• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-08 19:37:46    
Retkursoj: Ĉu taŭga metodo por instrui Esperanton?

cri
Lernu! ofertas tri diversajn kursojn. Momente nur ĉirkaŭ 12% de la kursanoj, kiuj komencis iun kurson, faris ĝin ĝis la fino, sed ni laboras por altigi tiun ciferon per altigo de motiviĝo kaj subteno al lernantoj, diras Petrović kaj malkaŝas alian Retkursoj: Ĉu taŭga metodo por instrui Esperanton? interesan "problemon": la kvanto da korespondoj venantaj kadre de la porkomencanta kurso superis fortojn de la lingvohelpantoj. Pli kaj pli da novaj esperantistoj lernas pere de la reto. La reto iĝis esenca ilo por Esperanto en la tuta mondo. Pro tio ke la reta Esperanto-lernado eksplodas, indas nun ekscii iom pli pri tiu fenomeno, pri didaktiko, statistiko kaj kiom da homoj nuntempe rete lernas Esperanton.
Ni prezentu ĉi tie kelkajn retajn kursojn: La brazila Kurso de Esperanto celas al tre internacia publiko, diras Paul Ebermann, mentoro de la germanlingvaj paĝoj de la retkurso. Fine de ĉiu leciono estas taskoj, kiujn la lernanto solvu. Tiujn solvojn li povas sendi retpoŝte al "mentoro" (kursestro), kiu korektas la erarojn. La defia projekto akiris ekzemple en Germanio intertempe 52 lernantojn kaj 19 mentorojn. Entute kvar lernantoj ĝis nun faris la finan ekzamenon. Germana Esperanto-Junularo tre subtenas la kursoprojekton. Ĝi donas provmembrecon de unu jaro al ili, se ili estas gejunuloj, klarigas Ebermann.
La kurso, elŝutebla lernprogramo, tradukita al pli ol dek lingvoj, jam famiĝis en la movado. En la tempo de Zamenhof, tiu komunikado okazis ĉefe per letero, klarigas la kreinto de la kurso, Carlos Alberto Alves Pereira. Esperanto jam ne profitis la rimedojn de radio kaj televido. Analoge, nun Esperanto ne povas preteratenti la helikopteron de interreto, filozofiumas Carlos. Li verkis profesian kaj senpagan programon, kiu eĉ instruas la elparolon de Esperanto.
Grave estas, ke mi povas instrui ne forirante el la hejmo kaj povas korekti la taskojn en libera momento, emfazas Danuta Kowalska, kiu instruas en Israelo laŭ la brazila kurso. Kiam ne estas volontuloj por klubaj kursoj, estas bone ne perdi almenaŭ tiujn, kiuj volas lerni interrete. Por ili ĉi tiu formo estas ankaŭ pli komforta. Poste ili korespondas, povas partopreni en Esperanto-aranĝoj kaj elekti sian vojon. Junularaj hobioj estas komputilo kaj interreto, tial ili estas la vojoj sur kiuj oni povas trovi la lernontojn.
Axel Rousseau mastrumas la francan version de la Kurso de Esperanto. Ni havas samajn rezultojn kiel en Germanio. Male al Germanio niaj lernantoj venas el la tuta franclingvio.
Ni havas lernantojn 60%-e en Francio, sed ankaŭ en Belgio, Kanado, Alĝerio kaj Svisio, aldonas Rousseau. Bedaŭrinde ĝis nun nur unu sukcese finis la kurson. Interesan statistikan materialon Rousseau ofertas ĉe http://ikurso.esperantojeunes.org/stat-fr.html . Tie li bildigas la geografian devenon de la studantoj. La reta adreso de Kurso de Esperanto: http://www.kurso.com.br/eo/.
Samaltnivela retkursa projekto kiel la brazila certe estas lernu!, kiu alportis Esperanto-retkursejojn al nova nivelo de profesieco. Ĝi ankaŭ montras la kreskantan kunlaboron inter Esperanto-instruistoj. Ĉimaniere homoj povas, anstataŭ verki kurson de la komenco, uzi la jam faritan laboron kaj plibonigi ĝin per sia kontribuo. Tiel la estontaj kursverkantoj havos eĉ pli bonan bazon por komenci, kaj la kvalito kreskos.
Lernu! estas plurlingva kursejo kiu celas helpi al retemuloj lerni Esperanton en facila kaj senpaga maniero. Ni planas al ĝi aldoni iom post iom pli da kursoj kaj subteniloj, klarigas Hokan Lundberg, la teknika prizorganto de la retkurso, kaj aldonas: Ni volis enhave resti tre proksime al la reala Esperanto-mondo kaj pro tio tre atentis pri interaktiva kursaro, uzo de kutima ĉiutaga lingvaĵo, konsciigo pri E-aranĝoj kaj muziko, literaturo, filmetoj. La kursanoj ne sentu lernadon kiel ion sekan – ili ekde la komenco sentu ke Esperanto estas bunte aplikata kaj vivanta lingvo. Pro tio ĉe nia retejo ekzistas ankaŭ reta vortaro kaj tujmesaĝilo, do la kursanoj povas tuj babili inter si aŭ kun lingvohelpantoj, diras Sonja Petrović, respondeca pri la didaktiko. Lernu! laŭ ŝi estas ankaŭ iuspeca eksperimento pri metodiko de perreta, seninstruista kaj senklasa lingvolernado. Ĉimomente lernu! ekzistas en 18 lingvaj versioj kun ĉirkaŭ 1 350 registritaj lernantoj en pli ol 40 landoj, sed tiuj ciferoj konstante kreskas. La lingvonivelo de la uzantoj tre varias.
Interesa cifero estas ke preskaŭ 40% de la registritoj lernas laŭ la anglalingva versio, tamen jam 35% rekte per Esperanto, dum ekzemple nur unu persono uzas la laste aldonitan slovakan version.
Tial oni devis malintensigi la varbadon de novaj uzantoj kaj ekserĉi pliajn helpantojn por la plej popularaj lingvoj de lernu!
La projekto lernu! ricevas subtenon de la fondajo Esperantic Studies Foundation, tiel ke pluraj teamanoj povas profesie prizorgi ĝin. Pli frue mi rekomendis al la interesitoj librojn, menciis kursoliston kaj atentigis pri unu tre malnova koresponda kurso, kiu origine estis papera kaj ne bone adaptita al la interreto. Hodiaŭ la situacio multe pliboniĝis!, entuziasmas la germana lingvohelpanto Gunnar R. Fischer.
Lernu.net certe estas ankoraŭ plibonigebla, sed ĝi jam bone funkcias kaj estas granda paŝo antaŭen. Malofte mi povas montri Esperanto-produktojn al homoj sen embaraso – sed jen brila escepto rilate al kvalito kaj kunlaboro de samideanoj.
La retadreso de Lernu! estas: http://www.lernu.net