• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-24 16:06:05    
Ĉinaj klimato, ĉefaj industrioj kaj aliaj

cri

Ĉinio havas kompleksan klimatan tipon dividitan en sep regionojn:

(1) nordorienta Ĉinio havas frostan vintron influate de norda malvarma aero kaj varmetan kaj humidan someron.

(2) Sudorienta Ĉinio havas varmetan kaj humidan klimaton kaj ofte trafas trombon kaj tajfunon.

(3) En suda Ĉinio, influate de torenta pluvo, de marto ĝis septembro regas varmego kaj malseko.

(4) Sudokcidenta Ĉinio apartenas al monta regiono, somera temperaturo estas influata de marnivelo kaj la vintra moderas.

(5) Tibeto estas altebenaĵa regiono akompanata de neĝo kaj prujno en vintro, en somero estas varmeto tage kaj la temperaturo malaltiĝas ekstreme en nokto.

(6) En okcidenta interna loko estas dezerta klimato kun malvarma vintro kaj egala pluvo en la tuta jaro.

(7) En Interna Mongolio multaj duon-dezertaj malalta-teroj formas tipan kontinentan klimaton, tio estas vintro malvarma, somero varma kaj pluvo multa, precipe en vintro kaj printempo vento multas kaj temperaturo malaltas. Meznombra temperaturo de Ŝanhajo en januaro estas de 1 ĝis 8 gradoj Celsiuse (34 ĝis 36 gradoj Farenhejte) kaj tiu en julio kaj en aŭgusto estas de 23 ĝis 32 gradoj Celsiuse (73 ĝis 90 gradoj Farenhejte).

Religio

Kvankam la ĉina registaro propagandas senreligiecon, tamen laŭ difino en konstitucio oni havas liberon kredi je religio kaj pro tio en Ĉinio troviĝas multaj kredantoj. Inter ili kredantoj je Taoismo okupas 2%, budaanoj 6%, islamanoj 2% kaj kristanoj 1%.

Lingvo

Komuna parollingvo estas oficiala lingvo surbaze de norda dialekto. Cetere ankaŭ aliaj dialektoj kiaj kantona-a dialekto, la ŝanhaja, la fuzhou-a, la chaozhou-a kaj la kejia-a. Ĉinaj naciminoritatoj havas siajn lingvojn, kiaj la tibeta lingvo kaj mongola lingvo.

Ĉefaj element-produktoj

Aluminio, asbesto, alumino, karbo, kupro, kotono, fiŝo, fero, juto, kanabo, plumbo, bruto, mangano, hidrargo, petrolo, natura gaso, fosforo, salo, sojfabo, beto, sulfuro, teo, ligno, stanomino, tabako, uranio, tritiko kaj zinko.

Ĉefaj industrioj

Cementa, kemisterka, fero- ŝtala, malpeza, maŝina, minekspluata, metiarta, naftoprilabora kaj tekstila.

Ĉefaj eksportaj produktoj

Kemia medikamento, vesto, nafto, karbo, manĝaĵo, maŝino, minaĵo, petrola produktaĵo, tekstilaĵo kaj fibro.