• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-15 21:01:56    
Okcidenta Lago de Hangzhou

cri
"En la ĉielo estas la paradizo, sur la tero estas Suzhou kaj Hangzhou". Tion diris la antikvuloj, priskribante la belecon de tiuj fame konataj urboj en la orienta landparto de Ĉinio. Hangzhou kun historio de du mil jaroj nun estas la ĉefurbo de la provinco Zhejiang.

La renomo de Hangzhou venas ĉefe de la pitoreska Okcidenta Lago ( "Xihu" en la ĉina lingvo ) ĉe la okcidenta urborando. La Okcidenta Lago areas je ses kvadrataj kilometroj, kaj estas ĉirkaŭata triflanke de ondantaj montetoj ombrataj de la densa arbaro. Meze de la lago estas tri insuletoj – Eta Yingzhou, Lagmeza Pavilono kaj Ruangong-insuleto. La Soleca Monteto ( "Gushan" en la ĉina lingvo ) staras senakompane sur la norda lagbordo. Oni povas ĝin atingi de la urbo laŭvoje de la Bai-digvojo, dum la Su-digvojo duonigas la lagon de nordo al sudo. La blua, ofte ondanta akvo estas punktita de elegantaj ŝton-pontoj kaj ĉarmaj pavilonoj. Ĉio ĉi, kune kun la ĉirkaŭaj verdaj montetoj, kie kaŝe lokiĝas pagodoj kaj temploj, faras la Okcidentan Lagon unu el la plej interesaj vidindaĵoj en Ĉinio. 

Dek interesaj punktoj ĉirkaŭas la lagon aŭ estas parto de ĝi. La insuleto Eta Yingzhou estis konstruita en la jaro 1607 per dragaĵoj el la lago. La ĉarmo de la insuleto aperas nur interne de la pordo. Estas "interna lago" ĉirkaŭita de salikoj kaj floroj kaj kun pli malgranda insuleto en la centro. Eta Yingzhou, efektive estas "lago interne de lago" kaj "insuleto interne de insuleto". La pli malgranda insuleto interligiĝas al la bordo per zigzaga ponto kun 30 kurbiĝoj. Punktita per terasoj kaj pavilonoj, la insuleto estas vidindaĵo de malgranda tipo.

"La Luno Speguliĝanta en Tri Lagetoj" estas vidindaĵo trans la zigzaga ponto, ankaŭ parto de Eta Yingzhou. Tri 16-ajarcentraj ŝtonpagodoj leviĝas el la klara akvo. Lunlumo, brilante tra truoj en la pagodoj, speguliĝas sur la akvo kvazaŭ tri lunoj, donante la nomon al la vidindaĵo.

La Lagmeza Pavilono, kiel la nomo indikas, estas konstruaĵo laŭ tradicia stilo, leviĝanta el la akvo kvazaŭ miraĝo en la matena nebuleto.

La Soleca Monteto estas la centro de la plejparto de la vidindaĵoj de la Okcidenta Lago. Oni povas aliri al la monteto de la urbo laŭ Bai-digvojo, longa digo flankita de persikarboj kaj plorsalikoj je regulaj interspacoj. La digo ricevis sian nomon de Bai Juyi, unu el la plej famaj poetoj de la dinastio Tang. En la jaro 822, Bai Juyi estis degradita el sia kortega ofico al guberniestro de Hangzhou, pro skribo de satiraj poemoj pri la kortego. Dum sia tri-jara restado en Hangzhou, li ordonis dragadon de la Okcidenta Lago por doni akvon al la ĉirkaŭaj plugeblaj kampoj. La lokaj popolanoj esprimis sian dankemon per titolado de la digo laŭ lia familia nomo Bai. 

La "Aŭtuna Luno sur Serena Lago" estas vidindaĵo sudoriente de la Soleca Monteto. La parko ĉe la montpiedo estis konstruita antaŭ 280 jaroj. Ĝi estas pitoreska pro siaj surpentritaj pavilonoj. Zigzaga ponto kondukas al ŝtonplataĵo preskaŭ samnivela kiel la akvo. Starante tie, oni havas impreson, kvazaŭ oni starus sur akvo. Estas tute sorĉe precipe kun luno brilanta sur la tremetanta surfaco.

