• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-21 15:09:31    
Ĉina Perkutinstrumentoj Qing

cri

Perkutinstrumento Qing estas ĉina antikva nacieca instrumento. Ĝi kun longa historio havas simplan kaj antikvan formon kaj ĉarman prilaboran. En antikva matriarka socio, ĝi nomiĝis ŝtono kaj son-globo. Tiam popolanoj sin vivtenis per fiŝ-kapto kaj ĉaso. Post laboro alivestinte sin kiel diversajn sovaĝajn bestojn ili sin amuzis per bato sur ŝtonon. La batata ŝtono iom post iom fariĝis perkutinstrumento Qing. La instrumento unue estis uzata por civitana amuza aktivado kaj poste estis ludata por alt-rangaj regantoj pri milito kaj preĝo.

Laŭ tereno kaj luda-maniero, instrumento Qing estas dividata en du specoj speciala Qing kaj seria Qing; la unua estis por imperiestra uzado kiam li faris preĝon al ĉielo, tero kaj prapatroj; seria Qing konsistas el prilaboritaj ŝtonplatoj pendantaj unu ĉe alia sur ligna subportilo, ĉefe por kortega muzikaĵo. En la milita periodo antaŭ pli ol 2 mil jaroj, metilerteco de la instrumento en la regno Chu atingis relative altan nivelon.

En aŭgusto de la jaro 1978, ĉinaj arkeologoj elfosis antikvan tombon de la markizo Yi el la regno Zeng de antaŭ 2 500 jaroj, en la nuna provinco Hubei. El la tombo surteriĝis multe da antikvaj instrumentoj kaj grand-nombraj historiaj objektoj. Inter ili estas seria Qing kun 32 pecoj. La instrumento estas farita el kalkoŝtono kaj jado kun klara kaj sonora sonoj. Bedaŭrinde, ke plejpartaj pecoj de la instrumentoj estis rompitaj kaj disfrakasitaj kaj ne povas formi melodio. En 1980 muzeo de la provinco Hubei kunlaboris kun wuhan-a fizika instituto kaj produktis kopiaĵon de la instrumento.