• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-16 17:34:26    
La Patro kaj Filo de la Familio Bao

CRI
En frosto ĉiuj atendis la novan jaron atingontan post duona monato. Estis informite, ke lernejo funkciigata de eŭropanoj sin malfermos. Tial Bao Guowei estis vizitonta la lernejon anstataŭ pasigi hejme la Printempan Feston. En luksa domo neniu kredis tion. Iuj vizitis lian patron por konfirmi la informon. “Bao Guowei vizitos tian lernejon?” “Jes,” respondis lia patro, iom karesante la maldensan kaj grizan barbon. “Tia lernejo ne celebras la Printempan Feston.” “Via filo fariĝos alilanda sinjoro, ege supera.” Ies vortoj, tre ĝojigaj al la patro de Bao Guowei. Multaj okuloj turniĝis al kvadrata tablo, ĉe kiu Bao Guowei diligentadis kaj kiu plenis de diversakoloraj libroj, eŭropaj paperoj kaj inkujo, ĉirkaŭantaj grandaformatan foton de Bao Guowei. Ili konstatis el la foto grandan sinjoridon kies hararo brilis dank’ al zorga kombado kaj bona pomado. La faltoplena vizaĝo de ties patro kiun ni nomu Olda Bao, kun pinta mentono, ne sukcesis entombigi lian feliĉon, ke li generis tiel multapromesan filon. Jam pli ol 30 jarojn Olda Bao servadis en la luksa domo. Li tiom servile lojalis, ke la gemastroj, antaŭ ol elhejmiĝi, konfidis ŝlosilojn al li, al kiu ankaŭ iliaj parencoj tre bonis ofte donante 3 aŭ 5 dolarojn. Ĉi-momente, meze de tiom da gastoj el la servistaro, Olda Bao perforte regis gajon. Li do nur ridetis. Posttagmeze venis registrita letero. Feliĉige, sed eble ankaŭ malfeliĉige, ke Olda Bao ne estis centprocenta analfabeto. La koverto diris, ke la letero venas el tiu lernejo. Li imagis al si brilan perspektivon de la bonega filo. Haste tirinte la leteron el la koverto, li komencis legi. Jen poenta papero: Neniu lernobjekto atingis la pasigan punkton. Sube legiĝis kelkaj linioj, kiuj sciigis, ke lia filo restu en la sama klaso. Tiun paperon li legis kaj legis en pli ol duona horo. Fine li komprenis la aferon kaj lia nazo longiĝis. Sube ankoraŭ unu papero temanta pri diversaj kotizoj. Li ŝrumpe residiĝis. Bum! La pordo larĝe ovriĝis pro ies pieda bato tiel forta, ke la porda klapo, frapinte la muron, reflugis al la faŭko. Jen junulo, kies hararo jam ne tiom glatis kiom en la foto. “El la lernejo?” La patro jam povis paroli, iom kvietiĝinte post la surpriza pordoeksplodo. “Kio en via mano?” La patro unue demetis okulvitrojn kaj poste donis la leteron al sia filo, kiu tamen nur ĵetis rigardon al ĝi. “Kial vi denove devas resti en la sama klaso?” “Kial? Ne sole mi!” “Sed vi, triafoje!” Silenton sekvis sono tra la nazo de la filo, kiu sin duone kuŝigis en liana fotelo. Unu el liaj genuoj gluiĝis al la tabla rando, tiel ke la piedo pendolis en la aero. Tenebro ekregis en la ĉambro kaj plankaj brikoj spiris je gelo, pro kio Olda Bao sentis siajn piedojn trempataj en frida akvo. Remetinte la okulvitrojn en tirkeston, li atenteme kaj sonde redemandis: “Jam dufoje. Kial ankaŭ nun?” “Plaĉas al mi! Mi volas! Ĉu vi komprenas?… Kiel mi povas scii?” La patro havis multegon da vortoj, tamen li ne volis ĝeni la lernadon de la filo kiu levis unu el la libroj kaj komencis imagi, kiel amata knabino sin ĵetas al lia sino kaj kveras: “Aj lav ju!” (“I love you”—mi amas vin) – el la anglalingva leciono dum 4 jaroj li memoris nur tiun frazon. 2. Tempis pagi la kotizojn. Olda Bao neniel povis kompreni, kial oni devas doni la kotizojn al banko. Nu, por la brila futuro de la filo, li startis al la banko situanta en la okcidenta stratego. La banko plenis de junaj homoj, tiom aĝaj kiom lia filo. Li do estis ege okulfrapa. Ĉiuj fiksis rigardon al li kaj ne povis sin regi de rido. Li ektimis, kun unu mano en poŝo por firme teni monon. Paŝinte al komizo li etendis la monon. Tiu faris kalkulon. “Ne sufiĉas!” Kriis la komizo. “Sinjoro, mia filo ne bezonas pagi monon por uniformo, ĉar li jam havas du kompletojn, ankoraŭ novajn.” “Ni prenas kotizojn por lernejoj. Ni ne povas decidi.” Kaj la komizo redonis la ĉifitajn monbiletojn al Olda Bao. “Ĉu ankaŭ vi devas pagi denove?” Al la demando de Olda Bao neniu el la junaj homoj respondis. Proksimume 50 paroj da miraj okuloj sin turnis al li kiu, povante fari nenion, eltiris sin kun indigna demando: “Kial oni devas fari pagon en banko?” Svarmis nubflokoj anoncante neĝadon. Olda Bao faris paŝojn fortajn kaj lantajn, sentante ege peza la trivitan kaj oleecan vatveston. La du piedoj baraktis en humidaj vatŝuoj kiuj, havante truojn, tamen rifuzis ellasi ŝviton de sur la plandoj. Ĉion malkomfortigan ignorante, li kondukis energian cerbumadon pri la kotiza afero. Li konjektis, ke estas multe pli facile trakti ion kun instruistoj kaj lernejaj laborantoj. Sed enkonduko tre gravas, li opiniis. Liaj paŝoj pli rapidis, pro kio flikoj, krude donitaj, petole susuris kontraŭ liaj ritme svingataj brakoj. (Yuanding)