• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-24 17:52:04    
Qu Qiubai

cri
Qu Qiubai naskiĝis la jaron 1899, en la urbo Changzhou de la provinco Jiangsu. Diplomite el mezlernejo li varbiĝis en Pekinan Ruslingvan Kolegion. Post lecionaj horoj li fervore partoprenis en patriotista movado kaj novliteratura movado. Li klare pledis, ke la literaturo servu al la vivo.
En 1920, la ĵurnalo "Mateno" lin engaĝis kiel raportiston kaj sendis en Sovetunion. En tiu lando li verkis du kolektojn, prozan kaj raportaĵan, titolitan respektive "Noto pri Vojaĝo en la Nova Rusio" kaj "Mensa Historio de la Ruĝa Metropolo". Lia raportaĵo estis mejloŝtona, la 1-a peco de samspecaj literaturaĵoj post la Movado en la 4-a de Majo, 1919. Aspire al la socialisma sistemo, li flankenigis diversajn obstaklojn starigitajn de en- kaj eksterlandaj reakciuloj kaj aǔtentike raportadis la realaĵojn de Rusio – "Ruĝaj lumoj el maro da kandeloj...", kaj ĉion de Sovetunio – "Peniga konstruado de la proletaro...". La du verkaroj registris en si ankaǔ la procezon de tio, ke per praktikado en la vivo kaj per memkritikado la aǔtoro fariĝis firma kredanto de komunismo.
Post 3 jaroj Qu Qiubai revenis al la patrolando kaj laboris kiel ĉefredaktoro de "Novaj Junuloj", "Pioniroj" kaj aliaj periodaĵoj, ankaǔ kiel docento en Ŝanhajo. En 1925 li sin turnis al praktika laboro por revolucio. Post 6 jaroj li revenis sur la literaturartan fronton kaj batalis ŝultro-ĉe-ŝultre kun Lusin. Li ja faris multon por la revolucia literaturo. Dume li disponis grandan energion al tradukado de verkoj pri marksisma literaturarta teorio kaj de rus-sovetuniaj literaturaĵoj. Dank' al li, tiamaj ĉinoj jam povis pli multe legi verkojn de Puŝkin, Gogol, Tolstoj kaj aliaj. Dank' al li, la marksisma teorio plie disvastiĝis en Ĉinio. Dank' al li, tiu teorio rapide kombiniĝis kun la literatura movado de Ĉinio. Dank' al li...
En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento li verkis dekojn da eseoj, publikigitaj en "Polusa Stelo", "Literatura Gvido" k. a. Liaj eseoj konkordis, kaj enhave kaj stile, kun tiuj de Lusin. Por oponi kontraǔ submetiĝemo de la kuomintanga registaro al eksteraj invadantoj, li skribis multajn paskvilojn kiaj "Rekte Renkontu", "Interno kaj Ekstero", 'Moroza Respondo" kaj "Liberigo de Qu". Batalante kontraǔ iuj burĝaj literatoroj kiuj belige ŝminkis la reakciularon kaj eĉ omaĝis kapitulacigan proponon al agresantoj, li aperigis grandan kvanton da pamfletoj, kiaj "Esoteraĵo pri Vendo de la Animo", "Talentuloj el la Majesta Ĝardeno" kaj "Poezio de Diktatoro". Liaj eseoj sin karakterizis per klara argumento kaj forta sarkasmo, implicante pasion en kvieta kaj sobra analizo.
Aliflanke, Qu Qiubai arde prikantis novajn heroojn, verajn kaj ĝisostajn, el la amasoj de Ĉinio, kaj apelaciis por naskiĝo de nova mondo, per arda spirito de revolucia optimisto. Ne malmultaj estis ankaǔ ĉi-temaj artikoloj, kiaj "Speco de Nubo", "Antaǔvespere de Ŝtormo" kaj "Fera Fluo en Parizo". En nimbuse kovrita Ĉinio li alvokis, ke la popolo 'mem faru el si Tondro-Avon kaj Fulmo-Damon", disigu la nigrajn nubflokojn per ĉielskua forto kaj kreu hele puran kaj pompe brilan kosmon. Ĉi-flankaj artikoloj formis tute novan ĉeftemon en la tenebra epoko. La aǔtoro tre lerte kaptis elstaran trajton de aktualaĵoj, skize citante vortojn de iuj altaranguloj, kaj kreis socian tipon, aplikante adekvatan kaj resumigan paraboladon. Foje li prenis ankaǔ simboligan manieron por figurigi prezentatan problemon; foje li faris priskribadon de iuj sociaj kutimoj por veki pensasocion ĉe legantoj. Responde al bezono de la batalo kaj konformige al enhavo de artikolo, li elvolvis ĉiajn ĝenrojn – el sub lia mano aperis jen polemiko, jen komento, jen noto, jen recenzo, jen lirikeca prozaĵo, jen teatraĵo, jen poemo, jen fablo... kaj lia lingvaĵo estis klara kaj facile komprenebla. Li atingis tre altan nivelon, ĉu ideologie, ĉu artisme.
Aparte menciinda estas lia prefaco por "Kolekto de Elektitaj Eseoj de Lusin". Ĉi tiu antaǔparolo sin montris kiel literaturan tezon glimantan je marksismaj briloj. Qu Qiubai analizis en ĉi tiu prefaco la eseojn de Lusin, profunde prezentis ideologian karakteron de Lusin kaj klare vidigis vojon de ĝia evoluado. Kontraǔ iuj feblaĵoj aperintaj en la procezo de revolucia literatura movado, la aǔtoro de la antaǔparolo alvokis, ke ĉiuj revoluciaj verkistoj lernu la plej sobran realismon de Lusin kaj lian elastan batalspiriton kontraǔ liberalismo kaj hipokriteco, kaj batalu kaj marŝu kune kun Lusin. En la prefaco la aǔtoro ankaǔ fari refuton al blasfemoj kaj atakoj kondukitaj de diversavizaĝaj reakciaj literatoroj kontraǔ Lusin kaj liaj eseoj. Tiu ĉi antaǔparolo ankaǔ ludis rolon de helpo al tio, ke la vicaro de la revoluciaj literaturistoj havu ĝustan konadon pri Lusin. Tial la signifo de la prefaco jam translimiĝis el persona juĝo pri Lusin kaj penetris en la disvolviĝon de la novliteratura movado, ludante grandan gvidan rolon.
En januaro de 1934, Qu Qiubai venis al la Centra Revolucia Bazo en la provinco Jiangxi, kiam la Ruĝa Armeo estis baldaǔ komenconta la Longan Marŝon. Tamen, ne atendite serioza malsano lin kroĉis al lito. Kaj eĉ ankoraǔ pli ne atendite, ke en februaro de 1935, Kuomintango kaptis lin. Junie de la sama jaro nia heroo oferis sian vivon sub pafilo de reakcia ekzekutisto!