• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-18 18:17:39    
 La Templo Bijunsi

cri

La Temple Bijunsi situas apud la parko Xiangshan kaj estas la plej grandioza el la antikvaj temploj en la Okcidenta montaro. Ĝi komencis konstruiĝi en la 14-a jarcento, kaj en la jaro 1748 ĝi estis pligrandigita ĝis la nuna skalo.

Kun siaj ĉefaj konstruaĵoj sidantaj unu super alia laŭ montdeklivo , la templo kovras areon de pli ol 40 000 kvadrataj metroj.

Post la templa pordo kvar haloj viciĝas laŭ la aksa linio de la templo. En la fronta halo estas bronza statuo de Majtrejo, 2,5 metrojn alta kaj farita en Ming-dinastio. La lasta halo estas konata kiel la Menorhalo de Sun Jatsen, ĉar post la forpaso de d-ro Sun Jatsen en 1925 lia ĉerko estis tie konservita portempe. Nun en la mezo de la halo sin trovas busto de la doktoro.

Okcidente de la memorhalo estas la Arhata Halo. En kiu troviĝas 508 plastike skulptitaj arhatoj en malsamaj kaj naturaj pozoj, kun grandeco de vera homo. Aparte interese estas, ke sur trabo sidas statueto de la bonzo Jigong. Ĉina legendo diras, ke Jigong estis malriĉa, sed helpema bonzo; Li, kiel unu el la arhatoj, devis kaŭri sur al trabo. Ĉar li alvenis malfrue kaj la sidlokoj estis okupataj de la aliaj.

En la malantaŭa korto, inter antikvaj pinoj kaj cipresoj, leviĝas la Vajra Pagodo, alta je 34,7 metroj kaj konstruita el blanka marmoro. Sur la plur-etaĝa bazmento staras kvin kvadrrataj pagdoj, du rondaj lamaismaj pagodoj kaj unu eta vajra pagodo. La kvadrata pagodo en la mezo konsistas el 13 etaĝoj. Ĉiuj pagodoj surhavas delikatajn religiojn kun religiaj temoj. Post kiam la ĉerko de d-ro Sun Jatsen translokiĝis al la monto Zijinshan en la urbo Nakino, liaj ĉapelo kaj vestoj estas konservataj ankoraŭ en la pagodo. De tiam la pagodo portas alian nomon "Tombo de Ĉapelo kaj Vestoj de D-ro Sun Jatsen".