• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-22 15:53:46    
Festo Sanyuesan de Li-nacieco

cri
Antaŭ la tre tre longa tempo, li-naciecanoj jam laboris kaj vivis en la provinco Hainan, suda Ĉinio. Pli ol 1,11 miliono da li-oj plejparte loĝas en la Hainan-a Li-nacieca kaj Miao-nacieca Aŭtonoma Subprovinco.

Li-nacieco originis de la antikva klano Yue, kaj havas intimajn originajn rilatojn kun la naciecoj Zhuang, Buji, Dong, Shui kaj Dai. Antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la feŭda bienula ekonomio en la li-nacieca socio jam okupis la regantan pozicion. Nur pli ol dek mil li-oj loĝantaj en la profunda mont-regiono konservis restaĵon de la primitiva komunuma sistemo.

Virinoj de la li-nacieco tre lertas en ŝpinado kaj teksado, aparte spertas en kapokaj ŝpinado kaj teksado. Ĉiuj li-oj povas kanti popolajn kantojn el diversaj melodioj. La li-aj muzikiloj estas buŝ-anĉo, naz-fluto, bambua flaĝoleto ktp, kun forta nacieca stilo.

Ĉiu, kiu iam vizitis mont-vilaĝon de li-oj, pretervole admiras tieajn originalajn morojn: Verva kaj gaja bambustanga danco en kokosarbaro, orelplaĉa naz-fluta melodio sub arekujoj, ĉasistoj drinkantaj ĉe kampfajro, sveltaj kaj ĉarmaj li-aj junulinoj, ĉio ĉi donas belan impreson. Tamen, la plej interesa aktivado estas nenio alia ol la festo Sanyuesan (la tria de la tria monato laŭ la ĉina luna kalendaro).

Sanyuesan estas la plej solena festo de li-oj. La li-aj gejunuloj rigardas tiun tagon kiel daton strebi al amo kaj feliĉo. Sanyuesan sin ligas kun jena antikva legendo:

Antaŭ tre tre longe, por puni la homaron, la ĉiela dio kreis inundon. La furioza diluvo englutis ĉion sur la tero. Restis nur du laboremaj kaj bonkoraj gefratoj – pliaĝa frato Tianfei kaj plijuna fratino Guangyin. Brakuminte grandan kalabas-kukurban ĉerpilon, la gefratoj flosis sur la akvo kaj atingis la montaron Yanwo ĉe la rivero Changhua de la insulo Hainan. Tiam la diluvo iom post iom retiriĝis kaj ili saviĝis. Plenkreskinte, ili decidis disiĝi por srrĉi siajn familianojn respektive. Ĉe la adiaŭo ili interkonsentis, ke ili renkontiĝos en la montaro Yanwo la 3-an de la tria monato ĉiujare. Pasis pluraj jaroj. Ili trairis diversajn lokojn por serĉadi, sed trovis neniun el siaj familianoj. Iom post iom pasis iliaj junaj jaroj. La 3-a de la tria monato alijare alvenis, la plijuna fratino tatuis sian vizaĝon kaj iris al la pliaĝa frato. La lasta ne plu konis ŝin. Ili do geedziĝis ĉe la montaro Yanwo. Ili fosis kavernon ĉe la montdeklivo kaj tie loĝis, naskis gefilojn kaj vivis feliĉe. En la 3-a de la tria monato ĉiujare, kiam pompis la montaj floroj, Tianfei kaj Guangyin kune kun siaj idoj celebris alvenon de la bela printempo kantante kaj dancante. Poste, Tianfei kaj Guangyin ambaŭ mortis en la kaverno kaj transformiĝis en ŝtonajn figurojn. Por memorigi pri ili, la posteuloj de li-oj nomas tiun ŝtonan kavernon la prapatrina groto. En la 3-a de la tria monato ĉiujare, kunportante kukojn kaj aliajn manĝaĵojn el gluec-rizo, li-oj iras tien de diversaj lokoj por fari kultadon. La li-aj gejunuloj rigardas tiun tagon kiel la bonaŭguran tagon por amo kaj fianciĝo.

Matene de tiu tago, kiam ĵus tagiĝas, ĉiuj familioj streĉe okupiĝas pri la festo. Ĉiuj sin vestas per festaj kostumoj. La patrinoj speciale vestas siajn filinojn per la kolora jupo propramene farita, kaj ornamas ilin kiel belajn florojn. Tuj kiam la suno sin montras, la gepatroj ĝoje eldomigas la gefilojn, metinte pretigitajn manĝaĵojn en iliajn sakojn. En tiu tago, miloj da festaj celebrantoj torentas al la montaro Yanwo. La homamasoj iom post iom disiĝas, iuj grupe iras, aliaj pare, ĉar ili elektis sian amaton.

La montaro Yanwo troviĝas inter verdaj montoj kaj bluaj riveroj kun belaj pejzaĝoj. La matenruĝo orumas la montdeklivojn. Aro da viglec-plenaj junuloj ludas diversajn flutojn, dum la knabinoj ludas buŝanĉojn akompanante. Li-oj lertas en kantado kaj dancado, konservas multe da antikvaj muzikiloj. Tiuj muzikiloj estas simplaj en la strukturo, lertaj en la projekto kaj originalaj en la ludarto.

La uverturo de la festo Sanyuesan malfermiĝas en ludo de nazfluto kaj buŝ-anĉo. Subite, grupo da junuloj en diverskoloraj tradiciaj vestoj ektamburas kaj gaje dancas sur placo. Ili aspektas bravaj kaj sentoplenaj. Logate de dancmovoj de la junuloj, la knabinoj en buntkoloraj jupoj kaj kun diverskoloraj tukoj surkape, ne povas sin deteni plu kaj stariĝas. Komence ili estas iom sinĝenaj kaj hontemaj, sed baldaŭ ili libere ekdancis, saltante kaj turniĝante kune kun la junuloj. Ili elverŝas sian varman amon unu al alia.

En tiu tago, la junuloj portas surdorse glavon, sagojn kaj ĉaspafilon, por manifesti siajn bravecon kaj fortikecon. Nemalmultaj el ili kunportas ankaŭ diversajn muzikilojn el arbofolioj kaj bambupecoj, por montri sin lertaj ankaŭ en kantado kaj dancado. Kaj la knabinoj aspektas aparte ĉarmaj, mildaj kaj sentimentalaj. Ili ŝminkis siajn lipojn per ruĝaj arbosemoj, tenas enmane aromajn arbofoliojn por ŝirmi la vizaĝon, sed tra la interfolioj ili okulumas al la junuloj. Kaj tio vekas ĉe la lastaj pli fortajn ardon kaj strebon.

Vespere de la festo, ĉie aŭdiĝas nazfluta melodio, kiu sonas dolĉe kaj tenere, sentigante intime kaj ameme. En la vivo de li-oj, nazfluto estas nemankigebla, precipe por la gejunuloj en amo. Sen nasfluto ili eble sentus la amon sengusta, simile al la sensala supo kaj senmiela akvo. En tiu festa nokto, ĉu la melodio de nazfluto ĉie aŭdebla ne ĝuste montras aspiron de gejunuloj al la feliĉo kaj ilian fidelecon al la amo?