• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-11 19:06:33    
La vivo kaj idealo de tibetaj gejunuloj

cri

 

Komence de majo la Hubei-a Esperanto-Asocio celebris sian 25-jariĝon. Al la soleno venis pli ol cent esperantistoj el diversaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio. Inter ili la plej rimarkindaj estas ses tibetaj gejunuloj en ĉarma nacia kostumo. Ili estas lernantoj de Esperanto-klaso de Shaanxi-a Tibet-nacieca Instituto en la antikva urbo Xianyang en la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio. Kiel la unuaj tibetaj esperantistoj ili fariĝis la fokuso en la soleno. Kaptante la bonŝancon, raportistino de nia redakcio Li Yuping faris kun ili tre interesan interparolon pri multaj temoj. Hodiau ni konigos pri ilia vivo kaj idealo.

Inter la ses tibetaj gejunuloj estas kvar junulinoj Cirendeji, Suolangqunzong, Rongrong, Songlangzuoma kaj du junuloj Gonggajiancan kaj Songlangjiangcun. Ni disaŭdigu la surbendigaĵon. Por facile kompreni la interparolon kaj mallongigi la tempon ni disaŭdigos la tibetan flankon per sama voĉo.

Raportistino (R.): "Vi forlasis hejmlokon Tibeto kaj venis al la interna loko, koncentre loĝata de han-naciecanoj. Ĉu vi alkutimiĝis al la vivo?"

Tibetaj gejunuloj (T.): "Jam alkutimiĝis."

R: "ĉu vi alkutimiĝis ankaŭ al la nutraĵoj?"

T: "Jes. La nutraĵoj estas samaj kiel tiuj kiujn ni prenis en Tibeto."

R: "Kion vi manĝis en Tibeto?"

T: "Ĉefe rizaĵon, cetere sekalaĵon kaj farunaĵon. Matene ni manĝas sekalaĵon, tage kaj vespere rizaĵon kaj farunaĵon."

R: "Ĉu la rizo estas transportata el la interna loko?"

T: "Pliparte. Malpliparton produktas tibetanoj ĉe Yaluzangbu-valo."

R: "Ĉu legomoj plaĉas al vi? Han-naciecanoj multe manĝas legomojn."

T: "Ni estas tibetanoj naskitaj en la 80-aj jaroj. Nia vivkutimo estas proksima al tiu de la interna loko. Ni ŝatas legomojn, precipe tomaton."

R: "Ĉu en Tibeto ne kreskis tomato pasintece?"

T: "Tre malmulte. Nun la situacio ŝanĝiĝis. Tibeto posedas ĉion, kion posedas la interna loko."

R: "Ĉu vi retumas?"

T: "Jes, ofte."

R: "Ĉu vi retumis kiam vi estis en Tibeto? Mi informiĝis ke en Tibeto estas retumejo?"

La senscio de la raportistino vekis sonoran ridon de la tibetaj gejunuloj. Ili gaje respondis ke tre populara estas interreto en Tibeto.

R: "En kiu lingvo vi retumas?"

T: "En la hana kaj angla, kaj ankaŭ en la tibeta."

R: "Ĉu estas softvaroj en la tibeta?"

T: "Estas tibetlingvaj softvaroj."

R: "Kun kiuj vi kontaktas vin rete?"

T: "Kun amikoj kaj alilokaj kunlernantoj."

R: "Ĉu vi korespondas kun fremdlandaj korespondaj amikoj?"

T: "Iu el ni havas korespondanton de Usono. Ili korespondas en la angla ."

R: "Parolu pri via amuzado. Kion vi faras post lecionoj?"

T: "Estas diversaj programeroj."

R: "Mi informiĝis ke multaj el vi ŝatas sporton, ĉu? Kiujn branĉojn?"

T: "Ni ŝatas korbopilkon, tablotenison, gimnastikon kaj tiel plu."

R: "Ĉu vi televidas?"

T: "Jes. Ni povas vidi satelite senditajn programojn de la Tibeta Televidstacio en la tibeta kaj hana."

R: "Nun vi portas han-naciecan kostumon. En la inaŭguro mi vidis vin en la tibeta kostumo."

T: "En ordinara tempo ni nin vestas senĝene same kiel hanoj, sed en formala kazo ni portas la nacian kostumon."

R: "Tre ĉarmaj vi estas en la nacia kostumo."

T: 'Dankon."

R: "Ŝajne vi vivas diference ol la maljuna generacio."

T: "Jes."

R: "Kiuj diferencoj?"

T: "Nia maljuna generacio pie litanias ĉiutage kun rotacia preĝ-rado en la mano. Nun ni devas viziti lernejon, la tempo ne sufiĉas. Ankaŭ ni rotaciigas preĝ-radon kaj litanias, tamen ne tiel ofte kiel ili.

