• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-07 14:31:43    
Tang Junqiao

cri
S-ino Tang Junqiao estas ĉina juna flutistino, ŝi nun laboras kiel la unua flutistino de la Ŝanhaja Nacia Orkestro.

En sia infaneco Tang Junqiao eklernis flutadon instruate de la patro, kaj en la knabina aĝo ŝi jam plurfoje gajnis la plej altan premion en la instrument-muzika konkurso de gejunuloj kaj geknaboj. En la jaro 1986 ŝi ekzamenite eniris en la mezlernejon sub la Shenyang-a Konservatorio kaj ŝia instruisto estas profesoro Kong Qingshan. En la jaro 1990, 16-jara Tang Junqiao la unuan fojon okazigis la solo-an koncerton. Poste ŝi eniris en la Ŝanhajan Konservatorion kaj estis instruata de famaj flutistaj majstroj profesoro Zhao Songting kaj profesoro Yu Xunfa. Estante studentino lernanta en la konservatorio, Tang Junqiao jam invitite registris sur kompaktaj diskoj aŭ bendoj plurajn famajn kompoziciojn. En la jaro 1996, per eminenta atingo Tang Junqiao diplomiĝis, ek-laboris en la Ŝanhaja Nacia Orkestro kaj servis kiel la unua flutistino de la orkestro. Ŝi estas la ĉina unua virina ludistino de la orkestra muziko laboranta kiel la ĉefa flutistino en naci-muzika orkestro.

Ludarto de Tang Junqiao estas lerta kaj eksperta, kaj ŝia flutado aŭdiĝas sonora, ĝuiga kaj riĉa je muzika esprimiveco. Ŝi, kiel solistino, ofte invitite partoprenas en divers-formaj koncertoj, en-domaj koncertoj kaj en prezentado de televidaj literatur-artaj programeroj, ekzemple "Hongkong-a Jarmila Filantropia Koncerto", "2000-ajara Novjara Koncerto de Ŝanhaja Teatro", "Koncerto de 1999-ajara Printempa Festo", "Koncerto Celebre al la 4-a Datreveno de la Fondiĝo de Hongkong-a Speciala Administra Regiono" kaj "Koncerto de Ŝanhaja 2001-ajara Printempo".

Tang Junqiao ankaŭ invitite faris la flutan soloadon por la muziko de la filmo "Kaŭranta Tigro kaj Sin-kaŝanta Drako" komponita de la ĉina fama komponisto Tan Dun. La muziko gajnis 18 orajn premiojn por la filma muziko en la tuta mondo kaj ankaŭ la muzikan premion Grammy, por ne paroli pri Oskaro-premion gajnitan kune kun la sam-noma filmo. Per tio Tang Junqiao vekis atenton de la internacia muzikista rondo. Ŝi estis invitita al la Barbican Arta Centro de Londono, Britio, tie ŝi kune kun la monde fama violonĉelisto s-ro Yo-Yo Ma prezentis la konĉerton "Kaŭranta Tigro kaj Sin-kaŝanta Drako" komponitan de s-ro Tan Dun, kaj akiris grandan sukceson. Post tio ŝi komencis la tut-mondan turneadon kun tiu fama muzikaĵo.

Cetere, ŝi faris la kunlaboron kun multaj aliaj komponistoj de Ĉinio. Komponisto Jia Daqun aparte komponis por ŝi la flutan konĉerton titolitan < Memoro pri Landlimo >. Kaj kunlaborante kun komponisto He Xuntian, ŝi ludis ĉiujn erojn de la orkestra soloo en la kompozicioj < Tamburo de Frantino >, < Yang Jinma > kaj ankaŭ < Paramito >.

Okaze de la Printempa Festo de la jaro 2001, sekvante la Ŝanhajan Nacian Orkestron, ŝi venis al "Ora Halo" de Vieno, kaj tie en la Printempa Koncerto de Serpenta Jaro, ŝi servis kiel solistino de flutado. Kaj en julio de la sama jaro ŝi invitite okazigis en Aomen "Specialan Koncerton de Fluto-ludo de Tang Junqiao".

Estante muzikistino, ŝi ofte estas invitita aliĝi al famaj muzikaj kaj artaj festivaloj de la mondo, ekzemple Osaka Internacia Arta Festivalo, Franca Epoka Muzika Festivalo, Londona Muzika Festivalo kun la titolo "Fajro sur Akvo", Pekina Internacia Muzika Festivalo, Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo, Aomen-a Internacia Muzika Festivalo k.s. Ŝia majstreca ludado estas ege ŝatata kaj laŭdata de fakuloj kaj spektantoj. Krome, kiel unu el la ĉinaj "Tri Eminentulinoj de Nacia Muziko", ŝi ludis la kompozicion "Kanto de Ĝojo" en la grandskala arta prezentado por la konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Ŝanhajo, kaj ricevis varman bonvenon kaj altan takson de en- kaj ekster-landaj honorindaj gastoj.

Tang Junqiao kunlaboras kun multaj famaj ensembloj, inkluzive de la Londona Filharmonio, Franca Ŝtata Filharmonio, Hanburga Filharmonio, Hongkong-a Orkestro, Taibei-a Urba Filharmonio, Ĉina Muzika Ensemblo, Ŝanhaja Filharmonio, Ŝanhaja Radia Filharmonio kaj aliaj, kaj vizitis Usonon, Germanion, Japanion, Brition, Aŭstrion, Belgion, Francion, Italion kaj aliajn multajn landojn kaj regionojn. Ŝi meritas la titolon de eminenta flutistino de moderna Ĉinio.