• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-22 16:14:01    
Geografia regiono

cri

Ĉina Popola Respubliko estas kompleta nomo de Ĉinio, kies ĉefurbo estas Pekino. Areanta je 9 600 000 kvadrataj kilometroj Ĉinio estas unu el la plej grandaj landoj en la mondo. Ĝi situas en la orienta Azio kaj en okcidenta flanko de la Pacifika Oceano, ĝia tera landlimo estas longa je pli ol 20 mil kilometroj. Ĉinio najbaras oriente al Koreio, norde al Mongolio, nordeoriente kaj nordokcidente al Rusio kaj Kazaĥstano, okcidente kaj sudokcidente al Afganio, Pakistano, Hindio, Nepalo, Sikimo kaj Bhutano, sude al Laoso kaj Vjetnamio. Kun kontinenta marbordlinio je 18 000 kilometroj, Ĉinio trans maro frontas al Japanio, Filipinoj, Malajzio, Indonezio kaj Brunejo. La plej alta montaro kaj altebenaĵoj en la mondo troviĝas en la ĉina okcidenta landparto kaj montetaro, montaro kaj altebenaĵo kovras pli ol 66% de la tuta landtera areo. Norde kaj oriente de Tibeta Altebenaĵo estas dezerta regiono kaj en Xinjiang kaj Interna Mongolio estas duona-dezerta. La Monto Changbai kun densa arbetaro zigzage krucas Fekundan Nordorientan Ebenaĵon. Oriente de Tibeta Ebenaĵo estas Sichuan-Baseno eroziita de Yangzi-Rivero, kiu fluas el sudparta ebenaĵo al la Orienta Maro.

Ĉinio estas lando kun multaj montaroj kaj altebenaĵoj. Tio formas tiean bazan geografian karakteron. Tibeta Altebenaĵo kun nomo firsto de la mondo estas la plej alta kaj granda altebenaĵo. Ĉomolangma en montaro Himalajo situanta en landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo estas la plej alta montpinto alta je 8 848.