• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-16 17:46:47    
Klopodado de la Maljuna Bao

CRI
Templis lerneja oficejo, en kiu solis dormetanta instruisto aŭ oficisto. “Sinjoro! Sinjoro!” Respondis ronkoj. “Sinjoro sinjoro sinjoro…” Ok vokoj ne sukcesis veki la dormanton. Li do forte frapis tablon. Tio efikis. Ties kapo leviĝis. “Kiun vi deziras?” Tiu frotis al si la okulojn. “Mi estas la patro de Bao Guowei.” “Ooo!” Sekvis oscedo kaj mungo. “Bao Guowei? Pro kio?” “Pro…” Olda Bao subite rememoris, ke li devas prezenti antaŭ ĉio dolĉajn ridetojn. Li faris, sed tio forte teruris la ankoraŭ ne tute vekitan sinjoron kiu prenis por monstra facio lian vizaĝon kies pinta mentono konkure tremis kun la griza barbo kaj kies sulkoj formis, pro la artefarita io inter rido kaj rideto, fascinan araneaĵon ĉiam pretan enretigi la sidanton, kiu tamen sobriĝis el tio kaj rearanĝis sian pozon en solenecon. “Kio pri Bao…? Bao…?” “Bao Guowei, lernanto, veterana lernanto. Li jam havas du kompletojn, tute, aŭ tre, novajn.” “Bona lernanto!” “Jes! Sed… sed la banko ne volas redukti la kotizon!” “La banko? Ha!” Oscedo. “Mi… volas…” Oscedo. “Dankon!” Kiom Olda Bao mieligis rideton, tiu jam klinis la kapon kaj faris ion sur papero. Floris la koro de Olda Bao, kiu certigis al si, ke tiu sinjoro skribas ateston pri tio, ke Bao Guowei estas libera de uniforma kotizo. Li atendis kun senprecedenca pacienco. Tik tak, tik tak – sole la murhorloĝo ne silentis. Tik tak, tik tak – 1 minuto… 2 minutoj, 3… 8! Fine la sinjoro levis la kapon – certe li jam plenumis la filantropian aferon, kiom bonkore! Rideto ekludis ĉe liaj buŝanguloj – certe li tro kontentis pri sia filantropa ago. Tre feliĉa, Olda Bao etendis la kolon. Fulmo kaj tondro! Li suspektis siajn okulojn. Ĉu eble, ke la levita paperaĉo plenas de desegnitaj testudoj? Pri arto li laikis. Li mobilizis la tutan forton por fari vortan atakon kontraŭ la testudoj. Senhezite kaj rezolute li ŝutis korbon kaj korbon da frazoj por ilin entombigi, ekzemple “Via Sinjora Moŝto estas granda bonulo. Via Sinjora Moŝto havas Bodisatvan koron. Via Sinjora Moŝto estas la plej helpema en la mondo” “Sinjoro, mi ne estas riĉa. Bonvole vidu, ĉi tiun vatveston, mi portas ĝin de 7 jaroj…” “Ankaŭ somere?” “Ne somere, sed vintre, kiel nun, de 7 jaroj.” “Tio min koncernas?” “Ne, jes, ne… mi ŝparas kaj ŝparas, por la filo, ke li estu klera kaj povu fari grandan aferon en la socio, dank’ al la edukado de Viaj Sinjoraj Moŝtoj. Por li, mi dronas en ŝuldoj, ĝis super la gorĝo. Mi… Bonvole reduktu la pagon! Bon…” “Bon…! La lernejo ne estas filantropia institucio. Mi volas, sed mi ne povas. Vi prenas min por prezidento? Mi donu almozon? Absurde!” Kaj li reklinis la kapon al alia papero, sur kiun testudoj ankoraŭ ne alrampis. Plumbis la piedoj de Olda Bao. Sed la femuroj ne eltenis plu lian korpon. Por ne fali, li sin apogis al balustrado. Li trenis sin eksteren. “Kion fari? Kion fari? Sen pago mia filo, eksigota. Mia filo, devas viziti lernejon, por fariĝi grandulo.” Tiel pensinte, li revenis al la Sinjora Moŝto. “Sinjora Moŝto! Sinjora Moŝto!” La moŝto ne turnis sian kapon al li. “Sinjora Moŝto! Sinjora Moŝto!!” Li firme konvinkiĝis, ke eĉ surdulo sin turnos al li. “Sinjora Moŝto!! Sinjora Moŝto!!!” Efektive. “Denove vi!!” “Jes, denove mi, petas, petegas, petegegas, ne por ne pagi, sed por prokrasti la pagon, iom, iomete da tempo, ĉar mi… mia mono ne sufiĉas.” “Tio estas leĝo! Leĝo, vi ne komprenas? Al la banko! Unu fojon ĉiom. Alie via filo perdos la ŝancon. Ŝtipo!” Olda Bao alnajliĝis. “Kial vi restas? Al la banko! Mi ne devas preni vian monon. Por via filo! Rapide!” La sinjoro leviĝis kaj eliris, por ne esti plu ĝenata. Pli ol 10 minutojn Olda Bao stangis en la ĉambro. Li mem ne sciis, kiel li elvenis. Pli ol 10 minutojn la sama balustrado lin apogis pacience. Li antaŭsentis plagon. La piedoj portis lin el la lernejo. La vivoplena strato lin neglektis, malgraŭ hupado de aŭtoj kaj hurlado de kolportistoj. Subite tri junuloj altrotis renkonte, en gaja babilo. “Bao Guowei!” Kvazaŭ elektrite, li vokis la filon kiu, troviĝante en la trio, de tempo al tempo ion pinĉis el papera konuso kaj ŝovis en la buŝon. Ankaŭ la du aliaj. “Bao Guowei!” Tiu ĉi lasta voko aŭdiĝis kvazaŭ tondro, kiam la trio preterpasis la kriinton. La filo nek haltis nek respondis, sed daŭrigis soldatan marŝadon. “Kiu vokis vin?” demandis unu el liaj amikoj. “Mi ne klare aŭdis!” “Vi ne aŭdis la terskuan vokon?” “De kiu?” “De tiu ĉifona maljunulo.” Bao Guowei ŝajnigis sin surprizita kaj deturnis la kapon al la tondrinto kiu ankoraŭ sin plantis surloke. “Ha, tiu, tiu maljuna peco? Mia servisto!” Kaj la trio fortrotis en strateton. Kadavris la “maljuna peco”, longan, longan tempon. Kion li povus fari plu, tiom elĉerpite post la vana klopodado? Fine li sin trenis al sia ĉambro, kun plumbaj paŝoj. (Yuanding)