• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-20 19:42:22    
Tom Jobim en Esperanto

cri
Ni iam ricevis kompaktdiskon senditan de s-ro Flavio Fonseca el Brazilo. S-ro Flavio Fonseca estas unu el la produktintoj de la disko. Ni kore dankas lin pro liaj zorgo, helpo kaj atento al nia laboro. Hodiaŭ, ni konigu al vi la kompaktdiskon.
Oni konigas: La konataj muzikistoj Alejandro Cossavella el Argentino kaj Flavio Fonseca el Brazilo kune produktis la altkvalian kompaktdiskon TOM JOBIM EN ESPERANTO.
Temas pri unua volumo de kolekto, kies venontaj volumoj enhavos kantojn de aliaj brazilaj aŭtoroj, kiel Chico Buarque, Caetano Veloso ktp.
Perloj kiel Unutona Sambo, Tristas, Knabino el Ipanema kaj aliaj estas kantitaj de Alejandro kaj Vlavio, krom speciala partopreno de la kantistino Silvana kaj de la bonega gitaristo Marcelo Lafeta.
La tuta produktado okazis en diĝita sonsistemo, en altnivela kaj plej freŝdata teknologio, kun orkestraj aranĝoj.
La elstarajn tradukojn verkis la svedo Bertil Wennergren (de la grupo Persone), la germano Aaron Koening, la brazilanoj Jair Salles kaj Francisco Wechsler, krom Flavio kaj Alejandro mem.
Nepre nemalhavebla KD por disvastigo de Esperanto, por bazaj kaj daŭrigaj kursoj kaj en ĉiuj momentoj, por ĉies ĝuo.
Oni povas mendi ĝin laŭ la jena adreso:
flafon@solar.com.br
Caixa Postal 3532,
BR-70084-970-Brasilia/DF
Brazilo.
Telefakso: + 55 (61) 2742390
Karaj amikoj, por ke ni la unuaj ĝuu, hodiaŭ ni elektu kelkajn erojn el la disko.
La unua kanto: KORKOVADO. La teksto estas jenaj:
Kanzoneto kaj gitar'
Via amo kaj la mar'
Tio jam sufiĉas por feliĉo
Trankvileco por pensad'
Multa tempo por revad'
Super ni videblas Korkovado
Ho! Redemptor' belega
Vivo restu tia ĉi
Kun vi ĉiam apud mi
Ĝis la malnova flamo
Estingiĝos
Kaj mi estinte trista
Sen kredo je la mondo
Renkonti vin al mi signifis, ke
Mi trovis la feliĉon, mia am'
/ Korkovado
La dua kanto: TRISTAS
Tristas ja vivi en solec'
En la dolor' de la pasi'
Tristas ja scii, ke neniam
Per la iluzi'
Viveblas ja ni, ĉiam per si
Ĉiun revanton vokas vekiĝ'
Via belec' estas flugil' (furor')
Troa por povra korfragil'
(simpla kor')
Ĉar ĝi haltas por gvati vin
Nur por ĉagreni min
Tristas ja vivi en solec'.
/ Tristas
La tria kanto: AKVO FLUAS
Sopiris mi pri am' sed timo
Ekestis en mia sopir'
Sekreton konas ja la amo:
Nian koron povas mortigi
Ho! La tim'
Akvo fluas nun
Akvo fluas nun kamarad'
Neniam mi antaŭe pravis
Ĝis la enir' al pardonvoj'
Nun mia dom' estas aperta
Mi malfermis ĉiujn pordojn
De la kor'
/ Akvo Fluas
La kvara kanto: SUNVOJO
Estas maten'
Suno venas kaj roso mienas
Pro luma impres'
Kiel stela kondens'
Kiel danco de bril'
Laŭ ĝoja vento
Kiun kanton portas nun
Prenu mian manon
Kaj ni kune iru for sen la pens'
Pri aferoj pasintaj
Suferoj kaj revoj kaj plor'
Ĉar la nova maten'
Jam fariĝis konsil'
Donu la manon
Kaj ni iru al la sun'
Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni unue elsendis sonraporton: Estos ankoraŭ pli sukcesa UK en Pekino, poste, ni konigis al vi du artikolojn el la revuo Esperanta Finnlando, fine la kompaktdiskon TOM JOBIN EN ESPERANTO kaj kelkajn kantojn el la disko. Ĉu la kantoj plaĉas al vi! Ni atendas viajn opiniojn.