• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-22 16:15:12    
Ĉinaj Riveroj, lagoj, kanaloj kaj maroj

cri

Changjiang-Rivero ankoraŭ nomata Yangzi-Rivero kaj longa je 6 300 kilometroj estas la plej longa rivero en Ĉinio kaj la tria longa en la mondo. La rivero originas el Tanggula-Montaro de la provinco Qinghai.

Yangzi-Rivero kiel vivlinio de Ĉinio fluas en la Flavan Maron. Kun pli ol 700 branĉoj Yangzi-Rivero fluas tra 10 provincoj kaj urboj, kovrantaj areon je 1, 8 milionoj da kvadrataj kilometroj kun 19% de la tuta tera areo de Ĉinio. Ĝi ankaŭ fluas tra ĉinaj ĉefaj industriaj regionoj kaj formas delton kun plej alta denseco de loĝantoj en suda Ĉinio. Tio sufiĉe pruvas, kiel gravan rolon Yangzi-Rivero ludas en Ĉinio.

La Flava Rivero estas la dua longa en Ĉinio. Originanta el ĉina okcidenta landparto la rivero fluas orienten al maro. Longa je 5 464 kilometroj la rivero kovras areon je 745 000 kvadrataj kilometroj, nutrante 120 milionojn da loĝantaro. Ĉina antikva kulturo devenis de centro de la baseno de la Flava Rivero.

Kiel la plej grava sedimento-ŝlima rivero en la mondo, la Flava Rivero akiras tian nomon kaj ĝia riverakvo ĉiam estas blonda.

La plej grava tasko por administri la riveron sendube estas superregi superfluan sedimento-ŝlimon en malsupra baseno. Nun averaĝe en ĉiu kubmetro da riverakvo troviĝas 37 kilogramoj da sedimentoj. Ĉiujare ĉiukaŭ 1,6 miliardaj kilogramoj da sedimento-ŝlimo eniras en riveron, inter ili 1,2 miliardoj fluas al maro, multaj restaj ŝlimo sedimentante en la rivero.

Deantikvece oni plenforte klopodas por administri la riveron kaj altigi kapablon kontraŭ plago.

Aliaj riveroj en Ĉinio inkluzivas Heilongjiang kun longeco je 2 965 kilometroj; Zhujiang je 2 129 kilometroj; Songhuajiang je 1 840 kilometroj.

Diversaj lagoj estas dissemitaj en la tuta Ĉinio. La plej grandaj freŝaj lagoj estas la Poyang en Jiangxi, Dongting en Hunan, Hongze okcidente de Jiangsu kaj Taihu sude de Jiangsu. Salaj lagoj estas Qinghai-Lago en Qinghai kaj Lop Nur en Xinjiang; la lasta lago kovras areon je 2 500 kvadrataj kilometroj, tamen nek ĝia areo nek ĝia formo estas firma.

Krom naturaj riveroj kaj lagoj troviĝas ankaŭ multaj kanaloj en Ĉinio. La monde konata estas Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou, longa je 1 782 kilometroj, trapasanta la urbon Tianjin kaj kvar provincojn Hebei, Shandong, Jiangsu kaj Zhejiang kaj interliganta kvin riverojn Haihe, la Flava Rivero, Huaihe, Changjiang kaj Qiantangjiang.

Oriente kaj sude de la ĉina kontinento estas maroj. En la orienta flanko estas monde konata maro Bohai. Liaodong-duon-insulo kaj Shandong duon-insulo staras unu kontraŭ la alia, formante naturan pordon de Bohai. Sude de Bohai estas la Flava Maro, sude de la buŝo de Yangzi-Rivero estas la Orienta Maro kaj sude de Taiwan-a Markolo estas la Sudaj Maroj. La plej granda insulo estas Taiwan, areanta je 35 700 kvadrataj kilometroj; la dua estas Hainan-insulo je 34 000 kvadrataj kilometroj kaj Chongming-insulo estas la tria granda. La ekstremaj sudaj insuloj estas Dongsha, Xisha, Zhongsha kaj Nansha arkipelagoj.

Multaj havenoj estas dissemitaj laŭ ĉinaj serpentaj kaj longaj marbordlinioj. Tianjin, Ŝanhajo, Kantono kaj Qingdao situantaj en marenirejoj estas gravaj havenoj por ekstera komerco kaj ekonomiaj interfluoj.

Ĉinio posedas du grandajn geografiajn regionojn pri specia pozicio. La unua inkluzivas jenajn lokojn, Tibeta Altebenaĵo, Xinjiang, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, nordorienta Ĉinio kaj areo norde de la Flava Rivero. Tie troviĝas multaj mamuloj, ekzemple rivera vulpo, ĉevalo, kamelo, sovaĝa leporo, muso kaj aliaj. La dua geografia regiono estas centra, suda kaj sudokcidenta Ĉinio. Kato, pangolino, gibono kaj aliaj vivas tie. Kelkaj specioj ekzistas en la du regionoj pro natura migrado, ekzemple cervo, antilopo, urso, lupo, apro kaj aliaj ronĝuloj. Mondekonata pando vivas nur en minoritataj regionoj laŭ Changjiang-a bordo.