• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-07 14:59:46    
Kvar famaj inventaĵoj

cri

Kompaso, pulvo, paperfaro kaj tipografio estas kvar famaj inventaĵoj de la laboranta popolo de la antikva Ĉinio, kaj ankaŭ grandaj kontribuoj de la ĉina nacio al la monda civilizacio.

Kompaso estas instrumento por montri la direkton. En la ekspluatado de minaĵoj, fandado de kupro kaj forĝado de fero, antikvaj ĉinoj eltrovis naturan magnetiton, kiu povas altiri feron sur sin kaj montri direkton sudan kaj nordan. Laŭ tia karaktero de magnetito, oni inventis diversajn orientilojn. La originala kompaso primare inventita aspektis kiel kulero, poste oni kapablis magneti feron, kaj faris per ĝi orientigan testudon kaj orientigan fiŝon. Post senĉesa renovigado, fine oni sukcesis fabriki la nunan kompason. La orientila ĉaro de la ĉina prapatro Hungdi menciita en legendo eble estus rezulto de aplikado de tia orientilo en la milit-ĉaro. Kompaso estis vaste uzata en la antikvaj navigado kaj milita operacio. En la dinastio Norda Song, kompaso enkondukiĝis en Arabion kaj Eŭropon.

En la antikva Ĉinio, kiam iuj alkemiistoj faris eliksiron, ili trovis, ke kiam ercoj kaj bruligaĵoj estas miksataj laŭ ia proporcio dum fandado, kio kaŭzeblas eksplodo. Pro tio ili inventis pulvon. Komence pulvo estis uzata en milito. Tiel frue kiel en la jaro 904 de nia erao, armeoj jam uzis "raketon" dum konkerado de urboj. La tiel nomata raketo konsistis el sago kaj pulva bulo ĉe unu pinto. Bruliginte la meĉon, oni arkpafis la sagon kun pulva bulo ĉe la pinto, kaj la lasta eksplodis en la malamika flanko, kaŭzante incendion. Post ripetada provado, la fabrikada metodo ĉiam pli progresis, kaj en la dinastio Song, aperis malsamaj receptoj por diversaj pulvoj. La fabrikada metodo de pulvo enkondukiĝis en Arabion en la 12-a jarcento kaj en Eŭropon en la 14-a jarcento.

Paperfaro devenis de bezonoj de la kultura evoluado kaj la reciproka komunikado de homoj. Laŭ legendo, la historio de ĉinaj ideogramoj jam havas 4 mil ĝis 5 mil jarojn. Antaŭ invento de paperfaro, antikvaj ĉinoj gravuris la ideogramojn sur orakola osto, metalo, ŝtono, bambuo kaj ligno, kiuj tamen ne oportunis en skribado kaj portado pro la granda pezeco. Poste, el la kokona elbobenado, oni ricevis edifon kaj fabrikis ian paperon nomatan "Bo", kaj pli poste jam povis fari paperon el vegetalaj fibroj. Tamen por produkti tian paperon, la krudmaterialoj kaj malmultis kaj multekostis. Pro tio oni komencis serĉi novajn krudmaterialojn, kiuj malaltis en kosto kaj abundis je fontoj. En la 2-a jarcento de nia erao, ĉino nomata Cai Lun, resuminte la sperton de antaŭuloj, fabrikis alispecan paperon el arba ŝelo, eluzita ŝtofo, pajlo kaj aliaj materialoj. La de li fabrikita papero estis malmultekosta, malpeza kaj daŭrema. Cai Lun kontribuis tian paperon al imperiestro, kaj tiu lasta laŭdis lin pro lia granda merito. Sekve de tio, la paperfara metodo de Cai Lun estis popularigata en la tuta lando, tio ege akcelis evoluadon de la paperfara industrio. Nelonge poste, la imperiestro apanaĝis Cai Lun kiel nobelon. Pro tio, posteuloj nomas la paperon inventitan de Cai Lun kiel "paperon de nobelo Cai". En la komenco de la 3-a jarcento, la paperfara metodo enkondukiĝis unue en Koreion, poste en Japanion. En la dinastio Tang (618 – 907 de nia erao), la paperfara metodo estis enkondukita en Arabion kaj poste en Eŭropon. Post la 16-a jarcento, la paperfara metodo de Ĉinio enkondukiĝis de Eŭropo en la nordan Amerikon, kaj plue iom post iom en la tutan mondon.

Tipografio estas teknologio fari presaĵojn laŭ manuskriptoj de ideogramoj aŭ bildoj. Antaŭ ol inventi tipografion, la cirkulado de libroj dependis tute de man-skribado, kiu ne nur malrapidis, sed ankaŭ facile eraris. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno en la ĉina historio (770 a. K – 476 a. K), iam popularis metodoj de gravurado de stampiloj kaj kopiado de steleaj artikoloj. En la dinastio Sui (581 – 618 de nia erao), inspirate de tiuj du metodoj, oni inventis la kliŝan presadon, t.e. unue gravuri ideogramojn aŭ bildojn sur lignan tabulon laŭ difinita normo, poste tegi sur ĝin la presinkon, kaj fine presis paĝojn unu post alia. Tiu metodo sufiĉe populariĝis en la dinastio Tang, kaj poste enkondukiĝis en Koreion, Japanion, Vjetnamion, Filipinojn, Iranon kaj aliajn landojn kaj regionojn. Kvankam tia metodo povis altigi rapidon de presado, tamen fininte presadon, la granda kvanto da kliŝitaj tabuloj jam ne havis utilon, tiom pli, se oni erare gravuris eĉ unu ideogramon, la tuta tabulo estis senutila. En la dinastio Song (960 – 1127), ĉino nomata Bi Sheng decidis fari reformadon konsiderante, ke la kliŝa presado estas malŝpariga je tempo, forto kaj krudmaterialo. Antaŭ ĉio li inventis tipografion. Bi Sheng gravuris ideogramojn sur argilajn pecojn kun la sama grandeco, kaj malmoligis tiujn per bruligado, rezulte naskiĝis tipografiaj ideogramoj. Laŭ tono kaj rimo de la ideogramoj, li vicigis ilin en lignajn kradojn. Dum presado de libro, oni elektis la bezonatajn ideogramojn laŭ la manuskripto, vicigis la ideogramojn sur tabulojn kaj tegis sur ilin presinkon, tiamaniere oni povis presi la libron. Post la presado, oni deprenis la tipografiajn ideogramojn kaj remetis ilin en la lignajn kradojn por sekvanta uzado. Per tia metodo, la presa laboro fariĝis multe pli facila kaj ŝpariga, ankaŭ la rapido kaj kvalito de presado ege altiĝis. Ne longe poste tiu tipografio enkondukis en Koreion, Japanion, Vjetnamion kaj Eŭropon. La hodiaŭa tipografia kadrata teknologio estis disvolvata sur bazo de la metodo de Bi Sheng. Lia kontribuo al la homa kultura interŝanĝo kaj evoluado estas mejloŝtona en la historio.