• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-10 21:07:16    
Ruan

cri
Ruan estas ĉina pinĉa instrumento. En la antikva tempo, Ruan ĉiam estis nomata kiel "Bivo de Qin". Preskaŭ en la 3-a jarcento p.K, troviĝis muzikisto nomita Ruan Xian kaj tre lerta en pinĉado de tiu muzika instrumento "Bivo de Qin". Pro lia tre alta luda tekniko, li estis tre ŝatata de popolanoj, oni iom post iom nomis tiun muzikan instrumenton per lia nomo "Ruan Xian". Sed en la dinastio Song antaŭ 1000 jaroj, oni simpligis la nomon "Ruan Xian" kiel "Ruan".
La ekstera formo de Ruan estas simpla, Ruan konsistas el kapo, kolo kaj korpo de kordinstrumento. Normale oni ornamis ĝian kapon per ĉinaj tradiciaj ostogravuraj artaĵoj, ekzemple drako kaj Ĵuji—S-forma ornamaĵo, farita el jado kaj simbolanta feliĉon, instalis 4 kordajn aksojn en flankoj. La korpo de Ruan estas platronda resonakesto. Struktura principo, produktaj materialoj kaj luda tekniko havas multajn samojn kun Bivo.

Sekve de la ĉina alta atento al la nacimuzikaj instrumentoj de la lastaj jaroj, muzikistoj ankaŭ reformis Ruan, kaj studfaris alttonan, meztonan, vicmeztonan kaj malalttonan Ruan.
La alttona Ruan estas alttona muzika instrumento, ĝia sono estas klara kaj sonora, en orkestro ĝi ofte ludas ĉefan melodion.
Meztona Ruan estas meztona muzika instrumento, ĝia tembro estas kvieta kaj milda, kaj en kunludado, ĝi ofte ludas melodion kaj interludon.
Granda Ruan estas pli malalta je 5 gradoj ol meztona Ruan, kaj simila al violonĉelo. Kaj la sono de malalttona Ruan estas profunda, simila al malalttona violono.