• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-21 17:18:05    
Juna talenta direktisto Chen Zuohuang

cri

Chen Zuohuang naskiĝis en Ŝanhajo, orienta Ĉinio. En 1956 li diplomiĝis el la fakultato de piano en la dependa mezlernejo de Centra Muzika Instituto. En 1981 li diplomiĝis el la fakultato de direktado en Centra Muzika Instituto. Somere de 1981, laŭ invito de fama direktisto Seiji Ozawa, Chen Zuohuang iris studi en iu fama muzika centro kaj en la Muzika Instituto sub Michigan Universitato en Usono. En 1982 li ricevis la diplomon pri magistreco en muziko. En 1985 li gajnis la doktorecon en orkestra direktado de Muzika Arto, la diplomon unuafoje donitan de Michigan Universitato. Tiel li fariĝis la unua doktoro pri muzika arto de la nova Ĉinio.

De 1985 ĝis 1987 Chen Zuohuang, kiel asistanta profesoro pri direktado, instruis en la Arta Instituto sub Kansasa Universitato de Usono kaj dume li ricevis la titolon de Honora Profesoro.

En 1987 li fariĝis direktisto por la ĉina Centra Orkestro. Li gvidis la orkestron kaj faris historiecan viziton kaj prezentadon en Nov-Jorko, Vaŝingtono, Ĉikago, San-Francisko, Los-Anĝeleso kaj aliaj sume 24 urboj en Usono. La koncertoj de la orkestro gajnis grandegan sukceson kaj vekis eĥon kaj unuanimecan aplaŭdon de usonaj aŭskultantoj kaj muzikaj komentistoj.

De 1990 ĝis 2000 Chen Zuohuang estis engaĝita de la usona Witchita Simfonia Orkestro kiel muzika reĝisoro kaj direktisto. De 1992 ĝis 1996 li estis ankaŭ muzika reĝisoro kaj direktisto por la Filharmonia Orkestro de la usona ŝtato Rhode Island. Dum tiu ĉi periodo li plurfoje gajnis premiojn de la du ŝtatoj Kansaso kaj Rhode Island kaj estis profunde aplaŭdata kaj respektata de muzikistoj kaj aŭskultantoj.

De multaj jaroj Chen Zuohuang estis invitita de pli ol 20 landoj kaj regionoj por esti direktisto de iliaj muzikaj grupoj. Li estis gasta direktisto por pli ol 30 orkestroj, kiaj Zurika Koncerthala Orkestro, Vankuvera Simfonia Orkestro, Hungara Ŝtata Simfonia Orkestro, Budapeŝta Filharmonia Orkestro, Meksikia Ŝtata Simfonia Orkestro, Germana Hamburga Junulara Simfonia Orkestro, Hongkong-a Orkestro, Singapura Simfonia Orkestro kaj Taibei-a Simfonia Orkestro. La direktada arto de Chen Zuohuang estis varme laŭdata de aŭskultantoj kaj muzikaj komentistoj. Li estis titolita "talenta muzikisto", kiu "posedas la aŭtoritatecon por stari antaŭ iu ajn orkestro".

En 1996 Chen Zuohuang eksigis partajn postenojn en aliaj landoj kaj revenis al Ĉinio. Li fondis Ĉinan Simfonian Orkestron surbaze de la antaŭa Centra Orkestro kaj fariĝis la unua arta reĝisoro de Ĉina Simfonia Orkestro. Dum kelkaj jaroj la orkestro invitis preskaŭ cent eminentajn muzikistojn de la tuta mondo al Ĉinio kaj kunlabore prezentis grandan kvanton da ĉinaj kaj alilandaj simfoniaj verkoj. Tio forte antaŭenpuŝis la disvolviĝon de la ĉinaj simfoniaj aferoj. Chen Zuohuang kondukis la orkestron al multaj urboj de Ĉinio, al 3 landoj de la okcidenta Eŭropo kaj al Japanio kaj Meksikio. Iliaj prezentadoj gajnis unuanimecan laŭdadon de aŭskultantoj kaj muzikaj komentistoj.

De 2002 Chen Zuohuang estas arta reĝisoro de Meksikia Unam Filharmonia Orkestro.

Bonvole aprecu: Ĝojo Post Sun-leviĝo