• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-22 19:39:39    
PRI LA KANDIDATOJ

cri
Biografioj, motivigoj - celoj - preferoj de la kandidatoj por KOMITATANOJ C, ESTRARO, KOMITATAJ REVIZIANTOJ, FINANCA KOMISIONO
Ans BAKKER-ten HAGEN - Nederlando
Naskiĝis en 1941, gepatroj estis esperantistoj. Profesie laboris kiel prezidanto de virina sindikata asocio kaj de diversaj organizaĵoj pri emancipado kaj edukado. Laste dum jardeko, skabeno por socialdemokrata partio kun respondeco pri pluraj fakoj, nuntempe regule funkcias kiel konsilanto en konfliktaj situacioj. Membro de SAT kaj de UEA, aktivis ankaŭ en la estraro de Asocio de Laboristaj Esperantistoj; aktivis en TEJO; prezidis LKK por la 73a UK en Rotterdam; estis Prezidanto de Esperanto Nederland de 1994 ĝis 2002.
Motivigoj: Kandidatiĝas por la Estraro. La asociaj servoj bezonas pli da efikeco kaj renovigo, necesas konsideri esperantistojn kiuj ne povas pagi la nunajn kotizojn, sed gardi kontinuecon en enspezado de la Asocio, apartan atenton oni donu al la laboroj por restrukturigo de la domo kaj ĝia posta utiligo, al Biblioteko kaj Institucio Hodler, por plena integriĝo en laborplanoj de UEA, ligoj kun TEJO estas esencaj kaj devas fariĝi ĉiam pli fortaj. Pro spertoj en la pasinta periodo kaj pro espero ke en dua periodo oni rikoltos el tiuj spertoj, preferas denove respondeci pri financo kaj administrado.
Paulo A. N. BRANCO - Portugalio
Naskiĝis en 1954 en Alcobaça. Studis ekonomikon, manaĝadon, administradon kaj eŭropajn studojn en la Universitato de Lisbono kaj en la Universitato Katolika. Aŭtoro de diversaj publikaĵoj pri kontrevizorado (1987-1999). Profesoro pri financa matematiko kaj kontoscienco (1975-1984).
Kontrevizoro en diversaj privataj kaj publikaj firmaoj, kompanioj pri kontrevizorado, pri komerca banko, pri poŝto kaj telekomunikado, kaj aliaj (1982-1989). Administranto pri kontrevizorado de la buĝeto de Eŭropa Unio en la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburg-urbo (1989-1993).
Administranto pri kontrevizorado pri la Eŭropaj Strukturantaj Fondusoj en la Eŭropa Komisiono en Bruselo(1993- 1998). Financestro en la Eŭropa Agentejo pri Drogoj kaj Drogdependeco en Lisbono (1998-2000). Administranto pri Kontrevizorado en la Konsilio de la Europa Unio en Bruselo (2000-). Eklernis E-on en 1968; aliĝis al la Portugala E-Asocio kaj partoprenis en diversaj naciaj kaj internaciaj agadoj, renkontiĝoj kaj kongresoj kaj en la esperanta sekcio de la movado Freinet pri moderna lernado kaj en siaj eŭropaj kongresoj de Roueno kaj Lisabono en 1975, 1976. Aliĝis al la Luksemburga E-Asocio dum la loĝado en Luksemburg-urbo kaj al la Brusela E-Grupo ekde la loĝado en Bruselo. Partoprenis en la lastaj tri UK-oj en Zagrebo, Fortalezo kaj Gotenburgo.
Motivigoj: Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj kiel Komitata Revizianto. Celas partopreni kaj helpi pli efike la agadon de UEA.
Renato CORSETTI - Italio
Nask. en j.1941. Studis ekonomikon, entreprenan organizadon, lingvistikon. Laboris dum jardekoj kiel bank-direktoro en la fako "organizado". Dum la lastaj 15 j. laboris kiel universitata kunlaboranto kaj poste kiel profesoro pri psikopedagogio de la lingvo kaj de komunikado en universitato en Romo. Prezidinto kaj honora prezidanto de TEJO; prezidinto kaj komitatano de Itala Esperanto-Federacio, aktiva en e-movado en pluraj funkcioj. Nuna Prezidanto de UEA.
Motivigoj: La movado bezonas instigon al agoj kaj al perfektigado de servoj al la homoj kiuj jam konas esperanton, lia programo estas precize priskribita en la statuto de UEA, en la artikolo pri "celoj".
