaj la kontraŭjapana nacisava movado leviĝis ondo post ondo. Kontraŭ tia situacio, la Ŝanhaja Esperantista Ligo aranĝis sian duan kongreson, septembre de 1933. La samideanoj de la Ĉina Proleta Esperantista Ligo prezentis la sloganon: "Uzi Esperanton por la ĉina liberigo". La slogano koncentre spegulis la volon de la ĉinaj esperantistoj kaj tre rapide fariĝis la agadprogramo de diverslokaj Esperantaj organizoj. Alvokate de la slogano, multaj kompartianoj kaj progresemaj junuloj persistadis en lernado de Esperanto, eĉ en malliberejo. Elliberiĝinte iuj el ili partoprenis en laboroj de diverslokaj Esperantaj organizoj, aliaj iris al la Liberigitaj Regionoj por kontraŭjapana batalado. Ĝuste tiam lernis Esperanton s-ro Chai Zemin, la nuna prezidanto de la ĉina societo "Amikoj de Esperanto"; poste li iris sur la revolucian vojon. Pro la lernado li estis arestita de la reakcia registaro de Kuomintango.
Dum tiu periodo, la Ĉina Proleta Esperantista Ligo ankaŭ prenis enkondukon, propagandon kaj disvastigon de latinigita nova lingvo kiel sian novan taskon. La disvastigo de la latinigita nova lingvo ne nur utilis al likvido de analfabeteco kaj altigo de klereco de laboristoj kaj kamparanoj, sed ankaŭ utilis al unueco de la nacia lingvo; tio ankoraŭ kreis favorajn kondiĉojn por disvastigo de Esperanto.
La projekto de la latinigita nova lingvo estis kreita de la fama kompartiano Qu Qiubai. Por faciligi lernadon de la han-a lingvo, li uzis multe da tempo por esplori latinigadon de la han-a lingvo. Referencinte la literojn, prononcadon kaj literumadon de Esperanto, li finfine skizis "Ĉinajn latinigitajn literojn", en Sovetunio en la jaro 1929. Poste oni ellaboris projekton de la ĉina latinigita nova lingvo. Subtenate de multaj famaj personoj, formiĝis movado por diskuti pri amasa lingvo kaj latinigita nova lingvo. Diverslokaj Esperantaj organizoj aktive partoprenis en la movado. "Uzi novan lingvon enlande kaj Esperanton internacie" jam estis agadslogano de esperantistoj, tio multe akcelis nian movadon kaj la Esperanto-movado fariĝis konsistiga parto de la ĉina nov-kultura movado.
La Ĉina Proleta Esperantista Ligo kombinis la ĉinan Esperanto-movadon kun la naciliberiga movado kaj progresema kultura movado, prenis Esperanton por servi al la ĉina popolo kaj la popoloj de la mondo, tio lasis brilan paĝon al la historio de la ĉina Esperanto-movado kaj ankaŭ havis neforviŝeblan meriton en la ĉina revolucia kultura historio.
Dum la rezistmilito kontraŭ la japana agreso de 1937 ĝis 1945, ĉinaj esperantistoj heredis la gloran tradicion de la Ligo, propagandante kaj vastigante Esperanton, plue uzis Esperanton por internacia propagandado kaj kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj faris ankoraŭ pli grandajn atingojn. Iliaj agoj estis plu subtenataj de la Komunista Partio de Ĉinio. En tiu periodo ĉinaj esperantistoj sinsekve eldonis periodaĵojn, kiaj "Orienta Kuriero", "Voĉoj de Oriento" kaj "Heroldo de Ĉinio". Interalie, la eldonado de "Heroldo de Ĉinio" daŭris ses jarojn, distribuiĝis al 63 landoj kaj estis legataj en 850 urboj. Ĉina fama esperantisto, kompartiano ĵelezo estis ĝia ĉefkompilinto. La eldonejo de "Heroldo de Ĉinio" presis ankaŭ "La Arĝenta Jubileo de la Literatura Agado de s-ro Kuo Mojo", "Flusr' el Uragano" de Verda Majo, "Vivantaj Soldatoj" kaj multajn aliajn verkojn. Dum tiu periodo ĉinaj esperantistoj ankaŭ Esperantigis kaj eldonis "Elektitaj Noveloj" de Lusin, "Forgesitaj Homoj", "Esperanta Antologio", "Patrineto", "En Ĉinio Batalanta". Iuj Esperantaj literaturaĵoj estis ĉinigitaj kaj eldonitaj, ekzemple, la fama poemo de germana fama e-isto Teo Jung "La Alta Kanto de la Amo", "Novelaro de Bulgario" kaj "La Vivo de Zamenhof". Dank' al la eldonado oni propagandis la rezistmiliton kontraŭ la japana agreso, akcelis kulturajn interfluojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj plie, el la eldonado la diversaj socirondoj vidis la apartan rolon de Esperanto en la eksteraj propagando kaj kulturaj interfluoj.
En la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, Ĵelezo, Yue Jiaxuan, Venlo Fon kaj aliaj fondis "Korespondan Esperanto-Lernejon". Ĝia ĉefa tasko estis disvastigi Esperanton kaj unuigi progresemajn junulojn al la rezistmilito kontraŭ la japana agreso. Dum kvin jaroj la lernejo varbis pli ol 2 300 kursanojn en 18 provincoj, eldonis pli ol 20 specojn de libroj, interalie, "Plena Esperanta-Ĉina Vortaro" kompilita de Venlo Fon estis multe influa kaj plurfoje reeldonita. En la Lernejo laboris kompartianoj Eltunko, Zeng Heyao, Zhang Tianxin kaj aliaj. Pro sia elstara laboro Venlo Fon kaj aliaj estis laŭdataj.
En la tiama sankta revolucia bazloko Yan'an tre viglis la Esperanto-movado. En la komenco de la rezistmilito kontraŭ japana agreso iuj esperantistoj venis al Yan'an kaj subtenate de gvidanto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj esperantisto Wu Yuzhang, fondis Esperanto-asocion en majo 1938. ili funkciigis Esperanto-kursojn en la Limregiona Kultura Asocio, Ĉina Popola Kontraŭjapana Milita kaj Politika Universitato, Lusin-a Arta Instituto, Ĉina Virina Universitato kaj aliaj; samtempe kun tio, ili ankaŭ faris korespondan instruadon. Multaj kadroj kaj soldatoj de la brigado 359 sin anoncis al lernado de Esperanto. La Yan'an-a Esperanto-Asocio ankaŭ eldonis la revuon "Yan'an Esperantisto", kiu ĝustatempe raportis pri la limregiono, distribuiĝis ankaŭ ekster la liberigitaj regionoj kaj en aliaj landoj. La 15-a de decembro 1939 estis la 80-a datreveno de la naskiĝo de d-ro Zamenhof. La Yan'an-a Esperanto-Asocio aranĝis Esperantan ekspozicion. Al tio esprimis gratulon la plej altaj gvidantoj de la Centra Komitato de la Partio Mao Zedong kaj Zhang Wentian respektive per epigrafo. Mao Zedong skribis: "Mi dirus ankoraŭ la samon: se oni prenus Esperanton kiel formon por porti internaciismon kaj porti revolucion, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata." Zhang Wentian skribis: "Esperanto – internaciisma armilo". La epigrafoj donis grandan inspiron al la esperantistoj de Yan'an kaj eĉ de la tuta lando.