• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-23 17:50:49    
Kapsiko --- "ruĝa banko"

cri

En la ĉinaj sudokcidentaj provincoj Sichuan, Guizhou kaj Hunan, la lokanoj ĉiam ne forlasas kapsikon kiam ili manĝas. Laŭ la lokanoj, kapsiko estas trezoro, ne nur enhavas vitaminon, reduktas sangograson kaj faras beligadon, sed ankaŭ havas malgrasigan efikon. Ruĝaj kapsikoj ankaŭ alportis vidindan enspezon al pli ol 1,3 milionoj da kamparanoj plantantaj kapsikon en Zunyi, gubernio de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, kapsiko estas "ruĝa banko".
La plantado de kapsikoj jam havas la historion je dekoj da jaroj en la gubernio Zunyi. Ĉar ĉi tie la klimataj kondiĉoj taŭgas por la kreskado de kapsikoj, tial ĉi tie kapsikoj havas simetriajn kaj ŝvelrondan figuron, glatan kaj ruĝan koloron kaj akran kaj aroman bonguston, kaj estas famaj produktoj. Ne nur ĉinoj sed ankaŭ konsumantoj en Nepalo, Hindio, Birmo, Tajlando, Japanio, Rusio, Usono kaj aliaj landoj ŝatas kapsikojn ĉi tie produktitajn, tial ĉiujare la eksporta kvanto estas granda.

Vidinte tiun grandan merkaton, kamparanoj havantaj merkatan koncepton, subtenate de la loka registaro, forte disvolvas la kapsikan industrion, kaj la plantado de kapsikoj jam fariĝis la loka ĉefa industrio. Por pli bone gvidi la disvolvon de la industrio, la gubernio Zunyi ankaŭ speciale fondis la oficejon pri la kapsika industrio, sinjorino Chen Weisu estas estrino de la oficejo. Parolante pri la disvolvo de la loka industrio de kapsikoj, ŝi diris:
"Nia produktado jam havas grandan skalon, la planta areo de la tuta gubernio jam atingis 20 milojn da hektaroj. Per plantado de kapsikoj, niaj kamparanoj ŝanĝis siajn produktajn kondiĉojn kaj vivkondiĉojn. Post rikolto, kamparanoj konservas kapsikojn. En okazo de mona bezono, ekzemple kiam knaboj vizitos lernejojn aŭ estos riparataj domoj, kamparanoj vendos kapsikojn. Tial kapsikoj fariĝis la "ruĝa banko" de kamparanoj."
Sekve de la senĉesa disvolvo de la kapsika industrio, la gubernio ankaŭ speciale konstruis pograndvendan merkaton. Post disvolvo en la lastaj kelkaj jaroj, la merkato jam fariĝis tre influa bazaro de tiu loko. Laŭ konigo, la jarnegoca kvanto de ĉi tiu kapsika merkato estis proksimume 60 miloj da tunoj, kaj la jarnegoca sumo superis 400 milionojn da juanoj de renminbi.
Ĉar la disvolvo de la kapsika negoco kaj senĉesa altigo de la merkatiga grado, en la gubernio aperis peristoj. Ili speciale okupiĝas pri aĉetado de kapsikoj el kamparanoj kaj vendado al aliaj provincoj. Sinjoro Yang Xiaoyong estas tia fama kapsika komercisto en la loko, nun li translokiĝas, li konigis al raportisto, ke li enlokiĝos en larĝan domon el malalta terĉambro, tio atribuas la meriton al kapsikoj, la "ruĝa banko", li diris:
"En la lastaj 10 jaroj, aperis grandega ŝanĝiĝo en la urbeto. Antaŭe ekzistis nur unu strato, nun jam troviĝas dekkelkaj stratoj. Post kiam gvidantoj de la urbeto alportis la koncepton de kapsika plantado, kamparanoj estis edifataj. Ni havas fidon por bone planti kapsikojn. Nun la vivo de loĝantoj en la urbeto baze atingis la bonhavan nivelon."
En 1985 sinjoro Yang Xiaoyong komencis la kapsikan negocon. Li utiligis siajn multjare akumulitajn negocajn rilatojn, kaj vendis bonkvalitajn kapsikojn al diversaj lokoj, li fariĝis peristo. Nun en bonaj rikoltaj kondiĉoj, la kvanto de lia negoco atingos kelkajn milionojn da kilogramoj en unu jaro. Por pli bone vendi kapsikojn, li dungis lokanojn okupiĝi pri la kapsika prilaboro. Nur per tio, sinjoro Yang Xiaoyong liveris pli ol 100 laborŝancojn ĉiujare, kaj donis al laborantoj salajron je pli ol 100 miloj da juanoj de renminbi. Per kapsika negoco, sinjoro Yang Xiaoyong fariĝis fama "mastro" el normala kapsika kamparano.