Necesas krome vastigi la movadon al landoj kie ĝi estas malforta aŭ ne ekzistas. Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj por la Estraro kiel Prezidanto.
Ilja De COSTER - Belgio
Belgo, 25 j., magistro en Politikaj Sciencoj. Profesie monakiristo por nekomercaj boncelaj organizoj, parte laboras kiel dungita monakiristo en la direktora sekretariato de Sensoa (Flandra servo kaj sperto-centro por seksa sano kaj aidoso) kaj parte memstare en sama fako por kelkaj organizoj.
Lernis esperanton 11-jaraĝe, estis estrarano kaj kasisto de FLEJA, en 1999 kasisto de TEJO, nune TEJO-Komitatano A por FLEJA. Ekde 2001 membro de la Financa Komisiono de UEA, de decembro 2003 estrarano de Institucio Hodler `68.
Motivigoj: Kandidatiĝas por la Financa Komisiono; kun movadaj kolegoj volas konkrete kunlabori por bonigi situaciojn. Pretas disponigi movadajn kaj profesiajn konojn kaj spertojn pri financa mastrumado de nekomercaj organizoj por plua evoluigo de UEA kaj E-movado. Volas roli kiel aktiva subtenanto de la Estraro.
Marcel DELFORGE - Belgio
Nask.1931. Financa revizoro, specialisto pri librotenado, bilancoj kaj spezokontoj. Instruis komercajn sciencojn en Afriko dum 15 j. en la franca lingvo kadre de Unesko-programoj. Komitatano de UEA dum multaj jaroj, membro de la Brusela grupo, gvidas kursojn por komencantoj.
Motivigoj: Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj kiel membro de la Financa Komisiono por kunlabori en kontrolo kaj plibonigo de financa stato de UEA.
Loes DEMMENDAAL - Nederlando
Nask. 1954. Diplomiĝis pri kompania ekonomio en 1993. Ekonomikisto ĉe ŝtata instanco pri akvomastrumado, esperantistiĝis en 1965. Membro de UEA ekde 1978, Komitatano C kaj membro de la Komisiono pri Financo kaj Administrado en j. 1983-86 kaj 1998-2001; estrarano de Institucio Hodler `68 1996-2004; membro de LKK de UK Rotterdam 1988. Komitata Revizianto 1998-2001; estrarano de Progresema E-Asocio 1978-1994, prezidanto 1987-1994; laboris en CO de UEA kiel librotenisto 1977-1978; volontulis en la librotena fako en 1996.
Motivigoj: Loĝante en Roterdamo volonte disponigas sian profesian konon favore al la asocio kaj al C.O.
Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj Komitata Revizianto.
Josep FRANQUESA SOLÉ - Hispanio
Nask. 1937, esperantiĝis 1958, prezidanto de LKK en 1975 por la hispana kongreso en Lleida kaj en 1986 por la Kataluna E-Kongreso; en 1992 elektiĝis prezidanto de Kataluna E-Asocio, komitatano C dum multaj jaroj; komercisto, multe utiligis esperanton en sia profesia vivo.
Motivigoj: Kandidatiĝas kiel Komitatano C por pli bone reprezenti la Katalunan Movadon kaj kontribui per propraj spertoj al antaŭenigo de la movado.
Andrej GRIGORJEVSKIJ - Rusio
Nask.1963, en Sovetunio/Rusio. Esperantistiĝis en 1979 en Volgogrado, en 1980 prezidanto de la loka klubo. Finstudis en la Volgograda universitato (fako "angla lingvo kaj monda literaturo"), forlasis la urbon en 1988 kaj lanĉis artan festivalon "EoLA"; loĝis en Siberio, urbo Taŝtagol kie kontribuis al kreado de Junulara E-centro. Profesia esperantisto, en 1990 ekloĝis en Moskvo kaj laboris kiel E-instruisto kaj salajrate prizorgis organizadon de kelkaj tutlandaj E-aranĝoj. En 1991 estrarano de TEJO, respondecis pri interrilatoj "Oriento-Okcidento" kaj aktivula trejnado.
