• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-08 19:25:42    
Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina Esperanto-movado (4)

cri
En malamikaj postfrontoj, nombro da esperantistoj persistis en la rezistmilito, lernante Esperanton. Ekzemple, en bazloko de la provinco Shanxi(山西) , norda Ĉinio, komunisto, fama poeto s-ro Zhang Guangnian(张光年) funkciigis Esperanto-kurson; en bazloko en la orienta provinco Jiangsu, esperantistoj s-roj Sha Di(沙 地) kaj Sun Keding(孙克定) fondis esperantistan grupon kaj faris aktivadojn.
En la rezistmilito kontraŭ la japana agreso kaj en la posta liberiga milito, iuj eminentaj esperantistoj mortis sur batalkampo aŭ en malamika malliberejo. Xu Xiaoxuan(许晓轩), Eltunko kaj aliaj estis elstaraj reprezentantoj. Ili oferis sian trezoran vivon kaj por la revolucia afero de la ĉina popolo kaj por la granda idealo de Esperanto. Ili estas memorindaj por ĉiam. Ĝuste kiel diris s-ro Hujucz en la fondkunveno de la Ĉina Esperanto-Ligo en la jaro 1950: "Ni ne devas forgesi, ke la Esperanto-movado de nia lando kreskis el sub la kruela subpremado de la reakcia reganta klaso kaj disvolviĝis en malliberejoj kaj koncentrejoj por revoluciuloj. Inter la popolaj herooj oferintaj sian vivon en la lastaj 30 jaroj estis ne malmultaj esperantistoj.
Por ke la mondo konu Ĉinion
La 1-an de oktobro 1949 fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko. La naskiĝo de la nova Ĉinio estas grava historia evento. Diversalandaj popoloj tre atentis, kiajn diplomatiajn politikojn ĝi plenumos, kiajn reformojn ĝi faros kaj kiajn influojn naskos tiuj politikoj kaj reformoj. Ĉinaj esperantistoj jam perceptis sian historian respondecon en la nova epoko kaj decidis disvolvi plu la gloran tradicion servi al la patrolando per Esperanto. Ili proponis fondi landan Esperanto-asocion kaj revuon por ke la mondaj popoloj ankoraŭ pli multe konu la novan Ĉinion pere de la kanalo de Esperanto kaj por akceli la amikecon inter la ĉina popolo kaj la diversalandaj popoloj. Sendube tio estas bona propono, kiu estis tuj subtenata de s-ro Hujucz, la pioniro de la Esperanto-movado de la nova Ĉinio kaj gvidanto de la kultura kaj eldona rondo. Koncerna flanko senprokraste sankciis la proponon. La 1-an de majo 1950, la Esperanta gazeto El Popola Ĉinio estis fondita. Pro sia riĉa enhavo, la gazeto estis aprobita de diversalandaj esperantistoj kaj alvenis gratulaj leteroj kaj aboniloj unuj post aliaj. En la unuaj tri jaroj, duono de ĝiaj artikoloj estis tradukitaj de diversalandaj legantoj por la gazetaroj de la propraj naciaj lingvoj. Tio refoje montris la apartan rolon de Esperanto kaj estis atentata de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro. Dum la 50 jaroj de sia ekzistado, la gazeto El Popola Ĉinio raportis la atingojn de la nova Ĉinio en la socialismaj revolucio kaj konstruado, spegulis la ĉinan tradician kulturon kaj la buntan vivon de la ĉina popolo kaj ankaŭ ĝustatempe raportis pri la procezo de la ĉina Esperanto-movado. Per ĉio ĉi ĝi konstruis ponton de amikeco inter la ĉina popolo kaj la mondaj popoloj. Ankaŭ ĝia nuna retpaĝo estas ŝatata de diversalandaj legantoj. Dum dekoj da jaroj, la partio kaj registaro de Ĉinio ankaŭ asignis grandan sumon al la Fremdlingva Eldonejo kaj la Ĉina Esperanto-Eldonejo por eldoni centojn da specoj de Esperantaj libroj, kiuj helpas diversalandajn legantojn koni la ĉinajn longan historion kaj brilan kulturon, la vivon de ordinaraj ĉinoj kaj la procezojn de evoluado de la nova Ĉinio en diversaj periodoj kaj ankaŭ servas al la diversalandaj legantoj kiel abundaj lernomaterialoj, vortaroj kaj legaĵoj.
Subtenate de la partio kaj la registaro, la 19-an de decembro 1964 fondiĝis la Esperanta programo en la ĉina ŝtata radiostacio, la nuna Ĉina Radio Internacia. La programo seninterrompe vivas proksimume 38 jarojn. La Esperanta programo direktiĝas ĉiutage kvarfoje respektive al la nordorienta Azio, sud-orienta Azio kaj Aŭstralio, Eŭropo kaj Sudameriko. Laŭ la kovrata areo la programo okupas la unuan lokon inter la radioj kiuj disaŭdigas Esperante. Nun la programo povas esti aŭskultebla ankaŭ rete. Tial oni povas diri, ke samideanoj en diversaj mondpartoj jam povas aŭdi la Esperantan programon de Ĉina Radio Internacia. Multaj aŭskultantoj prenas ĝin kiel la plej rektan kaj plej rapidan fenestron por koni Ĉinion kaj disvastigi Esperanton. Ĝi alportas al esperantistoj tra la tuta mondo aspiron de la ĉina popolo al paco kaj al la nova vivo, konfidon al la perspektivo de Esperanto kaj amikecon kaj bondezirojn de la ĉina popolo al la diversalandaj. Same kiel la gazeto El Popola Ĉinio kaj ĉinaj Esperantaj libroj, la programo helpas diversalandajn s-anojn koni tion, kiel Ĉinio, la orienta civilizacia antikva lando, progresas kaj disvolviĝas paŝon post paŝo.
La Ĉina Esperanto-Ligo estas unu el la popolaj societoj kiuj plej frue fondiĝis post la naskiĝo de la nova Ĉinio. Ĝi estas zorgata kaj protektata de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro en la lastaj pli ol 50 jaroj. La forpasinta vicprezidanto de la Centra Komitato de la partio kaj ĉina ĉefministro Zhou Enlai ĉiam zorgis kaj subtenis la ĉinan Esperanto-movadon. En la tempo de la rezistmilito kontraŭ la japana agreso, li subtenis eldonadon de la revuo "Heroldo de Ĉinio". Kiam la laboro de la Ĉina Esperanto-Ligo renkontis malfacilon en iu tempo, li eĉ persone atentis la Esperantan laboron. Alia gvidanto de la partio kaj la ŝtato marŝalo Chen Yi vizitis Esperantan ekspozicion, ĉeestis al la tutlanda Esperanta laborkunveno kaj faris longan paroladon. Li plene konfirmis la signifon de la Esperanta laboro kaj esprimis sincerajn bondezirojn kaj dankon nome de la Centra Komitato de la partio kaj la ĉina registaro al ĉinaj esperantistoj pro iliaj atingoj. Kun liaj zorgado kaj subtenado, la ĉina Eduka Ministerio permesis, ke Esperanto estu unu el la fremdaj lingvoj en ekzamenado de studentoj, promociado de kadroj kaj juĝado de profesiaj titoloj. Pli ol dek universitatoj funkciigis Esperantajn kursojn. Pli kaj pli multaj esperantistoj laboris profesie por kaj per Esperanto.