• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-09 16:57:45    
Resumeto pri la konigado de la moderna literaturo de Ĉinio

cri
Estimataj legantoj!
Saluton!
Finiĝis la sistema konigado pri la moderna literaturo de Ĉinio en la disaǔdigo. Finiĝu ankaǔ la literatura felietono en la reto! Sed nia kara kaj talenta Mirinda (Ma Jinglin), unu el la promesplenaj respondecantoj de la Esperanta reto de Ĉina Radio Internacia, persitas bonkore kaj fervore, ke la literatura felietono nepre daǔru kaj, tiom pli, ke alia respondecanto Nigra Okulo (Zhu Xin), ne malpli talenta nek malpli kapabla, ne nur vastigis la enhavon de la enreta literaturo sed ankaǔ multe helpis min. Daǔru do, ho literatura felietono, se ilia intenco estas tiel noble altruisma kaj ili mem praktike tiom diligentaj kaj dediĉemaj.
Ni sisteme kaj serie konigis al vi nur 6 grandajn verkistojn kun iliaj verkoj: Lusin, Guo Moruo, Mao Dun, Laoshe, Bakin kaj Zhang Tianyi. Kial nur ilin?
Unue, plejpartaj el la modernaj verkistoj ludis kaj kelkaj ankoraǔ ludas gravan rolon en la nuntempa literaturo de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko; due, nia kara lingvo Esperanto havas 602-paĝan Ĉinan Antologion (1919-1949), haveblan ĉe la reta gazeto El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo, oni do povas fari peton al la bonkora EPĈ kaj la helpema ĈRI.
Preskaǔ ĉiu el la sisteme prezentitaj verkistoj siatempe patronis nian karan lingvon Esperanto, kiu certe fariĝos tutmonda; kaj iuj el ili eĉ age, ekzemple la 100-jara dojena sinjoro Bakin, kiu gvidis delegacion al la 65-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1980, faris parolon en ĝia inaǔguro kaj, en la komenco de la nova jarcento, subtenis eldoniĝon de la Esperanta versio de la romano "Familio" (tradukita de Vejdo ĉiam persistanta en la Movado).
En la moderna epoko de Ĉinio (1919-1949), ĉi tiu granda azia lando multe suferadis. Verkistoj laǔeble priskribis tion por veki popolan konscion. Disvolviĝis la novliteratura movado. Post 1921, dank' al la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, eksprosperis movado de proleta revolucia literaturo. La fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio markis tute novan periodon de la moderna literaturo de Ĉinio. Multaj verkistoj komencis lerni marksismon kaj strebis aniĝi al la eterne glora Partio. Iuj el ili eĉ partoprenis en la fondo aǔ membriĝis jam en la 1-a jaro. Ekzemple Mao Dun, kiu estis ne nur granda verkisto, sed ankaǔ unu el la gravaj gvidantoj sur la literatur-arta fronto. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, li laboris kiel kultura ministro de la lando kaj prezidanto de la Asocio de Ĉinaj Verkistoj. Ĝis antaǔ sia forpaso li egidadis la ĉinan Esperanto-movadon.
Majo de 1942, la Partio okazigis literatur-artajn kunsidojn en la revolucia sanktejo Yan'an kaj prezidanto Mao Zedong faris gravajn, vojmontrajn parolojn. Li resumis fundamentajn spertojn de la movado kaj praktike solvis multe da teoriaj problemoj pri la literaturaj kaj artaj aferoj. Dume li emfazis, ke la literaturo kaj artoj devas servi al la laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj. Parolante pri altigo kaj popularigo, li montris, ke nur ĉiam konsiderante la laboristojn, kamparanojn kaj sodatojn oni povas prave kompreni la problemon pri la popularigo kaj altigo kaj trovi la ĝustan rilaton inter ambaǔ, la popularigo kaj altigo. Li akcente reasertis, ke niaj literatur-artaj laborantoj sin kombinu kun la vastaj amasoj de la laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj, lernu marksismon kaj memkonscie profundiĝu en la batalan vivon de la popolo por reĝustigi sian starpunkton kaj havigi al si la proletan mondkoncepton.
La moderna literaturo ankoraǔ pli prosperis dank' al la gravegaj instrukcioj de Prezidanto Mao Zedong. Kombiniĝo de verkistoj kun laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj alportis freŝan, grandan kaj ĉarman ŝanĝiĝon de la enhavo kaj temo. Literatoroj jam ne sentimentale ĉantis stancon kaj vante suspiris kun kruĉo da vino sur tableto. Ili kuraĝe profundiĝis en la popolajn amasojn kaj priskribis ilian heroan bataladon kontraǔ feǔdismo, imperiismo kaj reakciismo kaj ilian ĉiutagan vivon, pitoreske, fidele kaj inspire, suĉante fortan sukon el ilia lingvaĵo.
La ĉina popolo triumfis en la kontraǔagresa milito. Sekvis la Liberiga Milito, sume 4 jarojn (1945-1949). Sekvis ankoraǔ pli intima ligiĝo de la literatura verkado kun la politiko. Sekvis multaj literaturistoj la Popolan Liberigan Armeon trans la riveregon Jangzio kaj brave batalis, gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio. Ili, unuflanke, malkovris la tenebron de la pereanta forto subpremanta la popolon kaj, aliflanke, prikantis la grandiozan luktadon de la popolo.
La 1-an de oktobro, 1949, majeste ekflirtis ruĝa flago super la placo antaǔ la Ĉielpaca Portalo (Tian'anmen) de Pekino, ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko, karesate de orienta zefiro kaj banate en helaj radioj de la suno. Kaj finiĝis la moderna literaturo de Ĉinio.
Kaj komenciĝis la ĉina nuntempa literaturo.
En la estonteco ni faros ne tion, ke verkoj sekvu koncernan verkiston, sed tion, ke ĉio estu neniom sistema kaj ies verkoj impliciĝu sub la rubriko "Ĉinaj Verkistoj", kiel vi jam vidis ĉe "Patriota Poeto Wen Yiduo" kaj "Xu Zhimo" en kiuj mi eĉ citis strofojn el la "Ĉina Antologio" kaj ĝuige kaj klarige. Ĉi tio signifas, ke ĉiuj rubrikoj daǔru aparte, sen interligiteco, sub la sama tegmento "Literaturo" -- kaj "Ĉinaj Verkistoj" kaj "Ĉinaj Prozaĵoj" kaj "Poezio" kaj "Monda Literaturo" kaj... eble io alia en la estonteco.