Plurfoje reprezentis TEJO-n en internaciaj ne-e-istaj aranĝoj. En 1992 dum tri monatoj laboris kiel "estrara deĵoranto" en la CO por UEA/TEJO. En 1993 elektiĝis prezidanto de Rusia E-Unio; en 1995 gvidis la Lokan Kongresan Komitaton de IJK-51. Translokiĝis al urbo Ivanovo, instruis la lingvon, kreis novan E-grupon, organizis E-aranĝojn, interalie Lingvajn Festivalojn kaj Festivalojn de Interesoj, junularajn tendarojn por aktivuloj de ne-E-aj organizoj, lanĉis E-grupojn en najbaraj urboj k.t.p.; aktivis en la reto, kreante retan ruslingvan gazeton "Novosti E-dviĵenija" kaj retajn E-kursojn. En 2000-a jaro prezidanto de Rusia E-Unio, kunlaboris en la revuo "REGo", en aranĝo "Rusiaj Esperanto-tagoj" (RET), por reorganizado de la libroservo. Estrarano de UEA 2001-2004 kiel respondeculo pri informado, en 2003 transprenis ankaŭ prizorgon de interrilatoj kun TEJO. Pro profesiaj scioj kaj skalo de prioritatoj, ĉefe ne ĝenerale pri informado, sed pri ĝia parto "informadiko", kaj helpe de volontulaj teamoj prizorgis retejojn Esperanto.net, UEA.ORG, Abonu.com; krome laboris por konstrui por la CO novajn administrajn programojn, aŭtomatigon de diversaj laborprocezoj.
Motivigoj: Estante multjara loka aktivulo kredas, ke partoprenante en la estonta estraro povus daŭre helpi al ŝanĝiĝo kaj modernigo de la Asocio kun sekvaj prioritatoj: revenigo de la Delegita Reto kaj ties servoj en la centron de la atento kaj prioritatoj de UEA; modernigo kaj pliefikigo de la nunaj servoj de UEA, ebligo de ilia reta uzado; kreo de novspecaj servoj, kiujn ebligas modernaj teknologioj. Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj por la Estraro.
Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ - Kubo
Estrarano de Kuba E-Asocio de pluraj jaroj, nun Prezidanto. Komitatano de UEA de kelkaj jaroj, ĵurnalistino de la E-Redakcio de Radio Havana, kunlaboris en ĉiuj agadoj por esperanto en sia lando; dum la lastaj jaroj daŭre kaj regule partoprenis Universalajn Kongresojn kaj specife la kunsidojn pri Landa kaj Regiona Agado.
Motivigoj: Kiel plurjara latinamerikana esperantistino volas iel kontribui al plifortigo de UEA; celas prezenti alternativon kies potencialo estas vasta, sed diaspora kiel la movado mem. Pretas labori en la kampo de Landa Agado kies principaj celoj estu: konsciigi la LA-ojn pri ilia piliera rolo por UEA kaj pri la bezono deinterne plifortiĝi, daŭre instigi al kunlaboro kaj konkretigo de projektoj, garantii kontinuecon de urbaj k. grupaj ĝemeliĝoj kaj plifortigon de la regionaj komisionoj. Krome konkretaj projektoj devas esti atentataj kaj efektivigataj kadre de la strategia plano de UEA. Pretas ankaŭ kunlabori en Informa kaj Kultura fakoj.
Kandidatiĝas por la Estraro - landa agado.
Ulla LUIN - Svedio
Nask. 1942, Loĝloko: Tyresö (apud Stockholm), Svedio. Faris studojn pri lingvoj kaj ekonomio, kaj konstantan pluedukiĝon; laboris pri ekonomiaj ciferoj de vendado kaj kostoj de sveda libroeldonejo (dum 25 jaroj); respondecis pri kunordigo de la funkcioj de la entreprena administra komputora sistemo (1996-2003); estis reprezentanto de dungitoj en internaj entreprenaj konsilantaroj je sveda kaj eŭropa niveloj, paralele kun la aliaj taskoj; emeritiĝis en 2003. Estis sekretario de Sveda Esperanto-Federacio 1969-1980 kaj 1987-1993, kasisto de TEJO 1969-1972, kaj pli frue estrarano de la sveda SEJU; estrarano de loka grupeto en Tyresö depost 1975; komitatano A de UEA 1974-1979; membro de loka komitato por IJK-1969, UK-1980, kaj enlandaj jarkongresoj; dum la jaroj 1996-2003 rolis en la sveda movado nur kiel revizoro aŭ kunsido-gvidanto (pro labora troŝarĝo), kunlaboris en la lasta UK.
Motivigoj: Opinias esti utila pro sia sperto pri administrado, kono de e-movado, havante pli da libera tempo ekde 2004. Gravas en la movado: mono, junuloj kaj neplujunuloj, stabila organizaĵo, aktiveco kaj iniciatoj de membroj, kunlaboro kaj malferma interna diskuto, kaj pretas kontribui kaj kunlabori en tiuj kampoj. Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj por la Estraro kiel Ĝenerala Sekretario.
