• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-25 10:32:05    
La periodo de Tri Regnoj kiu estis fama en la ĉina historio

cri

La periodo de Tri Regnoj estas tre fama en la ĉina historio. De 208, kiam okazis Ĉibi-kampanjo, ĝis 280, kiam la Okcidenta Jin-dinastio unuigis Ĉinion, kune ekzistis la tri regnoj Wei, Shu kaj Wu.

Ĉibi-kampanjo

Tio estis fama kampanjo, kiu ludis gravan rolon por apero de la kunekzisto de la Tri Regnoj en la fina periodo de la Orienta Han-dinastio. Ĝi okazis en 208 p.K. en Ĉibi en la nuna Hubei-provinco, ĉe Yangzi-rivero. En la kampanjo la alianca armeo de Liu Bei kaj Sun Quan akiris grandan venkon super tiu de Cao Cao.

Cao Cao fundamente unuigis nordan Ĉinion. Kaj post tio li donis grandan atenton al trejnado de akva armeo kaj alprenis serion da rimedoj por preventi entrudiĝon de Guanzhong-aj militaristoj en la mezan kaj malsupran basenon de la Flava Rivero. Farinte tion, li gvidis pli ol centon da miloj da militistoj al Jingzhou (prefektujo limanta la nunajn Hubei kaj Hunan-provincojn) en julio de 208 por konkeri la sudan parton de Ĉinio. Tiam Sun Quan, militaristo de la malsupra baseno de Yangzi-rivero kaj sudorienta Chinio, jam militkaptis la urbon Xiakou (la nuna Wuhan), brechis la pordon de Jingzhou kaj estis preta direkti sian lancopinton al norda Ĉinio. Tiam alia militaristo, Liu Bei, invitis faman militan strategiiston Zhuge Liang esti stabestro kaj ellaboris strategian planon por disvolviĝo, lau kiu li decidis unue kapti Jingzhou kaj Yizhou (la nuna Sichuan-provinco) kaj alianciĝi kun Sun Quan por kune militi kontraŭ Cao Cao. Por efektivigi tiun celon li energie trejnis sian akvan armeon en Fancheng (urbo en la nuna Hubei-provinco).

Aŭguste de 208 Cao Cao uzis ruzan taktikon. Li malrapidigis sian marshon suden por kapti Jingzhou sen batalo, distrumpetante sian venkon. Tiam Sun Quan sendis delegiton interkonsiliĝi kun Liu Bei por kune batali kontrau Cao Cao. Septembre de 208 la armeo de Cao Cao proksimiĝis al la centra loko de Jingzhou. Por eviti tujan batalon kun Cao Cao, Liu Bei retiris sian armeon al Jiangling, suda urbo de Hubei. Persvadite de konsilisto de Sun Quan, Liu Bei decidis alianciĝi kun Sun. Tiam Cao Cao persone gvidante 5 mil elitajn rajdistojn persekutis Liu Bei kaj venkis lian armeon. Elliberiĝinte el danĝero, Liu Bei sendis sian konsiliston al Xiakou por interkonsiliĝi kun Sun Quan pri kuna batalo kontraŭ Cao Cao.

Sun Quan mobilizis 30 mil elitajn militistojn, dum Liu Bei kolektis 20 mil, tiel la 50 mil militistoj de la alianca armeo de Sun kaj Liu veturis kontraŭ la riverfluo por kune rezisti kontraŭ Cao Cao, dum la fiera Cao Cao persone gvidis sian armeon laŭ la fluo de la rivero por batali kontraŭ la alianca armeo de Sun kaj Liu.

La malamikoj renkontiĝis che Chibi. La militistoj sub Cao Cao plejparte estis terarmeanoj, kiuj paliĝis en akva batalo, tial Cao retiris sian armeon kaj kantonmentigis ĝin che la norda bordo de Yangzi-rivero.

Por mildigi tangadon de la ŝipoj en la rivero, Cao Cao ordonis kunligi siajn militshipojn, por ke la nordaj militistoj alkutimiĝu al akva batalo sur la rivero. Zhou Yu, chefkomandanto de la armeo de Sun Quan, decidis ataki la malamikojn per fajro, utiligante la malfortajn punktojn de la kunligitaj shipoj. La brulantaj ŝipoj de Sun Quan sagrapide pafis sin al la ŝiparo de la malamikoj, kiuj tuj dronis en fajra maro. La fajro rapide etendiĝis kaj englutis la malamikan kampadejon ĉe la rivero. Utiligante la favoran situacion, la alianca armeo de Sun kaj Liu senprokraste sturmis la malamikojn, kiuj suferis de serioza malvenko kaj panike retiriĝis norden.

