• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-11 16:11:45    
Piao Dongsheng

cri
Piao Dongsheng naskiĝis en la ĉina nordorienta urbo Shenyang en 1934. En 1949 li komencis kulturan kaj artan laboron, poste li faris lernadon en la nordorienta Kultura kaj Arta Instituto Lu Sin.
En la pli ol 50-jara muzika vivo, Piao Dongsheng okupiĝis ĉefe pri naciorkestra direktado. Li direktis "Ĉinan Muzikon" luditan de milhomoj, li fariĝis gasta kaj speciale engaĝita direktisto de la Centra Nacia Ensemblo, la nacia ensemblo de la Ĉina Opera kaj Danca Instituto kaj Nacia Ensemblo de Chengdu, kaj direktis la Centran Kantan kaj Dancan Instituton kaj aliajn institutojn en pli ol 10 landoj kaj regionoj.
Samtempe kun sia laboro de direktado, li ankaŭ studis nacian muzikan kreon kaj muzikan teorion. Li sinsekve kreis nacimuzikan simfonian poemon "Legendo de peonia feino", naciajn orkestrajn muzikaĵojn, konĉerto de Surnajo "Ĝoje soleni venkon", sololudan muzikaĵon de Erhu "Sur stepo" kaj dancajn muzikaĵojn, sume preskaŭ 100 naciajn instrumentajn muzikaĵojn. Kaj li okazigis koncertojn de propraj verkoj en Singapuro, Taiwan kaj Pekino. Kaj en la lastaj multaj jaroj, li sinsekve publikigis komentariojn kaj disertaĵojn.
En 1993 li estis elektata de la ĉina Ministerio pri Kulturo kiel specialisto kun elstara kontribuo en kultura flanko.