• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-17 17:24:14    
La 8-a jariĝo de la Donghu-a Esperanta Domo ĉe Orienta Lago de Wuhan(1)

cri

En la ĉina provinco Hubei estas urbo Wuhan, kie antaŭnelonge okazis Esperanta Simpozio de la Flavgrua Turo. En nia raporto mi jam konigis, ke Turo Flav-gruo estas unu el la kvar famaj turoj de Ĉinio, tamen en Wuhan estas ankaŭ alia vidindaĵo, fama pri akva pejzaĝo---Orienta Lago.

Orienta Lago de Wuhan areas 33 kvadratajn kilometrojn, triflanke ĉirkaŭata de la zigzagaj montoj. Ja estas bela ripozejo de turistoj.

Tamen hodiaŭ ni prezentos ne la vidindejon, sed domon inter salikoj ĉe la bordo de la Orienta Lago. Estas Donghu-a Esperanta Domo. Temas pri la interparolo de nia raportistino kaj la mastro de la Domo sinjoro Peng Zhengming.

Donghu signifas Orientan Lagon.

Raportistino: Saluton! sinjoro Peng Zhengming!

Peng: Saluton!

R: Dum la Kunveno de Turo Flav-gruo, ni vizitis vian Donghu-an Esperantan Domon ĉe la Orienta Lago. Estas bona la domo. Bonvole prezentu al niaj aŭskultantoj pri la Domo! Unue, kiam kaj kiucele naskiĝis la Domo?

P: Donghu-a Esperanta Domo finkonstruiĝis en 1995, kaj oficiale deklarata ĝia fondigo estis en la 30-a de junio 1996. Mi emas koncize emfazi simple jenajn punktojn: 1, En Ĉinio ĝis tiam ankoraŭ ne estis domo memstara, kompleta kaj disponebla por Esperanto, dum en la landoj kun matura Esperant-movado (inkluzive de Japanio kaj Korea Respubliko en Azio) jam multe ekzistas similaj ejoj. Do la Donghu-a Esperanta Domo estas la unua en Ĉinio. 2. Kiel publikejo, la Domo, sub la Hubei-a Esperanta Asocio funkcias kiel sinteza malgranda hotelo, kiu solvas tiujn problemojn: ĝis kiam fondiĝis la Esperatna Domo, Hubei-a Esperanta Asocio, kvankam estas la unua provinc-nivela Asocio de la tuta lando, tamen ankoraŭ ne havas fiksejon por kunveni aŭ aktivadi, iuj esperantaj libroj, dokumentoj, fotoj inkluzive de historiaj objektoj ne estis orde konservataj kaj eksponataj; la asocio ne havas kondiĉojn por akcepti amikojn el malproksimaj lokoj. 3. Tiujare, okazis la 1-a Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanhajo de Ĉinio. La Esperantujo metis profundan esperon al la azia regiono. La azia Esperanto-movado estis leviĝanta, la fondiĝo de la Domo kongruis al la tendenco. Tial tiujare, iuj esperantaj gazetoj kiaj , kaj enlandaj amaskomunikiloj informis pri la fondiĝo de la Domo.

R: Kial vi elektis la 30-an de junio, kiel ĝian naskiĝtagon?

P: Bona demando. Oni elektas "bonaŭguran tagon" por grava evento laŭ ia argumento. La dato estis difinita laŭ la propono de sinjoro Hu Gozhu, unu el la veteranoj kaj nuna prezidanto de la Hubei-a Esperanta Asocio. En sia esearo sinjoro Hu speciale klarigis gravecon de la difinon por la Hubei-a Esperanta Asocio: 1. la 30-a de junio estas startpunkto de la Esperanta Movado de la provinco Hubei ( en la 30-a de junio de la jaro 1929, fondiĝis la Esperanta Samideanaro de Hankou, subdistrikto de Wuhan de la provinco Hubei, komenciĝis la unua periodo de la Hubei-a Esperanta Movado. 2. la 30-a de junio esta tago ankaŭ de renaskiĝo de Hubei-a Esperanta Asocio, en tiu tago, 1986, post kvnjara silento, nova konsilio, estrata de sinjoro Zhang Tianxi, oficiale fondiĝis kaj Hubei-a Esperanta Asocio restarigis la normalan aktivadon. 3. jen venas respondo por via demando: la 1-a kaj la 2-a punktoj faris, ke tiu tago nome la 30-a de junio 1996, estu naskiĝtago de la Esperanta Domo.

R: Do mi komprenas, ke la Esperanta Domo intime rilatas al la Hubei-a Esperanta Asocio?

P: Kompreneble, eĉ nedisigeble. Komence de la konstruo de la Domo, ĝi jam havis varman subtenon de sinjoro Zhang Danchen , prezidanto de la konsilio de la Asocio. Li eĉ akceptis mian proponon pri varbo de "akcioj" por la konstruado. Tamen ni ne sukcesis. Se tiutempe ni sukcesus varbi sufiĉe da mono, la materia kondiĉo de la Domo estus pli bona. Sinjoro Zhang Tianxin, emerita altranga armeoficiro, la dua prezidanto de la konsilio de la HEA kontribuis multon al la Donghu-a Esperanta Domo: Li ordigis kaj donacis la tuton de siaj E-kolektaĵoj, inkluzive dokumentojn de sia prezidanteco. Tiuj materialoj ege valoras por esplorado pri la Esperanto-movado de la provinco Hubei eĉ de la tuta lando. Certe, la ne disigeblaj rilatoj inter la Domo kaj HEA kuŝas ankaŭ en tio, ke la HEA multfoje okazigis esperantajn aktivadojn ĉi tie.

Raportistino: Kiaj aktivadoj?

Peng: Estas triformaj aktivadoj: kunvenoj, eldonado kaj gastigado. La regula kunveno de HEA, okazanta en ĉiu dua sabato de ĉiu monato komenciĝis de la Domo. Nun la regula kunveno jam superis 100 fojojn. Tio formis tradicion de la Asocio. Ankaŭ la Akademia Simpozio de HAE okazanta ĉiun la 1-an de majo ankaŭ komenciĝis de ĉi tie. La jara kunveno de HEA kaj la celebradoj al naskiĝtago de Zamenhof en sinsekvaj 4 jaroj post 1996 okazis ĉi tie. Dufoje okazis internaciaj simpozioj okazigitaj de HEA respektive kune kun la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Esperantlingva Verkista Asocio (EVA); dufoje okazis esperantaj ekzamenoj preziditaj de sinjoro Zhang Danchen rajtigita de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Rilate al eldonado, la Domo, iam estis eldona bazo por literatura revueto Penseo, eldonis organon de HEA kaj proksimume dekspecajn esperantajn librojn. Koncerne al gastigado, la Domo sin karakterizas kaj per intertempeco kaj kaj per kontinueco.

Raportistino: Kiajn Esperantistojn la Domo akceptis?

Peng: Ho. Nekalkuleble. Preskaŭ ĉiuj lokaj esperantistoj vizitis la Domon, eĉ iuj Esperanto-interesatoj, kiuj deziras koni Esperanton venis. Kalkulate, proksimume cent esperantistoj el aliaj provincoj aŭ eksteraj landoj vizitis la Domon. Interese estas, ke la unua vizitanto estas pekinanino Ding Xingfu, kiu akompanis norvegan esperantiston ĉirkaŭrigardi la konstruaĵon, ankoraŭ ne finkonstruiĝintan! Mi montru al vi nomliston, kiu eble donos al vi impreson pri gastoj de la Domo.

Raportistino: Plena de homviveco! (daŭrigota)