• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-23 18:06:43    
Ses Kantoj el Shijing

CRI
La plej frua kolekto de poemoj kaj popolkantoj de Ĉinio estas Shijing (Libro de Poezio, en la kolekto "Tutmonda Sonoro" de K. Kalocsay estas "Ŝi-King"). Ĝi entenas 305 kantojn, sed, bedaǔrinde, koncernaj melodioj perdiĝis antaǔ longe. La 305 kantoj, jam puraj poemoj, antikvece dividiĝis en 3 kategoriojn (partojn: Guofeng, folkloraj poemoj; Ya, elegantaj poemoj; kaj Song, prikantaj poemoj.
La 1-a parto, Guofeng ("guo", regno, lando, ŝtato) entenas popolkantojn, kolektitajn el 15 tiamaj regnoj kaj kvante akupantajn duonon de la tuta "Libro de Poezio". Ili estas diversatemaj. Jen pri amo inter gejunuloj, jen pri amikeco de popolanoj. Ne malmultaj el ili priskribas kolektivan fizikan laboron kaj ĉiutagan vivon, ekzemple pri ĉasado de bestoj, hakado de arboj kaj bambuoj kaj farado de sagoj. Tiam ekzistis jam kruela subpremado kaj forta ekspluatado de registoj al popolanoj, tiom pli al sklavoj. Ne povante elteni plu ĉion ege suferigan, sklavoj leviĝis de tempo al tempo, por emancipiĝi. Eĉ nun, post 2 500 jaroj, ni povus imagi, kiel niaj prauloj luktas kontraǔ la naturo, batalas kontraǔ la reganta klaso kaj militas inter si, ĉion farante por la ekzistado.
La 2-a parto, Ya, konsistas el "elegantaj" pecoj fakte ne elegantaj. Tiaj poemoj aperis el cerbumado de tiamaj registoj kaj parazitaj literatoroj. Temas ĉefe pri bankedo, muziko, dancado, riĉula amindumo... Kie elegante? Arogante kaj vante elviande! Vino kaj putino! Perversio kaj orgio! Sed legiĝas ankaǔ politikaj satiroj spegulantaj internajn kontraǔdiron, komploton kaj konflikton de tiama registaro. Dume iuj pli sobraj uloj ekvidis la dekadencon kaj veadis pri pereiĝo, per sarkasmaj poemoj.
Kaj la 3-a parto, Song, ho jes, kial mi plu babilaĉu arbitre! Bonvole legu aǔtoritatecan artikolon en la reto de El Popola Ĉinio! La titolo de tiu artikolo estas "'Libro de Poezio', la Unua Kolekto de Poemoj de Ĉinio".
Nia karmemora samideano K. Kalocsay, certe vidinte la gravecon de Shijing (Ŝi-King), metis 6 pecojn en sian libron "Tutmonda Sonoro". Sed ĉu li lernis la ĉinan lingvon kaj mem tradukis la 6 poemojn el "Libro de Poezio" en nian karan lingvon Esperanto? Mi demandis iujn, tamen, tre bedaǔrinde, mi ne ricevis trafan respondon. Probable la eminenta esperantisto neniam lernis la ĉinan lingvon. Kiel do? Fine iu sinjoro, kies nomon – pardonon! -- mi forgesis, diris, ke dank' al helpado de ĉina veterana esperantisto Sun Yong, li plenumis la aferon (Mi min turnu al li en la alia mondo? Eble sinjoro Sun Yong donis al K. Kalocsay laǔvortan tradukon de la 6 poemoj en Esperanto kaj poste, ricevinte lian leteron, Kalocsay poezie aranĝis ilin en versojn). Nun bonvole legu la 6 poemojn kopiitajn el la libro "Tutmonda Sonoro":
1) KANZONO:
Falinte kuŝas morta cervo,
ĝin tute kovras blanka herbo.
Knabino la printempon sentas,
ĉasisto vokas, ŝin atendas.
Arbaro densa, branĉ-torda.
Jen, senarbeje cervo morta
sub blankaj herboj, apud pado,
la knabineto kiel jado.
Silente
kaj lante,
ne tuŝu mian tukon,
ne boju mia hundo...
2) LA PLENDO DE LA GVARDIO:
Ni, ŝtupoj kaj kolonoj de l' Filo de l' Ĉielo,
disfluis en nenion kiel la ondoŝvelo,
vi nian ruĝan sangon fluigis for sen celo,
militestro!
Jen agloj ni kaj strigoj de l' imperiestro glora,
l' edzin' kaj idoj blekas pro la mizer' angora,
elpaŝas niajn ostojn plugil' en lando fora,
militestro!
Okuloj viaj pafas timige duran brilon,
patrino faras penojn, sed ne por si utilon,
kiu patrino havas ankoraǔ unu filon,
militestro?
3) LA LACA SOLDATO:
Knabino kalva, planto senfolia
ĉe l' vojo staras. Kaj mi preterpasas.
Kaj tiel ĉiuj staras. Kaj ĉe l' kapo,
kaj vico apud vic' amasas.
Kion mi scias jam pri l' akvo sankta
kaj pri l' vilaĝa vespermanĝo paca?
Per mil tranĉiloj estas mi pikita,
kaj de la multaj mortoj laca.
Infanokuloj kiel ora pluvo.
Kaj tas' da vino en ilia mano.
Ni volus kuŝi dorme sub la arboj
kaj esti ne plu armeano.
4) SE VI AMAS MIN:
Sinjoro, se vi amas min, jup-leve
mi vados tra la Ĉen-rivero.
Se vi ne amas min, ĉu do vi kredas,
ke mi ne trovos viron laǔ prefero?
Hej, la junaĝo estas frenezumo.
Sinjoro, se vi amas min, jup-leve
mi vados tra la Vej-rivero.
Se ne, nu kio do? Ĉu do vi kredas:
Vi estas sola viro sur la tero?
Hej, la junaĝo estas frenezumo.
5) OFERKANTO:
Jar' abunda: riĉa riz'
kaj milio multa ĝis
superfluo da proviz'!
Plenas la tenejoj, siloj
podekmiloj, pocentmiloj!
Ni oferu kun jubiloj
fortan sukon de rizvin'
al prapatro, prapatrin'!
Cent ceremonioj ritaj
estu laǔ la ord' faritaj!
Venas beno, ben' sen fin'!
6) KANTO DE SERVUTLABORULOJ:
Supre ŝiras la ĉielon
muĝa flug' sovaĝansera,
ŝtonoporte al dezerto
penas homa trup' mizera,
hejme ploras la infanoj
kaj l' edzino malespera.
Al la lag' la birdoj flugas,
ekripozi jam bezonas,
ne ripozas homoj povraj,
ili murojn mil masonas,
trudlaboron fiksas leĝo,
kaj kabanon kiu donas?
Forflugante, la anseroj
krias triste tra nebuloj,
la laboron trudan metas
saĝa skribo kaj reguloj,
senrespekta via plendo,
tial batas vin stultuloj.