Plukinstrumento Rewapu ege plaĉas al ujguroj, taĝikoj kaj uzbekoj. La instrumento naskiĝis en la 14-a jarcento kaj havas pli ol 600-jaran historion. Tiam multiĝis ekonomia kaj kultura interfluoj inter Xinjiang kaj diversaj nacioj en- kaj ekster-landaj, tial ujguroj surbaze de origina popola instrumento ensorbante superecon de eksteraj instrumentoj kreis aron da novaj instrumentoj. Plukinstrumento Rewapu estas speco kun plej granda reprezenteco.
Rewapu estas prilaborita ofte el ligno. Ĝia formo karakteriziĝas per svelta korpo, kurbiĝa supro kaj duonsfera resonatoro en la malsupra parto.
Rewapu havas diversajn formojn respektive kun 3 kordoj, 5 kordoj, 6 kordoj, 7 kordoj, 8 kordoj kaj 9 kordoj. Ĝenerale oni donas melodion per ludo de ekstera kordo kaj aliaj internaj kordoj servas kiel resonaj kordoj.
Rewapu havas klaran kaj sonoran sonon kun riĉa inspira forto. Ludanto devas, ĉu sidante ĉu starante, teni korpon rekta kaj la ŝultron horizontala.
Rewapu havas diversajn formojn. Kvankam naciminoritatoj ujgura, taĝika kaj uzbeka kune vivas en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, tamen ekzistas diferenco inter iliaj instrumentoj Rewapu ne nur en speco kaj formo, sed ankaŭ en titolo. Meze de taĝikoj oni nomas Rewapun Rebupun prilaboritan el abrikota ligno. Meze de ujguroj, formiĝis multaj specoj de Rewapu, kiaj kashi-rewapu, novtipa rewapu, paŝtista rewapu kaj tiel plu. Kashi-rewapu kun delikata son-kvalito kaj malalta sono estis titolita pro ĝia popularo en la urbo Kashi. Kompare kun kashi-rewapu, Rewapu de la uzbeka naciminoritato havas altan kaj sonoran sonon.
|