• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-21 15:52:39    
Informoj el turisma tereno

cri
Provinco Sichuan okupas la unuan lokon laŭ nombro de gravitaj pitoreskejoj en la tuta lando

Antaŭ nelonge, en la provinco Sichuan riĉa je turismaj profitfontoj, aperis kvar novaj ŝtatnivelaj pitoreskejoj, per tio la nombro de la ŝtataj gravitaj pitoreskejoj en Sichuan atingis 15, okupante la unuan lokon en la tuta lando.

La aparte karakterizaj geografiaj kondiĉoj kreis belajn naturajn pejzaĝojn de la provinco Sichuan. En la jaro 1982, kiam nia lando publikigis la unuan nombron da ŝtataj gravitaj pitoreskejoj, dek unu pitoreskejoj de Sichuan estis enlistigitaj. En februaro ĉijare, aliaj 4 pitoreskejoj de Sichuan estis elektitaj. Iliaj nomoj estas kiel jene: Pitoreskejo de la monto Guangwu kaj rivero Noshui; pitoreskejo de la lago Blanka Drako; pitoreskejo de la monto Tiantai kaj pitoreskejo de la monto Draka Pordo.

En la provinco Sichuan troviĝas kvar mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj. En la jaro 2003, la totala turisma enspezo de la provinco superis 42 miliardojn da juanoj, je 10,7% pli multe ol tiu en la antaŭlasta jaro, per tio la provinco Sichuan fariĝis unu el la lokoj kun plej rapide disvolviĝanta turisma afero.

*** *** *** ***

Printempa skiado fariĝis nova turisma modo de Heilongjiang

Laŭ informo, pasintjare la provinco Heilongjiang jam sukcese okazigis la aktivadon de printempa skiada semajno titolitan "Printempo de Draka Rivero". Ĉijare la provinco iniciatas novan programeron pri la printempa skiado. Nun en tieaj ĉefaj skiejoj, la taga akcepta nombro de skiantoj superis 500.

Direktoro de la provinca Turisma Buroo s-ro Ning Shimin diris, ke la provinco Heilongjiang estas la loko kun plej alta latitudo en nia lando. Pro tia geografia situo la provinco tenas relative malaltan temperaturon en la printempa nokto, sed brilan primaveran veteron en la tago. Pro riĉa neĝo de vintro kaj malrapida degelado de amasiĝinta neĝo, la natura neĝo kaj artefarita neĝo ambaŭ povas longe restadi, rezulte la skiada tempo de iuj skiejoj daŭras ĝis la fino de marto kaj aprilo. La skiejo de la Xing'anhu-feriejo piede de la montaro Xing'anling okazigos fermon en la 1-a de majo. Laŭ informo, la provinca Turisma Buroo ankaŭ okazigos "Inaŭguron de Printempa Skiada Monato". En la inaŭguro oni aranĝos prezentadon de draka danco fare de skiantoj, prezentadon de skiantoj portantaj naĝvestojn kaj aliajn interesajn programerojn.

*** *** *** ***

Startis preparado por sankteja nupta ceremonio en Tibeto

En la pasinta jaro, la Turisma Administracio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta Ĉinio sukcese okazigis la grandskalan nuptan aktivadon sub la titolo: "Sankteja nupta ceremonio en Tibeto", kaj tiu turisma aranĝo tre plaĉas al diverslokaj gejunuloj, ankaŭ interesas multajn turistojn en- kaj ekster-landajn. La aktivado celas ekspluati turismajn profitfontojn kaj prezenti la riĉan folkloran kulturon de Tibeto, kaj estas grava konsistiga parto de la seria turisma programo titolita "Vojaĝo al Tibeta Sanktejo".

Ĉijare oni denove okazigos la ceremonion ĉe la sankta monto Nianqing-Tanggula kaj la sankta lago Namucuo de Tibeto. Tiu turisma aranĝo havos jenajn enhavojn: Bonveniga ceremonio en la urbo Chengdu de la provinco Sichuan najbara al Tibeto; ekskurso al Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono; tibet-stila nupto okazonta ĉe la monto Nianqing-Tanggula kaj la lago Namucuo; arbo-plantado por eterna amo kaj kolektiva publikigo de medio-protekta deklaracio ĉe la Qinghai-Tibeta Fervojo situanta sur la monda firsto; beno-peta rito en la templo Dazhao de Lasao kaj la tibet-maniera amuzado.

*** *** *** ***

En Nankino aperos granda arbara parko

Laŭ informo el la urbo Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu, ĉe la orienta pordo de tiu antikva urbo aperos grand-area arbara parko kun la nomo Jubaoshan. Post finkonsruiĝo, nankinaj urbanoj havos bonan terenon por ĝui la ekster-urban ekskurson kaj fari la sporton de maksimuma kapablo, samtempe la parko ebligos al la urbo pliigi la pokapan verdejan areon je 0,5 kvadrata metro.

