• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-21 10:11:11    
La sorto-decida ekzameno

cri

Ĉiun junion en Ĉinio okazas la tutlanda altlernejo-eniriga ekzameno, kiu en tri tagoj fariĝas fokuso preskaŭ de la tuta lando. Plej maltrankvilaj estas la ekzamenatoj kaj iliaj familianoj. En la nuna Ĉinio malhavi altlernejan diplomon signifas pli da malfaciloj en okupo-elekto. Tiusence la menciita ekzameno decidas la sorton de la ekzamenatoj.

Aparta atento

Preskaŭ ĉiuj ekzamenatoj, kiel solinfanoj, estas akompanataj de la gepartroj ĝis la pordoj de la ekzamenejoj. Dum la geknaboj cerbumis en la ekzamenejoj, ekstere la gepatroj tri-kvinope starante rakontis pri siaj propraj travivaĵoj. Iu patrino diris, ke krom ekzamenado, ŝi faris ĉion por sia infano.

Tion sentis ankaŭ la instruistoj. Dum la lasta jaro antaŭ la ekzameno la instruistoj de la tria klaso de supera mezlernejo gvidis la lernantojn fari sennombrajn demonstrajn ekzercojn krom la kutima instruado. Antaŭ la ekzameno ili ripetade admonis, ke la lernantoj anstataŭ streĉiĝi plu, bone ripozu kaj ne forgesu kunporti fontoplumon kaj konfirmilon pri partopreno de la ekzameno…

Ankaŭ la socio donis apartan atenton al la ekzameno. Nemalmultaj institucioj donis 3-tagan libertempon al la laboristoj kaj oficistoj, kies infanoj devis partopreni la ekzamenon. En iuj urboj oni oportunigis veturadon kaj iradon de la lernantoj en ĉemizo kun la vortoj "altlernejo-eniriga ekzameno", eĉ en trafika ŝtopado. En aliaj urboj bruega konstruado ne iris post la 10-a vespere dum prepariĝado por la ekzameno kaj dum la tri-taga ekzameno.

Elekti kapablulojn per ekzameno

Ĉinio havas pli-ol-3000-jaran historion pri elekto de kapabluloj per ekzameno. En la komenco la ŝtato preskribis, ke ĉiuj ĝiaj regnoj devas senprokraste sendi al la imperiestro kapablulojn elektitajn per gubernia ekzameno. La elstaraj kapabluloj havos la ŝancon lerni en la "ŝtata lernejo". Sukcesinte en la diplomitiga ekzameno ili ricevos registaran oficon. Post Tang kaj Song dinastioj (618-1279) maturiĝis la kapablulo-elekta sistemo, kiu daŭris ĝis la komenco de la 20-a jarcento.

En 1949 fondiĝis la nova Ĉinio. Per altlernejo-eniriga ekzameno la ŝtato elektis elstarajn ekzamenitojn kaj poste edukis ilin kiel fakulojn de la socio. Dum la deko da jaroj de la kultura revolucio anstataŭ la sistemo de alt-lernejo-eniriga ekzameno oni praktikis la sistemon de rekomendado de lernantoj al altlernejo.

En 1977 restariĝis la sistemo de alternejo-eniriga ekzameno. 5,7 milionoj da antaŭaj diplomitoj el malsuperaj kaj superaj mezlernejoj, kiuj eklaboris jam en urboj aŭ en kamparo, denove ekhavis la ŝancon partopreni la altlernejo-enirigan ekzamenon. Nun multaj el ili estas erudiciuloj, artistoj aŭ entreprenistoj.

Intensa konkuro

En la nuna Ĉinio la altlernejo-eniriga ekzameno estas dividita en la kategoriojn de literaturo kaj historio, natursciencoj kaj teknikoj, kaj artoj. Por ĉiuj partoprenantoj la ekzamenoj pri lingvoj ĉina kaj fremda kaj pri matematiko devas esti trapasitaj. Krome, la ekzamenatoj por literatura kaj historia fako devas partopreni la ekzamenon pri historio kaj politiko; tiuj de naturscienca kaj teknika fako—tiun pri fiziko kaj kemio; tiuj de arta fako devas partopreni ekzamenojn antaŭe artan kaj poste la unuecan land-skalan.

