• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-14 18:25:36    
Unua virina direktisto de Ĉinio, s-ino Zheng Xiaoying

cri

Proferoso Zheng Xiaoying, la unua virina direktisto de Ĉinio, iam estis la ĉefdirektisto de la Centra Opera Teatro, direktoro de la fakultato de direktado en la Centra Muzika Instituto kaj ĉefartisto de Virina Filharmonio. Nun ŝi estas la ĉefartisto kaj ĉefdirektisto de la profesia Xiamen-a Filharmonia Orkestro kaj membro de la konsilio de Ĉina Muzikista Asocio. En 1981 ŝi gajnis la unuaklasan premion de Eminenta Direktisto en la literaturarta grupo sub la ĉina Kultura Ministerio. En 1985 ŝi ricevis honoran medalon de Literaturo kaj Arto en Francio. Ankaŭ en la Vortaro de Internacia Biografio eldonita de brita Kembriĝo troviĝas ŝia biografio.

En 1947 Zheng Xiaoying ekstudis en la biologia fakultato kaj muzika fakultato de Jinling-a Virina Universitato. En la fino de 1948 ŝi iris al la liberigita regiono kaj laboris por iu literaturarta grupo. En 1952 ŝi studis komponadon en la Centra Muzika Instituto kaj en 1955 ŝi komencis lerni direktadon al koruso. En 1960 ŝi iris al Sovetunio kaj studis en la fakultato de opero kaj korusa direktado de la Moskva Tchaikovsky Konservatorio. En 1962 ŝi direktis la italan operon Tosca en Moskvo kaj akiris grandan sukceson. Ŝia direktado estas entuziasma kaj subtila, kaj havas fortan artan infektemon. Tial ŝi estas rigardata kiel unu el la plej eminentaj direktistoj en Ĉinio.

De 1978 ŝi multafoje partoprenis en gravaj ŝtatnivelaj prezentadoj kaj direktis ĉinajn kaj alilandajn operojn, kial la Centa Novedzino, la Traviata, Carmen, la Nupto de Figaro, s-ino Papilio, Magia Fluto kaj la Barbiro de Siviglia. Ŝi ankaŭ faris koncertojn kunlabore kun la Centra Orkestro, Ŝanhaja Simfonia Orkestro, Ĉina Radia Simfonia Orkestro, la Centra Opera Teatro kaj aliaj sume dek kelkaj simfoniaj orkestroj. Oni faris diskojn por la de ŝi direktitaj kelkaj operoj, kiaj la Centa Novedzino, Kanto de la Stepo kaj Carmen, la elektitaj eŭropaj operaj korusoj, la violona konĉerto Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai kunlabore kun s-ro Lu Siqing, kiu gajnis la unuan lokon en la 34-a Internacia Violona Konkurso "Nicol Paganini", kaj kelkaj ĉinaj simfoniaj verkoj kaj operoj. Tiuj diskoj publikiĝis en- kaj eksterlande.

Zheng Xiaoying estas ankaŭ unu el la plej spertaj direktistoj de Ĉinio. En la lastaj jaroj, pluraj el ŝiaj studentoj gajnis la plej altan premion en internaciaj konkursoj pri direktado okazintaj en Usono, Francio, Italio, Aŭstrio, Ĉeĥio, Portugalio kaj aliaj landoj aŭ eniris la internacian kaj enlandan vicaron de eminentaj direktistoj. Krome ŝi estas ankaŭ entuziasma muzika aktivulo. Ŝi preskaŭ milfoje popularigis muzikajn sciojn per diversaj manieroj sume al pli ol 200 miloj da personoj. De 1980 Zheng Xiaoying iris al Japanio, Usono, Italio, Finnlando, Germanio, Francio, Nederlando, Belgio, Irlando, Tajlando kaj aliaj lokoj por okazigi koncertojn, partopreni en internaciaj artaj festivaloj, direkti operojn aŭ fari prelegojn. Ŝi estas la unua ĉina direktisto, kiu estis invitita al fremdaj landoj por fari prezentadon de monde famaj operoj. Ŝi sesfoje invitite iris al Finnlando kaj Svislando kaj direktis pli-ol-60-foje operojn, kiaj S-ino Papilio, Carmen kaj la Bohemoj. Ĉiufoje ŝia prezentado estis aplaŭdata de amaskomunikiloj.