• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-18 11:21:33    
Elektroŝparaj lertecoj

cri
Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi kelkajn elektroŝparajn lertecojn. Bonvole aŭskultu!
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi scias ke tio povas ŝparigi elektron, kiam vi uzas elektrorizpoton, vi kovras per lavtuko la elektrorizpoton. Cetere, kiam riza kuirlikvaĵo bolas, vi levas la klavon kaj vaporigas rizan kuirlikvaĵon per restanta varmo, ankaŭ tio povas grande ŝpari elektron.
Karaj aŭskultantoj, por elektroŝparo vi devas riĉe utiligi restantan varmon de elektrorizpoto. Kiam vi kuiras rizon, vi reŝargas akumulatoron post 7 aŭ 8 minutoj de la bolo. Laŭ la sama principo, kiam vi rostas arakidgrajnojn per rostkesto, vi antaŭe rompas elektron 5 aŭ 6 minutojn kaj poste prenas arakidgrajnojn el la rostkesto.
Oni opinias ke uzado de malgrandapova elektrorizpoto ŝparas elektron, sed tio ne estas la vero. Praktiko pruvis, ke kiam oni kuiras kilogramon da rizo, per 500-vatta elektrorizpoto tio postulas 30 minutojn kaj konsumas 0,27 kilovatthoron, sed per 700-vatta elektrorizpoto postulas preskaŭ 20 minutojn kaj konsumas nur 0,23 kilovatthoron, karaj aŭskultantoj, nun vi certe vidas ke uzado de granda-pova elektrorizpoto ŝparigas ne nur tempon sed ankaŭ elektron.
Fine, mi atentigas vin, ke elektante elektrorizpoton, vi devas difini povon laŭ la nombro de familianoj. Cetere, post uzado de elektrorizpoto, vi devas tiri kurentfontan ŝtopilon, alie elektrorizpoto aŭtomate konektas elektron, tio ne nur malŝparigas elektron sed ankaŭ reduktas uzan tempon.

Karaj aŭskultantoj, en lumigado, por elektroŝparado, necesas ne nur lampo, sed ankaŭ lampŝirmilo. Specialisto konigis, ke oni devas plene utiligi rebrilon kaj reflekton por prilumo, ekzemple uzado de taŭga rebriliga kovrilo povas altigi lumecon, kaj utiligo de reflekto de muro en domo povas altigi preskaŭ 2% de lumeno.
Ankaŭ uzado de energioŝpara lampo estas la bona energioŝpara maniero. Koncernaj specialistoj kalkulis, ke laŭ 5-hora prilumado de lampo de 60 vattoj ĉiutage kaj 0,42 juanoj de renminbi ĉiukilovattohore, do tutjare oni konsumis 110 kilovattohorojn kaj koston je 46,2 juanoj de renminbi, plus 2 lampogloboj kun la prezo de 2,6 juanoj de renminbi, sume 48,8 juanojn de renmibi. Se per bonkvalita elektroŝpara lampo, nur necesas 11-vatta lampoglobo, kaj tutjare oni konsumis nur 20 kilovattohorojn kaj koston je 8,4 juanoj de renmibi, plus lampoglobo kun la prezo de 15 juanoj de renminbi, la tutjara kosto estas nur 23,4 juanoj de renminbi.
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi uzas elektroŝparan lampon nun? Vi certe estas saĝa.
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi scias kiel oni ĝuste uzu klimatizilon? Specialisto konigis, ke la temperaturo de familia klimatizilo ne estas tro malalta, la lima temperaturo de homa haŭto estas 33 gradoj, se la temperaturo superas 33 gradojn, oni sentas varmon, kaj se ĝi malsuperas 33 gradojn, oni sentas malvarmeton. Kiam la temperaturo estas 25 gradoj kaj relativa grado de humideco estas 50%, korpo troviĝas en la plej normala varmekvilibra stato, kaj oni estas tre komforta. Tial la doma temperaturo de familia klimatizilo devas teni 25 gradojn, tio estas plej taŭga, alie tro malalta temperaturo ne nur malŝparas elektron sed ankaŭ estas nekomfortiga.
Cetere, la domo kun klimatizilo devas esti bone hermetika, oni ne devas oftege malfermi kaj fermi la pordon, kaj fenestroŝirmiloŝtofo devas esti dika por preventi eksterenfluon de malvarma aero. Samtempe oni ne devas oftege ŝalti kaj malŝalti klimatizilon, devas rekomenci funkciigon de kunpremilo post 2 aŭ 3 minutoj de halto, alie la kunpremilo estas detruita kaj la konsumoenergio estas multa.
Specialistoj atentigis ankaŭ, ke se klimatizilo estas surmura, do kiam la vetero estas varmega, klimatizilo devas esti metita alte, tio utilas al aera konvekto kaj pli rapida malpliigo de doma temperaturo. Laŭ la sama principo, kiam la vetero estas malvarmega, klimatizilo devas esti metita malalte.
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi elektis duŝon aŭ banon? Specialistoj konigis, ke kompare kun bano, per duŝo oni ŝparos 50% de akvo kaj elektro. Cetere la temperaturo de duŝmaŝino devas esti taŭga, normale estas la temperaturo inter 60 gradoj kaj 80 gradoj, kaj komenca kaj halta tempo estas difinita laŭ praktika postulo. Familio kun 3 homoj devas elekti akvovarmigan maŝinon kun kapacito inter 30 litroj kaj 40 litroj.
Specialistoj proponas, ke se oni ĉiam postulas uzadon de varma akvo, kaj la varmokonserva efiko de akvovarmiga maŝino estas relative bona, do la maŝino devas ĉiam konektiĝi, kaj esti instalata en varmokonserva stato, ĉar la kvanto de elektro por varmokonservo en tuta tago estas malpli granda ol tiu por varmigi malvarman akvon ĝis la sama temperaturo. Per tio ne nur la uzado de varma akvo estas tre facila, sed ankaŭ oni atingas la celon de elektroŝparado.

Karaj aŭskultantoj, ĉu vi scias kiel oni taŭge kaj ekonomie uzu televidilon? Laŭ konigo de specialistoj, oni devas eltiri ŝtopilon kiam oni ne televidas, ĉar kiam oni enigas kurentfonton, tiam televidilo konsumos elektron je preskaŭ de 5vattoj ĝis 10 vattoj, precipe post kiam malŝaltiĝis telemekanika televidilo, la televidilo troviĝas en atenda stato, kaj ankoraŭ konsumas elektron. Tio ne nur malŝparigas elektron sed ankaŭ estas nesekura.
Cetere, la brileco ne devas esti tre forta, kiel 51-centimetra kolortelevidilo, kiam la brileco estas plej forta, ĝi konsumos 85 vattojn, sed kiam la brileco estas malplej forta, ĝi konsumos nur 55 vattojn. Kial oni devas malgrandigi la brilecon kaj ekipi lampon kun malgrandaj vattoj, per tio ne nur la efiko estos pli bona, sed ankaŭ la vivdaŭro de kineskopo estos longigata, samtempe oni protektos sian vidpovon.
Specialistoj esprimis, ke per reguligo de koloro, volumeno kaj brileco de televidilo en la plej bonan staton sentatan de homoj, oni povas ŝpari 50% de elektro, ankaŭ longigi uzada tempo de televidilo.