Claude NOURMONT - Luksemburgio
Laŭ nacieco franca, nask. en 1945 en Rouen (Francio), vivanta de pli ol 27 jaroj en Luksemburgio, sed laboranta en Francio (siatempe kiel instruistino pri filozofio, nun kiel instruistino-dokumentistino).
Magistro pri filozofio (Universitato de Aix-en-Provence) licenciito pri psikologio (Universitato de Aix-en-Provence), licenciito pri arthistorio (Universitato de Parizo), diplomito pri industria psikologio (Instituto pri psikologio en Parizo). Jam de 40 jaroj ŝi partoprenas regule E-renkontiĝojn kaj ankaŭ de tiam ekagis por diskonigi E-on. Ŝi kunfondis rondon de studentoj-esperantistoj en Aix-en-Provence (Francio) kaj fariĝis estrarano de tiama STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo), kies kongreson ŝi kunorganizis en 1968 en Aix. En 1969 ŝi sukcesis kun profesoro Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence (la kurso okazis dum 25 jaroj). Ŝi okupis diversajn postenojn ĉu en Unuiĝo Franca de Esperanto (kie ŝi komitataniĝis en 1968, fariĝis ĝenerala sekretario en 1973), ĉu en TEJO, kie ŝi zorgis pri i.a. seminarioj malfermitaj al neesperantistaj organizaĵoj; prezidanto de TEJO inter 1975 ĝis 1977 kaj poste, ekde 1978 ĝia honora prezidanto. Por Unuiĝo Franca por Esperanto ŝi rolis dum multaj jaroj kiel ĝenerala sekretario, poste dum 7 jaroj kiel prezidanto, kaj nun ŝi estas ĝia vicprezidanto pri kulturaj aferoj. Iam ŝi okupiĝis pri kunorganizado de esperantlingvaj festivaloj en Francio. Antaŭ kelkaj monatoj ŝi fariĝis redaktoro de Le Monde de l'espéranto, dulingva magazino de UFE.
Dum multaj jaroj estis komitatano de UEA (ĉu C, ĉu A por Francio) kaj bone kaj regule sekvas la laboron de UEA kaj estis prezidanto de LKK por la UK en Montpellier, 1998.
Motivigoj: Kandidatiĝas por la Estraro kaj pro la diversaj spertoj, ŝatus labori en la kultura agado, klopodante disvolvigi kaj flegigi la esperantan kulturon; kaj ankaŭ pri kongresoj, kunlaborante en la konceptado kaj realigo de renkontiĝoj plurlandaj (ne nur UK-oj).
Ivo OSIBOV - Kroatio
Nask. en 1937. Magistro pi juro. Supera lekciisto pri Komerca Juro kaj Kompania Juro en Jura Fakultato kaj Ekonomia Fakultato, Universitato de Split, Kroatio. Esperantistiĝis en 1952. Gvidis plurajn kursojn. Publike prelegis pri Esperanto. Estis sekretario de Studenta E-Klubo en Zagreb, prezidanto de la loka societo en Split, komitatano kaj sekretario de Kroata E-Ligo, komitatano de la eksa Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj eksa Jugoslavia E-Ligo. Estrarano de TEJO (1959-1968) kaj ĝia prezidanto (1964-1968). Komitatano de UEA (1968-1974, 1990-1995).
Kunordiginto de Nobel-kampanjo 2001. Nun komitatano, estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA.
Motivigoj: Pro la sperto akirita dum longjara aktivado en la nacia kaj internacia movadoj, precipe ankaŭ kiel estrarano en la ĵus finiĝanta deĵorperiodo, opinias utili ankaŭ en la laboro de la nove elektota Estraro. Esperanto estas internacia lingvo por internaciaj rilatoj, la naciaj lingvoj plue servu la naciajn bezonojn. Kunlaboro kun la organizaĵoj protektantaj naciajn lingvojn. Kiom eble plej vasta utiligo de Esperanto sur ĉiuj kampoj de la homa vivo. Modernigo de la Asocio kaj ĝia adapto al la nuntempa stato de la teknologia kaj socia evoluo.
Racia uzo de la Asociaj rimedoj kaj racia investado de la kapitalo, inkluzive, se profitdone, en esperantistajn entreprenojn. Raciigo kaj modernigo de la Asocia administracio. Trakto de la junulara sekcio kiel konsistiga parto de la Asocio, meritanta la saman priservon kiel la cetero de la Asocio. Kandidatiĝas por la Estraro kiel Vicprezidanto.