Kvankam malsamis la ekzamenaj demandoj en la pasintaj jaroj, tamen ĝenerale samis la lernobjektoj. Kial do la ekzamenatoj sentis pli kaj pli grandan premforton? Ĉar pli kaj pli multiĝis la ekzamenatoj.

Tiu stato daŭris kelkajn jarojn. Dank' al funkciigo de profesiaj kaj teknikaj mezlernejoj, evoluado de televidaj, korespondaj kaj vesperaj altlernejoj kaj praktikado de la politiko pri pagata lernado en altlernejoj, pli multiĝis ekzamenatoj por altlernejoj.

Tamen ankoraŭ ne estis solvita la problemo pri manko de altlernejoj, kaj pri aspiro al fama altlernejo kaj furora fako. Tion kaŭzis multaj faktoroj: Unuflanke, pro disvolviĝo de alt-teknikaj industrioj kaj ŝanĝiĝo de okupodona cirkonstanco, la lernantoj esperis studi fakon furorantan en la 21-a jarcento por havi lokon en la estonta socio, kaj la gepatroj pagis multe por lernado de siaj infanoj, dezirante, ke ili trovu altsalajrigan okupon, fininte la lernadon. Aliflanke la dungantoj preferis diplomiton el fama altlernejo; ofte okazis, ke saman diplomiton de tia altlernejo estis preferata samtempe de kelkaj institucioj; male, la diplomitoj el ordinaraj altlernejoj ne estis tiel feliĉaj. Sekve de tio, la decido de vizitota altlernejo kaj studota fako fariĝis tre serioza por la lernantoj kaj iliaj gepatroj.

Perspektivo ĉagrena kaj ĝojiga

Troa aspiro al famaj altlernejoj, tro multe da studentoj en fakoj de juroscienco, ekonomio, financo, internacia komerco, negoco de loĝeja proprieto, elektroniko, arkitekturo, aŭtomatiko ktp., ĉio ĉi tio kontrastis kun neglekto de la altlernejoj pri agronomio kaj geologio, kaj kun tiu de la fakoj pri fundamentaj teorioj. Iu instruisto konsilis al lernantoj anonci sin por normala instituto urĝe bezonata de la ŝtato, en kiu ili ne nur ĝuos stipendion, sed ankaŭ estos liberaj de lernokotizo. Tamen ili diris, ke nun ili ŝparas monon, tamen estonte ili malmulte enspezos. Tio multe maltrankviligis koncernajn fakulojn. Se tio daŭros longe, malfortiĝos la fakoj fundamentaj kaj aplikaj, kaj ankaŭ malfacile aperos fakoj de koneksaj sciencoj. Aliflanke, tro multe da studentoj lernos en samspecaj fakoj, tio kaŭzos krizon, ke malfacilos laborigi la studentojn post ties diplomiĝo.

Tiuokaze oni reordigis la normojn de minimuma poentaro por akcepto kaj lernopago kaj plioftigis la kontakton kun la studentoj kaj iliaj gepatroj, por ke ili pli multe konu la koncernajn fakojn kaj la bezonon de la ŝtato. Vizaĝe al la problemoj kaŭzitaj de la porekzamena edukado, la Eduka Ministerio de Ĉinio ekpraktikis la edukadon por mult-flanka kvalito. En 1995 la nombro de objektoj por la altlernejo-eniriga ekzameno reduktiĝis de 6 al 5, por malpezigi la ŝarĝon de la lernantoj.

En la pasintaj 20 jaroj senĉese reformiĝis kaj evoluis la sistemo de altlernejo-eniriga ekzameno. Dume el la 58 milionoj da ekzamenatoj 11 milionoj ricevis la ŝancon daŭre lerni.

Dum funkciigado de altlernejoj ĉiuspecaj privataj altlernejoj progresis, kun nombro egala al tiu de la ŝtataj, tamen ankoraŭ ne sufiĉe kontentigaj estas iliaj famo, instruaj kondiĉoj kaj kvalito.

Dank' al evoluado de sciencoj kaj teknikoj kaj en retiĝo de edukado, en la 21-a jarcento la lernantoj povas sidi antaŭ komputilo en sia domo por viziti la famajn altlernejojn, kiaj Qinghua-universitato kaj Pekina Universitato en Ĉinio, Harvard-universtato kaj Kembriĝ-universitato eksterlande.