• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-23 17:52:07    
Sinjoirino He

CRI
Sinjorino He revenis sombra al la gepatra hejmo.
"Nia sinjorineto revenas!" Kriis olda ĉambristino ovrinte pordon. "Vi sola?"
Jes, sola. Sole kun delikata kesteto. Neniu ŝin akompanis, nek servisto nek iama mamnutristino nek infano nek la edzo. Ŝi sola, sen ies zorgo, post duhora trajnado.
Sinjorino He ne respondis al la olda ĉambristino, sed rekte paŝis tra korto. Du kokinoj kluk-kluke forkuris.
"Paĉjo!" Ŝi vokis, per iom tremanta voĉo, apenaŭ vidinte oldan sinjoron.
Salono sentigis malplenecon, entenante nur kadukan meblon kaj paron da domenecajn seĝojn.
La sinjoro sidis sola super tonika vino. Sur la tablo pergamenita papero subtenis arakidajn grajnojn. Vidinte gastinon, li tuj lasis ĵus senŝeligitan ternukson, rektigis la gambojn, levis sin kaj kunigis la polmojn, eble por kunfroti ilin, sed tio tre ŝajnis riverenco.
"Revenas?… Kiel? Kial sola? Kial vi rezignas ilian zorgadon?"
Tiu respondis, nek varme, nek fride, sed malpacience. "Paĉjo, vi, vere, ĉiam tia! Laŭ vi, mi ĉiam sentaŭgas? Kial ne povas reveni sola!"
Kia la patro? Al la filino tre afabla, duone maltrankvila, kvazaŭ antaŭ superulo. Rigardo direktis pardonpetan rideton al ŝi.
Elvenis ŝia patrino, surhavanta grizan kaptukon kaj antaŭtukon kaj portanta tutkorpe teron kaj polvon. "Kial vi ne skribis leteron por antaŭsciigi vian revenon?" Deiginte la kapan tukon ŝi daŭrigis, anstataŭ atendi respondon de la filino. "Ĉu vi jam prenis manĝon?… Aj, kial vi mem venis por nin konduki tien? Ne necesas. Sepa Oĉjo akompanos nin."
"Konduki vin?" La filino faris retroan paŝon kaj ekfuriozis. "Eĉ mi mem ne reiros!"
"Kio?!" Fosiliis la gepatroj, kies okuloj rondiĝis kontraŭ la filino.
Faŭkis la buŝo de la olda ĉambristino, kiu jam falus pro la abrupta deklaro de la juna sinjorino, se la porda framo de la salono ne apogus ŝin. Sed kia la buŝo, kvazaŭ alumetoj palisus inter la du lipoj.
La filino eksidis sur unu el la malpuraj seĝoj. "Mi volas eksedziniĝi!"
Jen griza jen flava jen pala kameleonis la vizaĝo de ŝia patrino kiu kolapsis al la kvadrata tablo kaj lamente ploris, kio diluvigis la tonikan vinon.
Stuporis ŝia patro, kies rigardo stulte fiksiĝis al arakidaj ŝeloj ankoraŭ surtable baraktantaj kontraŭ plonĝo de la kapo de lia edzino.
"Kia parco! Kia malfeliĉo! Kial ĝuste kiam mi min eksigis kaj pretigis por transloĝiĝi al la hejmo de la bofilo! Kial ĝuste nun ŝi…" Oni vidis nur moviĝi spasme liajn lipojn anstataŭ aŭdi la vortojn.
Ja ja, kiom malfortune! Antaŭ kelkaj tagoj li demisiigis sin. En pli ol 20 jaroj neniu el guberniestroj pelis lin el la ofico. Pasintajare lia filino edziniĝis al He Bojun, dank' al kiu lia plej aĝa filo akiris bonan oficon kaj la dua kaj tria ricevis la ŝancon viziti lernejon, kaj kiu jam decidis veturigi la bogepatrojn al Ŝanhajo, ke la olda paro ĝuu tie feliĉan vivon. Li rememoris, ke komence li tre bedaŭris forlasi la oficon, tiom pli pro tio, ke la Guberniestra Moŝto Jin estis kaj afabla kaj komplezema al li tiom asidua kaj diligenta. Fine li sukcesis forlasi la laboron, vendis ĉiom da mebloj kaj kolektis ĉion necesan en kofrojn. Lia edzino mem laboregis super detaloj kio kaŭzis, ke ŝia korpo kovriĝis de polvo kaj tero.
Ili do nature pensis, ke la filino venas hejmen por konduki ilin al Ŝanhajo. Sed… kial tio turniĝis tiel!
Li vagigis la senbrilajn okulojn de sia edzino sur la vizaĝon de la filino. Longe li hezitis. Fine li kuraĝigis kaj koncentris la tutkorpan forton al la lipoj. Aŭdiĝis mallaŭta demando:
"Kial? Kial vi…"
La filino interrompis krude. "Mi volas forlasi lin. Ĝuste tial!" Ŝia parolo malharmoniis kun ŝiaj ornamo, vesto kies ŝtofon sole ŝi povis nomciti, hararo kies frizaĵo meandris kaj scintilis, kaj la ruĝe tinkturitaj ungoj. Ŝi grincigis la dentojn kaj, post ioma kvietiĝo, faris jenan klarigon:
"Mi ne povas vivi plu kun li! Nur nun mi penetras lin. Li estas egoisto, dekadenculo, koruptiĝema ulo, krimulo de la lando kaj socio!…"
Ŝia patrino levis la vizaĝon, tre ruĝan pro larmofrotado. "Kverelo de juna paro estas oftaĵo. Kiel… ve! Kion mi kaj via patro faru, se vi eksedziniĝus?"
Murmuris ankaŭ la viro. "Jes, juna paro, facile disputas. Junaj geedzoj…"
Sed la filino jen tretis la plankon jen stamfis. "Tede tedege! Juna paro, juna paro! Vi ne komprenas. Mi parolos kun Sepa Oĉjo. Vi ne povas kompreni!" Ŝi fidis sole Sepan Oĉjon.
Forte tristis la patro pro sia "subeco" ĉi-flanke. Li milde suspiris kaj lia koro veis. "Ili estas novtipaj, ho ve!"
* * *
La tiel nomata Sepa Oĉjo estis juna kuzo de la patro de sinjorino He. La du kuzoj sufiĉe intimis, tamen ofte havis malsamajn vidpunktojn. Ekzemple, en iu tago ili parolis pri gubernia estro Jin. Sepa Oĉjo insistis, ke tiu estro estas mortiginda pro troa ekspluatado anstataŭ zorgi la popolon. Liaj vortoj ofte estis endanĝerigaj, eble pro la juneco. Li, tre montriĝema, laboris kiel lingva instruisto en mezgrada lernejo.
(Yuanding)