• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-15 16:35:54    
Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina Esperanto-movado (5)

cri
Esperanto por la reformado kaj malfermo
En la lasta tempo de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Ĉinio iris en la novan epokon de reformado kaj malfermo. Oni prenas la ekonomian konstruadon kiel la centron, praktikas la reformadon kaj malfermon, lernas kaj referencas la progresintajn sciencojn, teknikojn kaj administrajn spertojn de aliaj landoj, fortigas interfluojn kaj amikecon kun diversalandaj popoloj, kreas bonan internacian medion kaj laboras por la monda paco kaj homa progreso. Tiu ĉi nova situacio donas ankoraŭ pli favorajn kondiĉojn al la ĉina Esperanto-movado kaj liveras al nia lingvo vastan spacon por ke ĝi ludu des pli grandan rolon inter la internaciaj interfluoj.
Adaptiĝante al la bezono de la nova situacio, la Ĉina Esperanto-Ligo ellaboris novan orientilon: servi per Esperanto al la reformado, malfermo kaj la moderniga konstruado de Ĉinio kaj al la monda paco. Gvidate de tiu ĉi orientilo aperas nova situacio en la ĉina Esperanto-movado. Por antaŭenpuŝi la tutlandan movadon, la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Kultura Ministerio disdonis dokumentojn postulante, ke la partiaj organizoj kaj kulturaj fakoj aktive subtenu la aktivadojn de diversalokaj esperantistoj, tiel ke en plimultaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj fondiĝis sinsekve Esperanto-asocioj. La ĉina Centra Televidstacio, lokaj radio- kaj televid-stacioj funkciigis Esperanto-kursojn; en dekoj da universitatoj fondiĝis Esperantaj lecionoj; miloj kaj dekmiloj da personoj lernis Esperanton; la gazetaro de tempo al tempo publikigis artikolojn pri Esperanto; okazis landaj kongresoj de Esperanto; fondiĝis la Ĉina Esperanto-Eldonejo; aŭspiciate de la ŝtato eldoniĝis iuj gravaj Esperantigitaj verkoj, kiaj "Ĉina Antologio", "Familio" de Bakin kaj "Ruĝdoma Sonĝo", ankaŭ lernolibroj kaj vortaroj. Ĉio ĉi tio akcelis la interkomprenon kaj kulturajn interfluojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj.
De la jaro 1978 la ŝtato ĉiujare asignas specifan monsumon por ke la ĉina Esperanta delegacio ĉeestu al la Universala Kongreso kaj aliaj internaciaj kaj regionaj kongresoj. Tio ege fortigas la kontaktiĝon kun UEA, aliaj internaciaj Esperantaj fakaj organizoj kaj diverslandaj asocioj kaj la ĉina Esperanto-movado aliĝis al la internacia Esperantujo.
Aparte menciindas, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Ŝtata Konsilantaro sankciis fondiĝon de la ĉina societo "Amikoj de Esperanto". La membroj estas famaj personoj el diversaj rondoj, ekzemple, vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Interkonsiliĝa Politika Konferenco.
En 1986 okazis en Pekino la 71-a Universla Kongreso de Esperanto. La plej alta gvidantaro de la partio kaj registaro de Ĉinio donis subtenon al la Kongreso. La alta protektanto estis s-ro Peng Zhen, gvidanto de la partio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Li sendis gratulan leteron al la Kongreso. En la letero li plene konfirmis la Esperanto-movadon. Li diris: "La cent-jara historio de Esperanto pruvas, ke ĝi estas vivipova internacia helpa lingvo. Diversalandaj esperantistoj senlace klopodas por esplori komunan lingvon de la homaro, kio estas laŭdinda. Dank' al la Universala Kongreso de Esperanto, kolektiĝas la gekolegoj kiuj havas la komunan deziron kaj kune klopodas por tio. Ili interkonsiliĝas kaj esploras kaj kontribuas al akcelo de la interkompreno kaj amikeco inter la diversalandaj popoloj, al protektado de la monda paco kaj al akcelo de la progresema afero de la homaro." La prezidanto de la Honora Komitato estis s-ro Huang Hua, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kaj vicprezidantoj: Hujuzc kaj Chu Tunan, la aliaj du vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la Kongreso. Plejmultaj membroj de la Honora Komitato estis ministroj, vicministroj kaj diversarondaj famaj personoj. La Komitato estis la plej altranga kaj plej multnombra en la historio de la Universala Kongreso. Tio montras la altan atenton de la ĉina registaro al la Kongreso. La revuo Esperanto komentas la 71-an Universalan Kongreson de Esperanto, dirante: "La Kongreso estas la plej grandskala kongreso ekster Eŭropo kaj unu el la plej sukcesaj kongresoj kaj okupas elstaran pozicion en la historio de Esperanto."
La Universala Kongreso de Esperanto denove okazos en Pekino en la jaro 2004. Ĝi estas same alte atentata de la ĉina registaro. Pro la kondiĉoj multe pli bonaj ol tiuj en 1986, ni kredas, ke ankaŭ ĝi estos sukcesoplena kongreso.
Ni estas certaj, ke subtenate de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro, la ĉina Esperanto-movado progresos antaŭen kaj Esperanto helpos la diversalandajn popolojn koni Ĉinion kaj helpos Ĉinion iri al la mondo.