• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-16 15:10:25    
Konstruado pri ekologia medio en ĉina okcidenta provinco Sichuan

cri
Ĉina okcidenta provinco Sichuan estas grava ligna bazo de ĉina sudokcidenta forsto, kaj havas tre gravajn strategiajn signifon kaj pozicion. En 1998 Ĉinio plenumis protektan programon pri natura forsto, kiel la provinco kun multaj riĉfontoj de natura forsto en la meza kaj supra basenoj de Yangzi Rivero, la provinco Sichuan la unua komencis tiun programon. Preskaŭ 60% de arbaraj riĉfontoj de la provinco Sichuan disvastiĝas sur okcidentaj alpoj kaj kanjonoj, normale tiuj lokoj estis nomataj kiel okcidenta arbarejo de Sichuan.

En septembro de 1998, la provinco Sichuan komencis la protektan programon pri natura forsto, kaj la okcidenta forsto de Sichuan la unua plenumis tiun programon. En la lasta aprilo, nia raportistino Selena enketis la staton pri tiu programo en la Tibet-nacieca Aŭtonoma Subprovinco Ganzi sub la provinco Sichuan. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian raporton.
La Tibet-nacieca Aŭtonoma Subprovinco Ganzi troviĝas en kruciĝejo inter la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj Transversa Montaro. De la plenumado de la programo pri protektado de natura forsto kaj rearbarigo, la ekologia medio de la supra baseno de Yangzi-Rivero estas evidente plibonigita. Vicestro de la Forstokultura Buroo de la Tibet-nacieca Aŭtonoma Subprovinco Ganzi sinjoro Yu Huazhong konigis intervjuate:
"Nun la forsta areo de la subprovinco Ganzi estas 5,48 milionoj da hektaroj, la subprovinco Ganzi estas grava forsto de la provinco Sichuan, ankaŭ grava konsistiga parto de la sudokcidenta forsto en la supra baseno de la Yangzi-Rivero. Samtempe la subprovinco Ganzi estas akvofonta sinkultura loko kaj natura gena banko de la kreskaĵa varieco, kaj ĝia loko pri ekologia medio estas tre grava. Ni diras ke la subprovindo Ganzi estas la natura akvokonservejo por la meza kaj malsupra baseno de Yangzi-Rivero."
En la pasinteco, forsto de la okcidenta regiono de Sichuan estis densa, en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, la forsta kovroproporcio atingis 30% ĝis 40%, sed pro grandaskala faligo, forsta brulego kaj aliaj kialoj, la forstaj riĉfontoj rapide malpliiĝis. La detruado de vegetalaro en la supra baseno de Yangzi-Rivero reduktis akvofontan sinkulturan povon, tio kaŭzis seriozan grundan erozion. Pli kaj pli plimalboniĝis la ekologia medio de la supra baseno, kaj pliiĝis la premforto pri la preventado de inundo en la malsupra baseno. En la 2-a kunveno de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso en 1999, la delegacio de Sichuan prezentis rezolucian projekton pri Konstruado de la "Verda Granda Muro" ĉe Yangzi-Rivero kaj Flava Rivero. Tiujare, la provinco Sichuan la unua komencis la programon pri rearbarigo. En 1998, ankaŭ la protekta programo pri natura forsto estis la unua komencata en la provinco Sichuan. Kaj en la Tibet-nacieca Aŭtonoma Subprovinco Ganzi, oni ne nur plenumis la programojn pri protektado de natura forsto kaj rearbarigo, sed ankaŭ komencis konstruadon de naturparko, protektadon de humida tero kaj preventadon kaj jungadon de sablo. Post la lastaj 6 jaroj, kion tiuj programoj alportas? Sinjoro Yu Huazhong diris intervjuate:
"Ĉar oni pliigis la koncepton pri la medioprotektado, sur la bazo de la protektado de la nuna natura forsto, la medio estas efike protektata. Per forstokulturo, oni pliigis vegetalaron kaj efike bremsis la perdon de akvo kaj tero. La monto estas pli verda, la ĉielo pli blua kaj la akvo pli klara. En la lastaj 6 jaroj, oni plenumis forstumadon je 1,8 milionoj da muoj, peraviadilan semadon je 919 centoj da muroj, kaj arbarprotektadon sur la 5,26 areo de milionoj da muoj per blokado de montoj; kaj praktikas efikajn administradon kaj protektadon al 5,48 milionoj da hektaroj de forsto en la tuta subprovinco. De 1999 ĝis nun, ni jam finis la taskon pri rearbarigo de  780 miloj da muoj, samtempe laŭ la ŝtata politiko, finis ankaŭ la taskon pri verdigo de kalvaj montoj je 300 miloj da muoj."

La disvolva perspektivo de la subprovinco Ganzi estas vasta, kaj la ekonomio de ekologia medio havas grandan disvolvan spacon. La registaro de la subprovinco difinis la celon konstrui la unuan subprovincon pri la ekonomio de ekologia medio, unuigis la programojn de ekologia medio kaj turisma disvolvo, hidroelektro kaj agrikulturo atentante ĉefe kulturadon, fortigon kaj plivastiĝon de industrioj pri ekonomio de ekologia medio, per tio oni povas efike solvi la konflikton inter protektado de ekologia medio kaj ekonomia disvolvo kaj pliigo de kamparana enspezo, kaj atingi tion, ke la konstruado de ekologia medio eniru longatempan kaj stabilan bonan cirkuladon.
"Pro granda investado de la ŝtato, la du programoj de la protektado de natura forsto kaj la rearbarigo eltiris la ekonomian disvolvon de la subprovinco, kaj pro tio ni realigis la kunordigon de industria strukturo en la mallonga tempo. En 2001, la ekonomia disvolvo jam realigis revigligan kreskadon. Nun ekonomia enspezo fontas ĉefe el turismo kaj ekspluatado de hidroelektro kaj mineralaj riĉfontoj."
En la venonta tempo, la subprovinco Ganzi turnos la laboran ĉefpunkton el atentado de nombroj kaj taskoj al vastigo de kvanto kaj altigo de kvalito, al konsidero de la nunaj interesoj ankaŭ de longaj interesoj, kaj al elstarigo de protektado de ekologia medio ankaŭ al montrado de regiona trajto, kaj tiel formiĝu pli efika kaj pli sistema vojo pri ekologia medio.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi konstruadon  de ekologia medio en la subprovindo Ganzi sub la ĉina okcidenta provinco Sichuan.