• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-18 18:47:40    
La 8-a jariĝo de la Donghu-a Esperanta Domo ĉe Orienta Lago de Wuhan(2)

cri

Raportistino:Vi menciis ke sinjoro Zhang Tianxin donacis multajn materialojn pri historio de Esperanta movado, mi tre volas scii, krom tiuj materialoj, kiajn objektojn la Domo konservas?
Peng: Mi certas, ke vi devas demandi pri tiuj aferoj. Sen Esperantaĵoj la Domo ne rajtas titoliĝi kiel Esperanta Domo. Nun inter la konservaĵoj troviĝas libroj, revuoj, leteroj, poŝtaĵoj, flagoj, tabuloj, sloganoj, emblemoj, fotoj, sigeloj, subskriboj, donacaĵoj, memoraĵoj kaj ankaŭ ne malmultaj kasedoj, diskoj, videobendoj, inter ili plej multaj estas libroj kaj revuoj, tial ni nomas la Domon ankaŭ biblioteko. Tamen nun ankoraŭ ne estas detalaj statistikoj, tamen la ĉinaj libroj eldonitaj post 1949 kaj la gazeto EPĈ kaj La Mondo estas komplete konservataj. Libroj de eksteraj landoj kalkulate superis 400 ekzemplerojn, krom de mi aĉetado, ne malmultaj estas donacoj de eksterlandaj amikoj. Ege valoraj estas iuj historiaj objektoj kiaj lernolibro uzita de esperantistoj en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, poŝtbildoj al Francio de Ŝanhajo en 1913, kiujn mi aĉetis en ekstera lando. Multaj konservaĵoj notis neordinarajn aŭ interesajn eventojn, ekzemple la sakoj, akvokruĉo kaj taglibroj de brigadanoj transpasintaj la Eŭrazian Ponton (fervojo de Lianyungang de Ĉinio ĝis Roterdamo de Nederlando), buŝŝirmiloj kun verda stelo uzitaj dum la epidemio de Sarso en Ĉinio. Oni povas diri, ke ĉiuj konservaĵoj havas rakontindajn travivaĵojn. La celo de la Domo estas, ke ĉiuj esperantistoj de Ĉinio donu al la Domo signifoplenan objekton! Tio ankaŭ estas bazo por muzeigi la Domon.Raportistino: Ŝajnas, ke vi parolas pri la projekto de estonta disvolvo de la Domo, tio estas demando eble interesa al esperantistoj.
Peng: Projektado de la estonta disvolvo spegulas la mankon de la nuna stato. La plankareo de la ĉefaĵo de la Domo estas 230 kvadrataj metroj, kompletiga konstruado estas dezirata. Mi projektis, ke estonte ni konstruos subskriban muron, ĉiuj vizitantoj povas restigi sian nomon sur la muro. Temas pri instalaĵoj mi projektas alpreni iujn alt-scienc-teknikajn rimedojn. Krom la nunan kablan televizion, interretan komputilon, ni bezonas projekciilon kaj aliajn. Kompreneble mi bezonas aŭton.En la flanko pri administrado, oni esploras grandigi ĝian funkcion pro gia aparteco: privata havaĵo por publika aktivado. Por oportunigi elvolvon de ĝia influo al la publiko, kaj ankoraŭ plibona propagando de Esperanto, ĝi probable estos oficiale registrita kiel neregistara muzeo.  La ĉirkaŭaĵo de la Domo estas bela. Pro tio, ke ĝi situas en la vidindejo de la Orienta Lago de Wuhan, la parto kunfandiĝanta kun la alt-scienc-teknika tereno kaj altaj lernejoj, tre oportunas la trafikado. Se nur ĝi estos unu el la humanismaj vidindejoj de la Orienta Lago, vizitantoj, studentoj kaj junaj entreprenistoj venos unuaj post aliaj, pere de kiuj Esperanto estos pli kaj pli propagandata. Tiam, enkasigo pri eniraj biletoj kaj servoj espereble fariĝos unu el la ekonomiaj apogiloj de HEA.
Raportistino: Ŝajnas, ke ankoraŭ multaj laboroj por fari. La lasta demando, Kia motivo instigis vin kontribui la propraĵon por Esperanto?
Peng: Se mi ne povas respondi tiun demandon, mi perdos direkton en mia agado. Miaopinie, la plej grava estas tio, ke mi amas Esperanton. Mi sentas, ke la Esperanta laboro meritas strebadon. Kvankam ĝi estas ideala, tamen ne estas utopia. Mi iom pli malfrue konis Esperanton ol miaj samaĝuloj. Fine de 1985, kvankam proksimiĝis la okazigo de UK en Pekino, tamen en Ĉinio jam aperis spuro de forfluo de la tajdo de Esperanto-movado. Multaj homoj, pro kompreneblaj kialoj kabeis aŭ ektenis en ian distancon, tiam mi elektis esperantistiĝi, kaj dum preskaŭ 20 jaroj, mi neniam rompis mian ĉasadon en esperantujo. Kompreneble estas zigzaga vojo, ni certe perdis ion pro la ĉasado, tamen Esperanto riĉigas mian travivaĵon samtempe mi trovas la valoron de la fina celo. Tio estas bonkoreco. La fina valoro ĉiam distancas al la realo, tamen jen perdo, jen akiro, ĝis nun mi ne bedaŭras.
Raportistino: Nenio estas bedaŭinda. Vi montras al mi belan perspektivon de la Domo.
Peng: Mi entreprenas la Esperantan Domon kiel mian karieron. Mi deziras, ke ĝi estuankoraŭ pli bona en la estonteco. Fine mi, per la radio, dankas amikojn lokajn kaj alilokajn, kiuj ĉiam zorgas, subtenas, partoprenas en la konstruado de la Donghu-a Esperanta Domo, kaj deziras, ke amikoj, daŭre donu helpon, inkluzive de propono, propagando kaj kurĝigo eĉ donaco de objektoj por abundigi la rezervaĵojn de la Domo.Raportistino: Realigeblos via deziro. Mi dankas vin pro via akcepto de nia intervjuo. Ankoraŭ pli grandan sukceson al vi!(fino)