• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-23 17:41:44    
Vicprezidanto de la ĉina Muzikista Ligo--Yan Liangkun

cri
Vicprezidanto de la ĉina Muzikista Ligo, konsiliano de Ĥordirektada Ligo kaj direktisto de la Centra Ensemblo, Yan Liangkun naskiĝis en la ĉina meza urbo Wu Han, 1923. En 1938 li komencis sian direktada vivon. En 1940 li unuafoje direktis "knaban teatran trupon" por publike ludi "Ĥoraĵon por la Flava Rivero". En 1942, Yan Liangkun sukcese eniris en teorian komponan fakultaton de la Ŝtata Muzika Instituto.
Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, Yan Liangkun fariĝis instruisto de la Centra Muzika Instituto kaj ĥorestro de la junula laborgrupo de tiu universitato. En 1954, li iris al Sovetio por lernado. Li ĉefe lernis simfonion kaj ĥora direktado. En 1958, li revenis al la patrolando, kaj fariĝis ĥorestro de la ĉina Centra Ĥora Grupo. En 1959, por gratuli la datrevenon de la fondiĝo de la nova Ĉinio, li kondukis "la 9-an simfonion de Betoveno". En 1961, li direktis la unuan ĥoran koncerton. En 1964 li servis kiel la unua direktisto de milhoma ĥoraĵo de muzika kanta epopeo "Orienta Ruĝo". En 1979, li gvidis la Centran Ĥoran Grupon partopreni en la 1-a internacia ĥora festivalo en Filipinoj. Kaj en 1982, li direktis la ĥoran grupon de la Centra Ensemblo por kanti okcidenteŭropajn operojn.
En 1985, li gvidis la Centran Ĥoran Grupon partopreni en "Muzika Festivalo por la Flava Rivero" en Hongkong, poste refoje invitite iris al Hongkong kaj partoprenis en "Azia Arta Festivalo" kaj direktis hongkong-an ĥoran grupon. En 1986, li fariĝis konstanta komitatano kaj estro de direktista grupo en la 2-a "Pekina Ĥora Festivalo". Tiujare, fondiĝis "Ĥordirektada Asocio", li estis elektita kiel estro.
Yan Liangkun estas unu el fondintoj de ĉina speciala ĥora afero, lia direktado estas subtila kaj strikta, la muzika stilo estas diskretema kaj lirika, kaj la movo estas senĝena, Yan Liangkun estas ĉina elstara ĥordirekta artisto.