R: "Permesu min demandi, ĉu vi havas religian kredon?"

T: "Kompreneble jes, ni kredas la tibetan budaismon."

R: "Ĉu vi partoprenas en religiaj aktivadoj?"

T: "Nun ne. En la instituto, ne."

R: "Ĉu vi alkutimiĝis al la loĝado en la interna loko?"

T: "Tre komforte. Ni loĝis en Tibeto same kiel tie. En Tibeto oni loĝas jam ne en tendo, sed en domego. En Tibeto dissemiĝas ankaŭ vilaoj, similaj al la eŭropaj, kun korto. Post emeritiĝo oni ĝenerale havas sian propran loĝejon."

R: "Ĉu ili aĉetas la loĝejon aŭ ......."

T: "Ili aĉetas la loĝejon. Ili ankaŭ povas mem konstrui ĝin."

R: "Ĉu ili havas sufiĉe da mono por pagi la loĝejon?"

T: "Se mono ne sufiĉus, ili povus peti krediton. Pliparto de urbanoj posedas sian loĝejon, kamparanoj ne. El la lastaj iuj havas financan malfacilon. Cetere en urboj de Tibeto veturas privataj limuzinoj."

R: "Kio estas la proporcio de privataj limuzinoj?"

T: "Estas multaj. Ni ne scias la precizan proporcion. Eble 50%? Estas multaj aŭtoj kun fremdaj markoj, precipe ĵipoj, ĉar Tibeto estas mont-regiono, la vojo ne estas ebena."

R: "Ĉu la lerno-kotizo estas grandsuma?"

T: "Kvar miloj ĝis kvin miloj da juanoj jare."

R: "Inkluzive la koston por ĉiutaga manĝo?"

T: "Ne, ankaŭ la loĝkosto estas ekskluzivita."

R: "Kiom entute?"

T: "Ne same, ĉar la vivkosto estas malsama, de 500 juanoj al kelkmil juanoj. Ĝenerale dirite almenaŭ dek-mil juanoj jare."

R: "Ĉu vi povas pagi la sumon?"

T: "Ĝenerale jes. Se ne, ni povas perlabori post lecionoj, aŭ peti krediton."

R: "Vi repagos la krediton post kiam vi diplomiĝos?"

T: "Jes."

R: "Ĉu estas facile akiri la krediton?"

T: "Ne. Necesas liveri multajn atestojn kaj pasigi multajn procedurojn."

R: "Kion vi faras se vi perlaboras?"

T: "Lavi vestojn, tajpi por la instituto, servi en retumejo aŭ restoracio, kaj tiel plu."

R: "Kiuj el vi perlaboras?"

T: "Neniu."

R: "Kiuj el vi pruntis krediton?"

T: "Du."

R: "Ĉu viaj familioj povas elteni la ŝarĝon?"

T: "Jes, ili povas."

R: 'Ĉu viaj gepatroj estas salajruloj aŭ komercistoj?"

T: "Ĉiuj niaj gepatroj estas salajruloj. Ili laboras en oficejo."

R: "Kiom longe vi jam lernis en la instituto?"

T: "Du jarojn."

R: "Kiom da jaroj vi devas lerni por fini la fakon?"

T: "Por iuj, tri jarojn, por aliaj, kvar jarojn."

R: "Vi revenos al Tibeto aŭ laboros en internlanda urbo post kiam vi finos la studadon?"

Ĉiuj ses gejunuloj firme respondis: "Ni revenos al Tibeto, sudube."

R: "Kial?"

T: "Ni estas senditaj de Tibeto por studi la difinitan fakon. Ni devas kaj ankaŭ ni volas reveni al Tibeto. Ni devas konstrui novan Tibeton."

Informiĝinte ke iu junulino jam decidis iri al tre fora kaj tre malriĉa loko Ali en Tibeto, nia raportistino demandis: "Kio venigas al vi la ideon?"

T: "En infaneco mi legis aferon de iu instruistino. Ŝi dediĉis sian tutan vivon al la konstruado de la hejmloko. Mi volas fariĝi tia homo, mi volas kontribui por mia hejmloko."

Nia raportistino menciis iun hanan oficiston, nomatan Kong Fansen, kiu oferis sian vivon al Ali, al tibetanoj. Ĉiuj la gejunuloj scias la nomon kaj respektas lian hereaĵon.

R: "Kion vi faros post reveno al Tibeto?"

T: "Ni volas fariĝi instruistoj por kulturi tibetajn talentulojn. Cetere Tibeto posedas abundan turisman riĉfonton. Ni uzos nian scion por la ekstera interfluo de Tibeto."

R: "Mi kore deziras al vi frue realigi vian idealon, plenan sukceson!"

T: "Ĉion bonan al vi!"