• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-10 17:50:29    
Nova aspekto de la riveroj kaj lagoj en Pekino

cri

Aprile de 1998 Pekino komencis ordigon de kelkaj riveroj ĝin ĉirkaŭantaj, dank' al tio la ekologia medio de Pekino iom pliboniĝis.

Plezurveturo sur rivero de Pekino

Vespere lunlumo kaj lampolumo reflektiĝis en la akvo. Sur la rivero malrapide iris plezurŝipoj kun ĝojaj turistoj. En la ŝipoj turistoj trinkis verdan teon kaj manĝis bongustan kukon, ĝuante la brilan lunon. Bele vestita knabino deveninta de suda Ĉinio lerte julante, milde interparolis kun turistoj. Sur iuj ŝipoj ludis muzikistoj en tradiciaj roboj kaj aŭdiĝis orelplaĉa muziko. Ĉio ĉi impresis kiel vojaĝo en akvolando de la suda parto de Ĉinio. Sed fakte mi spertis tion sur rivero en Pekino.

La 30-an de aprilo, 2002, kun longa sirenado moviĝis sur rivero jakto kaj de tiam komenciĝis navigacio sur la tuta akvosistemo de Pekino 50 km longa. Tio estas granda afero por la ĉefurbo. Preskaŭ 100-jara maljunulo, akompanate de siaj familianoj, ĝuis la spektaklon ambaŭflanke de la rivero, sidante sur rulseĝo. "Mi neniam imagis al mi, ke mi povas vojaĝi per tia ŝipo en Pekino," diris la maljunulo.

Por liveri akvon al Pekino kaj protekti ĝian ekologian medion

Mi promenis ĉe la rivero okcidente de Pekino kaj vidis, ke la brike masonita bordo kun skulptitaj balustradoj el blanka marmoro bonorde staras ĉe la rivero. Apude etendiĝas vojo pavimita per ruĝaj brikoj kaj verdas gazono. Proksime de la rivero staras nove konstruitaj loĝdomoj altaj kaj malaltaj. Tie jam malaperis la malaltaj kabanoj kaj rubejoj. La pejzaĝo estas bela, tamen monotona. La balustradoj malhelpas homan tuŝon al la akvo. Antaŭe mi ofte biciklis kun miaj amikoj laŭ la zigzaga bordo. Tiam mi povis laŭvole lavi miajn manojn kaj vizaĝon ĉe la rivero. Plorsalikoj kisis akvon, poploj alte staris kaj libere kreskis arbedo, herboj kaj sovaĝaj floroj. Tie vivis pigoj, korvoj sur arboj kaj en la akvo naĝis fiŝoj. Vespere de printempo kaj somero aŭdiĝis kvakoj tie kaj ĉi tie. El herboj foje kaj foje saltis leporoj kaj aliaj malgrandaj animaloj. Sed nun la bordo fariĝis vertikala, 1-2 metrojn alta, kaj nur malmulte da ŝtupetaroj kondukas al la akvosurfaco. Tie estas malpermesite naĝi kaj kuŝi sur gazono.

La rivera bonordigo komencita en 1998 estis aprobita en Pekino kaj samtempe kritikita de fakuloj, kiuj malkontentas pri masonado de la cementa riverlito kaj bordo.

La ĉefa metodo de la rivera ordigo en la urbaj kvartaloj estis masoni la riverliton kaj bordon per cemento aŭ ŝtonoj kaj laŭ la projekto oni forhakis ĉiujn arbojn ĉe la bordo. Tion malaprobis multaj ekologoj. Ekologia instruisto de la Pekina Universitato diris, ke tiu metodo malhelpas interfluon de akvo kun la naturo kaj faris la riveron artefarita cementa cisterno. Li diris, ke masoni la liton kaj bordon de la rivero malhelpas akvajn kreskajhojn, kiuj kapablas purigi akvon, kaj pro tio la riverakvo iom post iom perdos la kapablon mempurigi kaj la akva kvalito malboniĝas, dum forhakado de la arboj ambaŭflanke de la bordo malutilas al ekologia ekvilibro kaj utilas al kresko de infektaj mikroboj. Pro manko de akvaj kreskaĵoj kaj naturaj vegetaĵoj ambaŭflanke de la rivero malfacile vivos la tieaj sovaĝaj vegetaĵoj kaj animaloj.

