En la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2 mil jaroj, en la ĉina nordo loĝis hunoj, kiuj ofte invadis kelkajn feŭdulajn regnojn de la dinastio Zhou en la sudo. Por defendi siajn teritoriojn, la tri regnoj Qin, Zhao kaj Yan el la sep reciproke militantaj regnoj respektive konstruis sian longan regnan muron ĉe la landlimo, tamen en tiu historia tempo, la landlimaj muroj de la nomitaj tri regnoj ankoraŭ ne estis interligataj.
Post kiam la Unua Imperiestro de la dinastio Qin unuigis Ĉinion, en la jaro 215 antaŭ nia erao, li ekspedis generalon Meng Tian ataki la hunojn. Komandante 300 mil armeanojn, generalo Meng Tian konkeris la hunojn. Poste, la Unua Imperiestro de la dinastio Qin ordonis 300 mil armeanojn kaj kelkcent mil laborulojn plivastigi la landliman muron. Post dekkelk-jara konstruado, la tri regnaj landlimaj muroj estis interligataj kaj longis sume je pli ol 2 500 kilometroj. Oni nomis la interligitan landliman muron Granda Muro, kaj historie ĝi estis titolita kiel Granda Muro de la dinastio Qin.
En la sekvantaj dinastioj, oni faris riparadon kaj plilongigon al la Granda Muro. Precipe en la dinastio Ming, oni trifoje faris la grandskalan plivastigadon al la Granda Muro, kaj proksimume ĝis la jaro 1500 de nia erao, la Granda Muro de la dinastio Ming estis finkonstruita.Tiam, plus la originala "Granda Muro de la dinastio Qin", la Granda Muro fariĝis kompleta landlima muro totale longa je pli ol 12 700 Li-oj ( noto: Li-o estas la ĉina longeca unuo egala al duona kilometro ), startanta oriente en la pasejo Shanhaiguan de la provinco Hebei kaj finiĝanta okcidente en la pasejo Jiayuguan de la provinco Gansu. Ĝi serpentumas trans la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, la provincoj Shenxi, Shanxi kaj Ningxia. Ĉinoj nomas ĝin "Dekmil-lia Granda Muro". Se oni konstruus urban muron altan je 2,5 metroj kaj larĝan je unu metro per brikoj kaj ŝtonoj uzitaj en la konstruado de la Granda Muro, do la longo de tiu urba muro sufiĉus por ĉirkaŭvolvi la terglobon unufoje kun superfluo.
Dum konstruado de la Granda Muro, oni lerte utiligis la naturajn kondiĉojn de montoj kaj riveroj, kaj konstruis la plejparton de la Granda Muro sur la montdeklivoj. Sur la malalta kaj ebena loko de la mont-deklivo, la muro pli altas, kaj sur pli alta loko de la mont-deklivo, la muro malpli altas. Sur la mont-deklivo alta je pli ol 1 300 metroj, la mura alteco estas ankoraŭ pli malalta. Laŭ la topografia ŝanĝiĝo, la Granda Muro sin sternas ondante kaj zigzage, preter la Flava Rivero, trans dezertoj, arbaroj, ebenaĵoj, neĝkovrataj areoj, kaj aspektas aparte majeste kaj spektakle.
La eksteraĵo de la Granda Muro estis masonita nur per brikoj kaj ŝtonpecoj. Sur la muro oni konstruis ankaŭ mureton punktata per multaj aperturoj, tra kiuj oni povas rigardi eksteren. Sur la muro ekzistas fuortoj je ĉiu distanco de 130 metroj por observi malamikojn ekster la muro. Sur la plej alta loko de la muro, oni konstruis gigantan alarman fajr-turon speciale uzatan por komuniki militajn informojn. Se okazis milita alarmo, tage oni bruligis pajlaron kun densa fumo kaj nokte lignaĵon kun brila lumo. Je ekvido de la fumo kaj la lumo, homoj sin trovantaj malproksime jam sciis, ke alvenis malamikoj.
Ege peniga estis la konstruado de la inĝenieriaĵo de la Granda Muro. En la konstruejo plenis sablo-vento, dezerto sen homa spuro, vintre regis glacio kaj neĝo, somere la suno brulige ardis. Pro tio miloj kaj dekmiloj da laboruloj kaj soldatoj mortis ĉe piedo de la Granda Muro pro laciĝo, frostiĝo kaj malsano. Ĝis nun inter la ĉinaj popolanoj cirkulas la rakonto: Meng Jiangnu faligis la Grandan Muron per ploro.
Temas pri juna paro. La edzo nomiĝis Fan Qiliang, kaj la edzino Meng Jiangnu. Nelonge post ilia geedziĝo, la edzo estis forkaptita kaj devigate servis kiel konstruanto de la Granda Muro. Restante hejme, Meng Jiangnu tre sopiris la edizon. Pensante, ke la edzo laboras sur kalva monto de la norda landparto kaj certe sentas malvarmecon, ŝi do urĝe faris por la edzo vatitan veston, kaj kunportante la vatitan veston, ŝi sin direktis al la konstruejo. Survoje Meng Jiangnu transiris altajn montojn kaj travadis grandajn riverojn, peneme sin trenante. Spertinte sennombrajn suferojn kaj malfacilojn, ŝi finfine atingis la Grandan Muron. Tie ŝi serĉadis sian edzon, tamen nenie li troviĝis. Aliaj laboruloj diris al ŝi, ke lia edzo Fan Qiliang jam mortis pro malsano. Aŭdinte tiun fatalan informon, Meng Jiangnu sentis fortan malĝojon kaj ekploregis. Ŝia plorego skuis la ĉielon kaj teron, tuŝis eĉ la dion kaj feon. Tiumomente la Granda Muro subite breĉiĝis je 20 kilometroj. Ĝuste sub la breĉo vidiĝis kadavro de Fan Qiliang. Pro la korŝira dolorego Meng Jiangnu sin ĵetis en maron kaj finis sian junan vivon.
|