• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-11 16:13:57    
Hu Bingxu

cri

Hu Bingxu estas unu el ĉinaj elstaraj direktistoj sur la ĉina muzika kampo, en 1955 li sukcesis en la enira ekzameno por knaba klaso de la Centra Muzika Instituto, kaj en 1958 li eniris en orkestran fakultaton de tiu instituto. En 1959 pro sia eminenta atingo, li estis elektata en ĉeĥa hoboja specialista klaso, en 1963 finis sian lernadon per bonaj rezultoj kaj eniris en la simfonian grupon de Centra Ensemblo, kaj ludis hobojon.
Hu Bingxu sinsekve fariĝis konstanta direktisto kaj arta gvidantoj de la Centra Ensemblo, Ŝanhaja Pekinopera Teatro, PekinOpera Teatro de Pekino, Centra Opera Teatro, Orienta Kanta kaj Danca Grupo, Centra Baleda Grupo kaj Centra Nacia Ensemblo.
Li partoprenis en krea laboro de grandaskala simfonio "Shajiabang" kaj modernaj pekinaj operoj "Saĝe okupi Weihu-Monton" kaj "Kukola Monto". Kombinado de simfonia orkestro, naciinstrumenta muziko kaj voĉo estas granda kreo kaj disvolvo en la ĉina operarta historio.
Lia direktado havas precizan takton kaj senĝenan movon. Traktante muzikaĵon li estas fervora, senbrida kaj subtila. Precipe li estas lerta en instigo kaj mobilizo de emocio de ludistoj.
Hu Bingxu estas lerta en kunlaboro kun ludistoj, li kiel eble plej multe metis esprimon de ĉina nacimuzika instrumento en novan koncepton, kaj faris la direktan artan nivelon de nacia muziko eniri la vicon de la monda direkta arto. Tio estas kontribuo de Hu Bingxu al nacimuzika direktado en la lastaj jaroj, ankaŭ celo de Hu Bingxu en luktado kaj strebado.
En 1999, li gvidis la Centran Nacian Ensemblon por turneado en 18 usonaj urboj kaj kunlaboris kun la monda violonĉelisto Ma Youyou, prezentis violonĉelan konĉerton "Printempa Sonĝo" en Halo Weill Recital, kaj akiris grandan sukceson.