• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-19 19:31:51    
Esperanto en la Eŭropa Unio: Malfermiĝis nova ĉapitro

cri
Malakcepto povas esti sukceso, eĉ triumfo. Tio validas pri
la malakcepto de propono pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento. Malgraŭ la facile rememorebla dato de la plenkunsida pritrakto, la 1-a de aprilo 2004, ne temis pri aprila ŝerco. La Eŭropa Parlamento efektive voĉdonis pri propono favore mencianta Esperanton. Per tiu voĉdono malfermiĝis nova ĉapitro en la historio de Esperanto en la Eŭropa Unio.
La Eŭropa Unio plilarĝiĝos la 1-an de majo. Tio signifas, ke la nuna kvanto de 11 oficialaj kaj laboraj lingvoj preskaŭ duobliĝos. Tiukuntekste okazas plurnivela aktiveco en ĉiuj institucioj de la unio, ankaŭ en la parlamento, kie la konstitucia komitato ricevis la taskon proponi amendojn al la parlamenta regularo cele al certigo de klara kaj justa proceduro pri la uzo de lingvoj post larĝiĝo.
La decidpropono de la sendependa, itala parlamentano Gianfranco Dell' Alba enhavis mencion de Esperanto. En punkto D de la antaŭkonsideroj estis alvoko pri daŭrigo de la streboj konservi la eŭropan lingvan kaj kulturan plurecon, kadre de kiuj estu esplorata, inter alie, ĉu la enkonduko de paralela neŭtrala pontolingvo, kiel Esperanto, povus kontribui al konservado de la lingvoj kaj evito de unulingva superrego. Tamen, la komitato, la 16-an de marto, per malgranda plimulto, 14 kontraŭ 12, forigis la lastan parton de la antaŭkonsidero D. Tiel la mencio de Esperanto forfalis de la propono al la parlamento.
Dell' Alba decidis reprezenti la tekston, sed por atingi voĉdonon en la plenkunsido, necesis antaŭa subteno de almenaŭ 32 parlamentanoj ĝis la 19-a horo lunde la 29-an de marto. La kuraĝa elpaŝo sukcesis. Kolektiĝis 20 individuaj subtenoj kaj unu grupa de EDD reprezentanta 18 parlamentanojn.
Bedaŭrinde ni ne scias kiom da parlamentanoj fine voĉdonis por la propono, sed ni ja scias ke la nombro ne estis sensignifa. Tion montras la multaj respondoj de parlamentanoj, kiuj atingis esperantistojn en la lastaj tagoj de marto. Tiam okazis kunordigita lobia agado de esperantistoj en la Eŭropa Unio, al kies sukceso kontribuis ankaŭ EAF kaj pluraj finnaj esperantistoj.
Esperanto jam povas esti konsiderata temo traktita, temo ekzistanta en eŭropunia kunteksto. Esperanto evoluis de afero troviĝanta klare ekster ia realisma konsidero al afero eventule iam konsiderinda. Kiel Esperanto-movadano kaj aktiva sekvanto de la eŭropunia lingvopolitiko, mi certas ke ni en la sekvaj jaroj spertos ankoraŭ plurajn momentojn de reala konsidero de la temo Esperanto en la Eŭropa Unio. .
Verkita de Anna Margareta Ritamaki, prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando