• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-10 21:10:32    
Konghou

cri
Konghou estas ĉina antikva pinĉa instrumento. Laŭ historia esplorado, Konghou jam havas pli ol 2000-jaran historion. En la antikveco, Konghou ne nur estis uzata de kortega orkestro, sed ankaŭ vaste populariĝis meze de popolanoj. En la dinastio Tang (618-907), sekve de la ekonomia kaj kultura rapida disvolvo, la luda arto de Konghou atingis relative altan nivelon, en tiu tempo, la ĉina antikva Konghou sinsekve cirkulis al Japanio, Koreio kaj aliaj najbaraj landoj. Sed de la 14-a jarcento, tiu antikva instrumento ne populariĝis, kaj iom post iom malaperis , nun nur sur reliefoj kaj murpentraĵoj oni vidas bildon de Konghou.
Por ke reaperu Konghou, en la 50-jaroj de la lasta jarcento, ĉinaj muzikaj laborantoj kaj instrumentaj faristoj faris multe da esploraj kaj projektaj laboroj, laŭ antikvaj libroj kaj murpentraĵoj, ili desegnis kaj provis kelkajn specojn de Konghou, sed ekzistis mankoj en tiuj Konghou, tiel ili ne estis popularigataj. En la komenco de la 80-jaroj de la lasta jarcento, novtipa Konghou estis esplorfarita, ĝi nomiĝis Sovaĝansera Kolona Konghou. Ĝia strukturo estas perfekta kaj scienca, la sono havas nacian trajton, tiel estis vaste uzata en muzika praktikado.








La ekstera formo de tiu novtipa Konghou estas simila al harpo, sed ĝi havas 2 vicojn da kordoj, ĉiu vico havas 36 kordojn, kaj kordo estas subtenata de kolonoj en resona kesto, la formo de tiu kolonoj estas simila al la formacio de sovaĝanseroj, tial tiu Konghou estas nomata Sovaĝansera Kolona Konghou.
La tono de Sovaĝansera Kolona Konghou estas milda kaj klara, kaj ĝia registro estas vasta, kaj esprima forto estas riĉa, ĝi ludas ne nur antikvajn kaj modernajn naciajn muzikaĵojn, sed ankaŭ muzikaĵojn de harpo.