Gianfranco POLERANI - Italio
Nask. 1925. Magistriĝis pri ekonomiko en 1949 en la Katolika Universitato en Milano. Profesiisto pri ekonomiko, registrita ekde 1951 en la oficiala listo de doktoroj pri ekonomiko ĉe la Itala Ministerio pri justico. Profesiisto pri ekonomiko, financoj kaj fiskaj problemoj kun privata oficejo en Milano; registrita en la Publika Registro de Revizoroj per Ministeria Dekreto de 1995. Revizoro en pluraj gravaj grupoj de italaj kompanioj inter kiuj Pirelli, Mediolanum, Mediaset.
Motivigoj: Kandidatiĝas kiel membro de la Financa Komisiono kaj deziras, pro profesia sperto pri financo kaj buĝetado, kontribui al la solvo de financaj problemoj de la Asocio.
Amri WANDEL - Israelo
Nask. 1954, Profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992, gvidanto de la komisiono pri Rondo Familia de UEA ekde 1998, profesoro de AIS. Esperantistiĝis en 1974, dumviva membro de UEA, komitatano ekde 1985, estrarano (1995-98). Prezidanto (1981-83) kaj honora prezidanto de TEJO, prezidanto de E-Ligo en Israelo (1989-95), prezidanto de la LKK de la UK en Tel Avivo (2000).
Motivigoj: Kandidatiĝas kiel estrarano kun aparta atento al la faka agado. Ĉefaj agadaj punktoj: Fortigo de la financa kaj administra bazo de UEA. Eksteraj rilatoj: siatempe ligis kontaktojn inter UEA kaj pluraj neregistaraj organizoj, precipe kun IAU (Internacia Asocio de Universitatoj), unu el la plej grandaj NROj. Indas restarigi kaj plu flegi tiujn kontaktojn. Infanoj, gejunuloj kaj familioj: UEA devas zorgi por adekvataj kondiĉoj por infanoj kaj gejunuloj en la Universalaj Kongresoj (Internacia Infana Kongreseto, junulara programo kaj malmultekosta komuna loĝebleco). Kiel gvidanto de Rondo Familia agas por tiuj celoj, iniciatis kaj plu agas por la renovigita cirkulaĵo "Familia Esperanto" kiu ligas e-familiojn. Faka agado: siatempe iniciatis la Fakan Forumon kaj la Fakan Giĉeton por Fakaj Asocioj dum la UK. Pledos por reteni kaj plifortigi la servojn al la Fakaj Asocioj.
Flory WITDOECKT - Belgio
Nask.1932. Havas diplomon de "fiska konsilanto", estas Prezidanto de komerca entrepreno, de la Teksaĵvendistoj de Okcidenta Flandrio, vicprezidanto de la Provinca Ĉambro por Metioj kaj Negocoj de Okcidenta Flandrio, vicprezidanto de la Ostenda Asocio por la Meza Klaso, Vicprezidanto de la Komisiono de Belga marbordo, komitatano de la Provinca Instituto por daŭra instruado por memstaraj entreprenistoj, komitatano de la urba Komisiono por loka ekonomio, prezidanto de Flandra E-Ligo, komitatano "C" de UEA kaj membro de ĝia Financa Komisono ekde 1995. Partoprenas kunvenojn kaj seminariojn pri lingvaj problemoj.
Motivigoj: Kandidatiĝas kiel membro de la Financa Komisiono de UEA, 2004-2007, funkcio kiun konscience plenumos dank'al spertoj de longa profesia vivo.
YU Tao - Ĉinio
Nask.1968, Esperantiĝis en j. 1989. Ekde 1991 redaktoro de El Popola Ĉinio; 1993-2003 prezidanto de Ĉina Junulara E-Asocio; individua membro de UEA ekde 1993; komitatano de UEA 1996- 1998 kaj 2001-2004, komitatano de TEJO 1993-1998; ekde 1999 ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo, membro de Komisiono de UEA pri Azio, ĉefdelegito de UEA; ekde 2000 vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio; vicprezidanto de LKK de la Junulara Kongreso en 2000 en HongKong.
Motivigoj: Kandidatiĝas por la Estraro kaj volas labori kaj kontribui al la movado, preferas agi en azia kampo kaj klopodi fondi internacian organizon "Amikoj de Esperanto" kiu konsistu el mondaj famaj eminentuloj kiuj subtenu esperanton.