Ĉar oni okupiĝas pri merkata vendado, tial la senbaraj merkataj provizaj kaj ofertaj informoj estas la plej zorgataj de komercistoj. Por kapti la merkatan movstaton, sinjoro Yang Xiaoyong aĉetis komputilon, kaj ofte serĉas informojn en la "Ĉina Kapsika Reto" organizita de la loka registaro, aŭ venas al kapsikaj merkatoj por pririgardi publikigitajn informojn.
Por liveri pli senbarajn merkatajn informojn kaj pli bonajn negocajn kondiĉojn al kapsikaj komercistoj, de 1992, la loka registaro ne nur ĉiutage publikigas tutlandajn provizajn kaj ofertajn informojn en merkato, sed ankaŭ instalis ekzamenan centron pri agrikulturaj produktoj kaj aliajn kompletajn instalaĵojn. Por tio, en la urbeto, fondiĝis speciala serva grupo el pli ol 200 homoj, ĝi liveras serion da servoj, inkluzive de prilaborado, pakado kaj transportado, tio alportis oportunon al kapsikaj komercistoj en ĉiuj ĉeneroj.
Pri tio sinjoro Yang Xiaoyong diris:
"Antaŭe, mi transportis kapsikojn al la ĉina mezokcidenta urbo Chengdu, tiam ne ekzistis elektronika reto inter bankoj, mi nur portis monon je kelkaj 100 miloj da juanoj de renminbi ĉie kaj tie, tre tre streĉe. En trajno, tutnokte mi ne fermis miajn okulojn, mi ĉiam memoras tiun aferon."
La kapsika merkato akcelas la disvolvon de la kapsika industrio. Nun ĉi tiu merkato jam fariĝis unu el la ĉinaj kapsikaj bazoj, kaj internaj kaj eksteraj komercistoj estas pli kaj pli multaj. Multaj internaj famaj entreprenoj pri kapsika prilaboro havas preferon por materialoj ĉi tie, sinsekve fondis fabrikojn kaj faris kapsikajn produktojn kun pli alta aldona valoro. Nun en la gubernio Zunyi, triono de la loĝantaro rekte servas la kapsikan industrion, kaj ekzistas pli ol 1 500 grandaj kapsikaj peristoj, kiel sinjoro Yang Xiaoyong.
Estro de la gubernio Zunyi sinjoro Deng Rengang esprimis, ke en la estonteco la gubernio pluapaŝe disvolvos kapsikan industrion, altigos la prilaboran kapablon kaj bonigos ĉi tiun "ruĝan bankon". Li diris:
"En la venonta paŝo, ni ĉefe disvolvos normigon de plantado. Ni kreos bonajn investajn kondiĉojn kaj esperas ke internaj kaj eksteraj investistoj ĉeloke esploros, investos kaj fondos fabrikojn, kaj oni grandigos la kapsikan industrion."
Karaj aŭskultantoj, la lokanoj de la ĉinaj sudokcidentaj provincoj Sichuan, Guizhou kaj Hunan tre ŝatas kapsikon kaj ili normale titolas belajn fraŭlinojn kapsikaj fratinoj.