• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-14 19:15:34    
Chen Lin, muziko kaj komputoro

cri

 

Chen Lin, juna kantistino ŝatata de ĉinaj gejunuloj, ŝatas freŝajn aferojn kaj emas esti antaŭiranto de modo.

La plej granda ŝato de Chen Lin estas babilado kun amikoj. Ŝi portas simplajn vestojn. En 2000 ŝi kaj aliaj volontuloj de mediprotektado veturis tra la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo por percepti "la vivon, naturon kaj amon" kaj samtempe apelacii al protektado de la kara naturo. Ŝi strebas al persona arta stilo kaj ŝatas manipuli komputoron por havi originalan komprenon pri muziko.

Chen Lin prenas muzikon sia profesio. Ŝi sentas sin feliĉa, ke ŝi povas sin okupi pri la ŝatata profesio.

Kapti la koron de urbaj virinoj

Fakte Chen Lin jam ne estas debutinto. Frue en 1993, kiam ŝi aĝis malpli ol 20 jarojn, ŝi jam famiĝis pro la kanto "Vian koron mi neniam komprenos". Poste vendiĝis sume 1.5 milionoj da kopioj de la disko. Ĝis nun malmultaj kantistoj povis superi ŝin.

Poste ŝi emisiis la diskojn "Mi timas enamiĝi al vi" kaj "Virino". Dum tiu tempo ŝi penadis por trovi stilon konforman al ŝi. En 2000 ŝi eldonis sian kvaran diskon titolitan per sia nomo.

En sia freshdata disko "Daŭrigu la amon" ŝi libere taktis laŭ la urba ritmo, komunikante la tute novan koncepton de amo de moda virino, ke oni estu "natura kun amo, libera sen amo". Ŝi eksplikis la urban amkanton kaj kaptis la koron de urbaj virinoj.

La preparado de la disko daŭris 1 jaron. La disko enhavas 10 kantojn de Chen Lin, kiujn ŝi kaj la diskokompanio kune elektis el ŝiaj 240 kantoj. Ŝi diris, ke la preparado estis tre interesa. Per sia komputoro ŝi partoprenis en la farado de la muzika televida videodisko (MTV). Ŝi opiniis, ke persona partopreno en farado de videodisko helpas kantiston pli bone esprimi la temon de la kantoj, kaj ŝi proponis, ke ĉiuj kantistoj provu.

Chen Lin havas altan postulon de teksto de kanto. Ŝi penas trovi plej taŭgan lingvon. Dum la farado de la videodisko "Daŭrigu la amon", ŝi multfoje interparolis kun verkintoj de la tekstoj de kantoj en kafejo, por ke ili pli multe konu ŝiajn karakterojn kaj sentojn. Ŝi esperis enmiksi sian personan senton kaj la muzikan medion en la verkadon de la tekstoj de kantoj.

Al la farado de la nova disko oni aldonis multajn modajn elementojn, kaj Chen Lin montris diversastilajn plastikojn en MTV, kaj ĉiu plastiko freŝe impresis la aŭskultantojn.

Chen Lin kaj komputoro

Chen Lin ensorbiĝis en komputoro. Ŝi plej ŝatas komputoron kun marko Pomo. Manipulante sian komputoron, ŝi havas la senton, kiun ŝi havas en kantado de la kanto "Daŭrigu la amon": Se burĝonis amo, ĝi donos floron eĉ sen pluvo.

La disko "Daurigu la amon" estis farita per komputoro Pomo. Ŝi tre ŝatas la softvaron iMovie por filmfarado en la softvara kompleto. Pere de la funkcio de hejma digita videostudio Chen Lin plenumis faradon de muzika televida videodisko de ĉiuj siaj kantoj.

Fininte la demonstran filmon de "Daŭrigu la amon", Chen Lin ne nur finis la faradon de muzika televida videodisko per la filmfara softvaro, sed ankaŭ turnis la digitan demonstran filmon en videobendon (VHS) kaj tujfilmon (Quick Time) facile aplikeblan al retsendo. Por ke la amikoj vidu la efikon, Chen Lin turnis MTV ankaŭ en VCD kaj faris kopiojn. Havante komputoron Pomo, ŝi faras ĉion facile!

Chen Lin ne ŝatas retan babiladon, ĉar ŝi opinias tion ne vera. Ŝi parolas senkaŝe, kaj oni facile trovas, ke ŝi estas saĝa en interparolado kaj vigla en pensado. Ŝi tre satas kartonajn bildojn el Pomo-retejo kaj ofte kopias ilin kaj disdonas ilin al siaj amikoj.

Biografieto de Chen Lin

1988, diplomita el la Danca Instituto de Sichuan-provinco kaj laboranta kiel solistino en folklora ensemblo

1993, emisiiĝis ŝia unua disko "Vian koron mi neniam komprenos ", kun 1.5 milionoj da kopioj venditaj

1998, premiita kiel plej elstara kantistino de Shenzhou de Channel V de la ĉina lingvo top20

2002, La disko "Daŭrigu la amon" estis premiita kiel la plej elstara disko de la jaro de Shenzhou