Al la Soleca Monteto floroj neniam mankas. La Grua Pavilono ĉe la montpiedo ĉarmas en printempo per siaj umefloroj. Laŭdire, la konata poeto Lin Hejing en la 10-a jarcento ermitiĝis ĉi tie por esprimi sian malŝaton al la putra altrangula rondo. Sur la monteto li verkis poemojn, pentris, plantis umearbojn kaj bredis paron da gruoj. Kiam li mortis, velkis ĉiuj liaj 360 umearboj, kaj ankaŭ liaj du blankaj gruoj mortis, supozeble pro ĉagreno. La lokaj samtempuloj enterigis la gruojn apud la tombo de Lin Hejing kaj konstruis la Gruan Pavilonon. Ili ankaŭ plantis pli multe da umearboj sur la monteto memore al Lin Hejing.

Vzitinda ankaŭ estas la sidejo de la Sigelilo-gravurista Societo Xiling okcidente de la Soleca Monteto ĉe la montpiedo. Tie videblas fontoj, antikvaj arboj, bambuoj, blankaj magnolioj kaj ruĝaj kamelioj. En la jaro 1903, kiam la dinastio Qing proksimiĝis al sia fino, la notinda pentristo kaj gravuristo Wu Changshuo kaj liaj amikoj fondis artistan grupon por studi la ŝtonsigelilan gravuradon kaj nomis sin la Sigelilo-gravurista Societo Xiling. Gravurado de sigeliloj estas unike ĉina artformo kun longa historio. Antikvaj sigeliloj estis ĝenerale faritaj el bronzo. Post la 14-a jarcento, oni ekuzis ŝtonon en la gravurarto, kaj disvolviĝis nova tekniko. En iujn sigelilojn oni gravuris ies nomon aŭ ŝercnomon, en aliajn proverbojn aŭ versojn. Oni stampis sigelile sur pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn vermiljone, aldonante ties artecon. Volumoj de sigelilaj stampoj estas elmontrataj en la domoj de la Societo.

Ĉi tie la ponto Xiling kondukas al Su-digvojo meze de la Okcidenta Lago. La digo konstruiĝis en la 11-a jarcento, kiam la Song-dinastia granda poeto Su Dongpo estis prefekto de Hangzhou. Same kiel Bai Juyi, ankaŭ Su Dongpo gajnis popularecon inter la loka popolo per dragado de la Okcidenta Lago kaj konstruado de la 2 800 metrojn longa digo kun persikarboj kaj salikoj plantitaj laŭ la tuta longo. Ses sveltaj pontoj ligas ĝiajn sep partojn. Su-digvojo kaj la pontoj fariĝis la pratipo por pejzaĝ-aranĝoj en aliaj landpartoj.

Ne fore de la ponto Xiling estas la Tombo kaj Templo de Yue Fei, granda nacia heroo, kiu faris multe por forpeli invadantojn de norda nomado Jin. En la templa halo vidiĝas 4, 3 metrojn alta statuo de Yue Fei en militista uniformo. Supre de la statuo videblas kvar ideogramoj en la manskribo de Yue Fei, kun la signifo: "Reakiru nian perditan teritorion." Sur la plafono estas pentraĵo de tricent blankaj flugantaj gruoj simbolantaj justecon kaj necedemon de Yue Fei.

La Okcidenta Lago liveris scenejon por la fantazia legendo pri la Blanka Serpento.

La Rompita Ponto sur Bai-digvojo laŭdire estis la loko, kie la milda Blanka Sepento transformiĝinta en ĉarman knabinon, renkontis klerulon nomatan Xu Xian. Ili enamiĝis, geedziĝis kaj havis infanon. La abato Fahai ne aprobis, ke la klerulo edziĝis al la Blanka Serpento, do li premis ŝin sub la pagodon Leifeng per sia supernatura povo. Jarojn poste, Xiao Qing, brava servistino de la Blanka Serpento, revenis kune kun ties filo, faligis la pagodon kaj liberigis la Blankan Serpenton. La pagodo Leifeng sur la suda bordo de la Okcidenta Lago efektive falis en la jaro 1924.