La projektita parko Jubaoshan konsistos el jenaj vizitindejoj:

1. Enireja vizitindejo. Ĉie tie akvo estos la ĉefa temo. Aleo kun la akva fluo kondukos de la enirejo al placo situanta ĉe la centro. Ambaŭflanke de la aleo estos modernaj amuzaj establaĵoj kaj videblos ankaŭ ĉeftemaj skulptaĵoj.

2. Akva vizitindejo. Ĉi tie la akvo-fluo enĉenis diversajn areojn por, ekzemple, la alt-aera plonĝado, aera karuselo, sporto de maksimuma kapablo, arbara ekskurso, ekologia feriado, infana ludejo, fontana vidindaĵo, sur-akva amuzejo, stranda ludo ktp.

3. Monteta sportejo. Ĉi tie oni povos sin ekzerci en rapida malleviĝo de altaĵo, grimpado, biciklado, en-arbara paŝado ktp.

4. Gaja montvalo. Ĉi tie oni aranĝos sub-ĉielan balon, artan ekspozicion, artistan salonon, anoncon pri freŝaj modoj. Aperos ankaŭ aera karuselo, ekster-doma rok-grimpejo ktp.

5. Arbara sovaĝejo. Ĉi tie estiĝos densa arbaro, divers-specaj vegetaloj kaj birdoj, kaj ankaŭ feriejo, kie troviĝos ekologia humida tero, kampadejo, plantejo de lotusfloroj, kaj turistoj estos permesataj por kolekti lotus-semojn.

*** *** *** ***

Sur Tian'anmen-placo instaliĝos marko de Nulo-kilometro

Laŭ informo el la ĉina Trafika Ministerio, Ĉinio instalos markon de "Nulo-kilometro de Ĉina Ŝoseo" sur Tian'anmen-placo situanta ĉe la centro de la ĉefurbo Pekino.

Nuntempe, multaj landoj, kiaj Usono, Rusio, Hispanio, Francio kaj Italio, jam starigis la markon de la ŝosea nulo-kilometro kiel la ekiran punkton de la ŝtata trunka ŝoseo en la centro de la ĉefurbo. En la pasinteco Ĉinio ne konsideris pri tio, kaj nun oni vaste varbas la desegnon de la marko, kaj post nelonge aperos sur la pekina Tian'anmen-placo marko de Nulo-kilometro de la Ĉina Ŝoseo.

Fakuloj diris, ke starigo de la marko de nulo-kilometro sur la Tian'anmen-placo de Pekino ne nur eksplicitos la ekiran punkton de la ŝtata trunka ŝoseo, sed ankaŭ aldonos novan turisman vidindaĵon al Pekino. Ni prenu Francion kiel ekzemplon. Sur la placo antaŭ la pariza Preĝejo de Sankta Virgulino troviĝas la marko de la pariza centro kaj de nulo-kilometro de la franca ŝoseo, kaj la marko estas unu el la famaj vidindaĵoj de Parizo.

*** *** *** ***

Cigna Lago sur Loesa Altebenaĵo

Antaŭ nelonge, nia raportisto ekskursis al la Cigna Lago sur la Loesa Altebenaĵo en okcidenta landparto de Ĉinio.

En la provinco Shenxi sur la Loesa Altebenaĵo troviĝas la lago Sankta Ĉielo. En novembro ĉiujare, cignoj flugas de Siberio al tiu ĉi lago kaj restas tie proksimume cent tagojn. Laŭ konigo, la lago Sankta Ĉielo estas protektata humida tero de la provinco Shenxi. La humida tero areas je pli ol 900 hektaroj kun pli ol 333 hektaroj da akva areo. La lago Sankta Ĉielo estas trans-vintrejo de multaj raraj kaj pereontaj sovaĝaj animaloj en la norda landparto de Ĉinio, ankaŭ grava haltejo de migrantaj birdoj. Laŭ statistiko, ĉi tie vivas birdoj el 238 specioj kaj fiŝoj el 52 specioj.

Por protekti tiun ekster-ordinaran profitfonton de la humida tero, la loka registaro asignis 4 milionojn da juanoj por plibonigi la lagan medion, rezulte la blankaj cignoj flugantaj al la lago por pasigi la vintron pli kaj pli multiĝas. Pro tio oni nomas la lagon Sankta Ĉielo kiel Cignan Lagon sur la Loesa Altebenaĵo. La Cigna Lago altiras al si multajn turistojn ne nur pro belaj cignoj, sed ankaŭ per diversaj turismaj aranĝoj, kiaj Festivalo de Persikaj Floroj, Lotusflora Festivalo ktp.