Sed akvomastrumaj projektantoj opinias, ke siatempe kompleta masonado de la Pekin-Miyun-a Kanalo estis unika elekto, ĉar antaŭe la akvokonservejoj Miyun kaj Guanting estis ĉefaj fontoj de la trinkakvo de Pekino kaj poste la akvokvalito de Guanting malboniĝis, Miyun-akvokonservejo fariĝis la unika tersurfaca akvofonto de Pekino. "Antaŭ la masonado, ĉiujare 80 milionoj da kubmetroj da akvo tralikiĝis tra la kanalo," diris vicĉefingheniero de la Akvomastruma Administracio de Pekino. Li diris ankaŭ, ke la masonado celas garantii akvon por homa vivo en Pekino. Lia kolego diris, ke masonado de la riverlito malhelpas rapidan kreskon de akvaj herboj, kiuj estas granda obstaklo de akvofluo kaj plie, sen masonado la rivervojo fariĝos ĉiam pli larĝa pro akva lavado, sed ambaŭflanke de la rivero konstruiĝis multe da altaj domoj, kaj jam ne estas spaco por ĝia ekspansio.

Oni diris, ke nun por ordigo de la riveroj oni jam lernis sperton kaj lecionon de la du antaŭaj periodoj kaj donas grandan atenton al ekologio. Nun la akvomastruma departemento faras iujn riverpartojn kolbasformaj por pliigi areon de malsekaj parceloj kaj stradoj kun la celo garantii la diversecon de la kreskaĵoj ambaŭflanke de la rivero. Oni invitis usonan akvomastruman fakulon, kiu alte taksas ekologian riverordigon, kiel konsiliston. Tiu elektis riverparton du kilometrojn longan por ke la natura flauro kaj malseka tero ludu sian rolon en plibonigo de la akvokvalito, kaj tiamaniere oni ŝparos la elspezon je 50% por riverordigo kompare kun kompleta masonado.

La supre menciita argumento montras, ke bonordigo de la akvosistemo de Pekino falis en dilemon. Por la ekonomia disvolviĝo kaj media protektado oni havas multe da aktualaj problemoj solvendaj.

Akvosistemo de Pekino en perspektivo

Akvomastruma departemento de Pekino informis, ke por konstrui bonan akvosistemon kaj servi al la 29-aj Olimpikoj la urba registaro faris jenan planon, t.e. en 3 jaroj fundamente realigi la akvomastruman modernigon de Pekino, levi la kapablon de akvomastrumado kaj kontrauinunda reguligo; en 4 jaroj plenumi la akvosisteman konstruadon de la urbo kaj realigi la celon, ke klara akvo de la tria rondrivero ĉirkaŭu la urbon; en 5 jaroj fundamente plenumi la kontraŭpoluan laboron de la riveroj kaj lagoj kaj realigi la fundamentan klarighon de la riveroj kaj lagoj kaj por tio oni devas konstrui 16 traktejojn de malpura akvo por chiutage trakti la 3.5 milionojn da tunoj da malpura akvo, ellasita de la urbo.

Nun oni ekpraktikis la planon, ke la klara akvo de la tria rondrivero chirkauu la urbon. La unua rondrivero, ĉirkaŭanta la Imperiestran Palacon, jam bonordiĝis kaj bonordigo de la dua rondrivero plejparte plenumiĝis. La akvosistemo de la tria rondrivero konsistas ĉefe el Qinghe-rivero, norda kanalo en la orienta parto de Pekino kaj Liangshui-rivero en la sudorienta parto de la urbo. Antaŭ nelonge oni jam komencis ordigon en iuj partoj.

Laŭ la plano de la urba konstruado oni konstruos grandan lagon en la Olimpika Parko, norde de la meza akso de la urbaj kvartaloj kaj sekve de tiu lago aperos grandaj arbaro kaj marĉo, kies akvo venos ĉefe el la akvo traktita en Qinghe-traktejo de malpura akvo, kaj oni konstruos monteton el la tero akirita dum fosado de la lago kaj faros plurajn pejzaĝojn. Antaŭ la Olimpikoj en 2008 en Pekino aperos 24 novaj ekologiaj parkoj kaj 1500 hektaroj da akva surfaco kaj tiam la pokapa areo de akvo en Pekino leviĝos de 1.4 kvadrataj metroj al 4.2 kvadrataj metroj.

La efiko de ordigo de la akvosistemo de Pekino estas rimarkinda. Malgraŭ tio Pekino restos urbo, al kiu serioze mankas akvo. La akvofonto jam fariĝis unu el la gravaj faktoroj malhelpantaj la ekonomian kaj socian disvolviĝon. La Ĝenerala Projekto de Pekino montras, ke la projekto konduki akvon el sude norden estas radikala rimedo por solvi la akvomankon de Pekino. Nun oni kondukas al Pekino ĉiujare 1.2 miliardojn da kubmetroj da akvo. Oni faras streĉan preparon por la meza akvokonduka projekto, t.e. konduki akvon el Yangzi-rivero de Hubei-provinco al Pekino. En la nemalproksima estonteco akvo senĉese kondukiĝos el Yangzi-rivero al Pekino kaj tiam oni povos ne nur ŝipe vojaĝi al Pekino, sed ankau per ŝipo veturi al Tianjin kaj de tie al la vasta maro kaj la antikva Granda Kanalo havos sian novan vivon.