• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-24 18:05:49    
Publika trafiko

cri

Estas tre facile preni taksion en Pekino. La taksioj servas por ĉiu horo ĉe la aerodromo, fervojaj stacioj, hoteloj kaj turismaj lokoj. Oni devas pagi laŭ la longeco de veturo, sed por malsamaj taksioj la prezo estas diferenca, kiu montriĝas sur fenestro de la taksioj. Estas menciinde, ke sur Ĉang'an-strato estas specialaj signoj por en- kaj elaŭtiĝo kaj la taksioj povas halti nur en tiuj lokoj.

Busoj kaj trolebusoj kuras tra la tuta urbo, kaj la baza veturkosto estas unu juano, sed por la klimatizitaj aŭtobusoj oni devas pagi 2-11 juanojn.

En Pekino estas du linioj de subteraj fervojoj. La rondira trapasas la Pekinan Stacion, Jianguomen, Dongzhimen, Xizhimen kaj Fuxingmen. La subteraj vagonaroj atingas la stacion post ĉiu 4-a minuto kaj ĉiuj 18 stacioj estas trafikaj nodoj en Pekino. La alia linio etendiĝas de Pingguoyuan ĝis Sihuidong kaj survoje ĝi trapasas ankaŭ Fuxingmen kaj Jianguomen, kie oni povas ŝanĝi trajnon por la rondira vojo. La dua subtera fervojo trapasas la Militan Muzeon, la komercan kvartalon de Gongzhufen kaj la Amuzejon de Shijingshan. Meze de la dua subtera fervojo estas Ĉang'an-strato, Xidan, Tian'anmen kaj la Internacia Komerca Centro. Survoje ĉe ĉiuj stacioj de la subteraj fervojoj estas lumkesto kun la signo de subtrajno. La biletejo troviĝas subtere ĉe la enirejo kaj la kosto estas 3 juanoj por ĉiu pasaĝero.

La subteraj fervojoj funkcias ĉiutage en 5:00-22:30.

Se vi vizitas la malnovajn kvartalojn de la urbo per triciklo, vi povas ricevi pli profundan impreson pri ili. La tricikloj atendas turistojn ĉe la hoteloj kaj komercaj kvartaloj