• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-24 19:56:31    
La Imperiestra Palaco

cri

La Imperiestra Palaco, alinome Malpermesita Urbo, kuŝas en la urbocentro de Pekino, tuj post Tian'anmen-placo. Ĝi estis imperiestra palaco de Ming- kaj Qing-dinastioj. Ĝia konstruado komenci ĝis en 1406 kaj fini ĝis en 1420. 24 imperiestroj vivis en la palaco.

La palaco larĝas 750 metrojn de oriento al okcidento kaj profundas 950 metrojn de sudo al nordo, kun totala areo de 720 mil kvadrataj metroj. Ĝia plank-areo superis 150 mil kvadratajn metrojn. Ĝi estas la plej granda kaj bone konservata antikva palaco de la mondo. Nun ĝi estas ŝtata muzeo kun miliono da kulturaj restaĵoj.

La palaco estas ĉirkaŭita de rivero kun larĝeco de 52 metroj kaj muro en totala longo de 3 kilometroj. La muro altas 10 metrojn kaj la bazo larĝas 8.62 metrojn. La muro havas po unu pordegon en kvar flankoj kaj ĉe la muranguloj staras po unu bela turo.

La palaco konsistas el du partoj: la ekstera korto kiel oficejo de imperiestroj kaj la interna korto kiel loĝejo de imperiestroj kaj iliaj familianoj. En la ekstera kortego estas tri grandaj haloj Taihe, Zhonhe kaj Baohe. Taihe-halo estas la plej granda kaj plej impona el la tri haloj. Ĝi larĝas 60 metrojn, profundas 33 metrojn kaj altas 35 metrojn. Tie okazis ceremonioj por surtroniĝo kaj edziĝo de imperiestroj, titolado de imperiestraj edzinoj, nomumo de komandantoj kaj ekiro de ekspedicio. En la interna korto estas la haloj Qianqing, Jiaotai kaj Kunning por imperiestroj kaj iliaj edzinoj. En tradicia koncepto de Ĉinio la centra loko estas plej nobla, tial ĉiuj konstruaĵoj en la ekstera korto de la Malpermesita Urbo estis faritaj simetrie sur la rekta suda-norda akso de Pekino.

La konstruaĵoj de la palaco el ligna strukturo havas tegmenton tegitan per flave glazuritaj tegoloj. La domoj sidas sur bazamento el grizetaj ŝtonoj kaj la muroj kaj plafono interne de la domoj estas pompe farbitaj. La palaco nombras 9999.5 ĉambrojn, ĉar legendo diras, ke la Ĉiela Palaco havas dek mil ĉambrojn, kaj la nombro de ĉambroj de palaco en la homa mondo ne devas superi dek mil, tial la Imperiestra Palaco havas ĉambrojn je duono da ĉambro malpli multe ol la Ĉiela Palaco.