La alianca armeo senhalte persekutis Cao Cao.

Post Ĉibi-kampanjo Liu Bei tuj kaptis 4 prefektujojn, en la sekvanta jaro konkeris ankaŭ Jingzhou kaj metis bazon por sia daŭra ekspansio. Cao Cao lerninte la lecionon en sia malvenko, energie disvolvis la akvan armeon kaj direktis sian lancopinton al la meza baseno de Yangzi-rivero por batali kontraŭ Sun Quan en la estonteco. Por rezisti kontraŭ Cao Cao, Sun Quan daŭrigis sian aliancon kun Liu Bei.

Chibi-kampanjo estis fama en la milita historio de Ĉinio pro la venko de malforta super la forta.

Kunekzisto de la Tri Regnoj

Pro longdaŭra kontraŭstaro de Sun kaj Cao, la fortoj de Liu Bei rapide ekspansiis kaj formiĝis la kunekzisto de la Tri Regnoj Wei, Shu kaj Wu.

En 215 Cao Cao konkeris Hanzhong en la nuna Shaanxi-provinco kaj rekte minacis la ekziston de la reghimo de Liu Bei. Liu Bei decidis militi kontraŭ Cao Cao. En la batalo lia armeo mortigis Xiahou Yuan, gravan generalon de Cao Cao, kaj konkeris Hanzhong. En 219 Guan Yu, grava generalo de Liu Bei, direktis sian lancopinton al Fancheng, kiu siatempe estis okupata de Cao Cao. Cao komplotis kun Sun Quan, kies generalo Lu Meng proponis surprizataki Jiangling. La alianco de Cao kaj Sun tenajle atakis Guan Yu kaj mortigis lin. Pro tio komplete detruighis la alianco de Sun kaj Liu kaj mildiĝis la situacio en norda Ĉinio. En la sekvanta jaro mortis Cao Cao. Lia filo Cao Pi perforte abdikigis la lastan imperiestron de la Orienta Han-dinastio, mem surtroniĝis kaj fondis la regnon Wei. Poste surtroniĝis ankaŭ Liu Bei kaj Sun Quan respektive en Chengdu kaj Jianye.

Por venghi Guan Yu, Liu Bei gvidis grandan armeon por ataki Sun Quan en 222, sed li estis venkita de Lu Xun, generalo de Wu-regno. La venkita Liu Bei forkuris al la urbo Baidi kaj mortis tie en la sekvanta jaro. Post morto de Liu Bei, lia filo Liu Shan heredis la tronon, firme subtenatan de Zhuge Liang. Por realigi la postlasitan aferon de Liu Bei, Zhuge Liang 6-foje atakis Wei-regnon de 227 ĝis 234, sed ne sukcesis en realigo de sia ambicio. Li mem mortis de malsano en 234. Antaŭ tio mortis ankaŭ Cao Pi. Lia filo Cao Rui estis firme subtenata de Sima Yi post sia surtronigho. Kaj de tiam la regpotenco de Wei-regno iom post iom estis uzurpita de Sima Yi kaj liaj filoj. Sima Yi estis fama politikisto kaj milita strategiisto. Pro lia forto ne sukcesis Zhuge Liang. Li efike malhelpis la ekspansion de Shu-regno. En 263 Sima Zhao, filo de Sima Yi, sendis armeon ataki Shu-regnon kaj konkeris Chengdu en la sama jaro. La regnestro de Shu kapitulacis kaj pereis la regno.

Post pereo de Shu-regno Wu-regno estis komplete sieĝita de Wei-regno. En 265 Sima Yan, filo de Sima Zhao, forpuŝis la imperiestron de Wei-regno de sur la trono kaj mem uzurpis la suverenecon. Li fondis Jin-dinastion kun Luoyang kiel sia ĉefurbo. Jen komenciĝis la Okcidenta Jin-dinastio kaj malfermiĝis nova paĝo en la ĉina historio. Tiam sur la trono de Wu-regno sidis Sun Hao, kiu ĉiam sin amuzis kaj ne zorgis pri la ŝtataj aferoj. La armeo de Jin-dinastio akiris venkon post venko kaj en 280 konkeris Jianye, ĉefurbon de Wu-regno kaj Sun Hao kapitulacis. Jen denove unuiĝis la tuta Ĉinio.

Ekde la finaj jaroj de la Orienta Han-dinastio en Ĉinio estis milita kaoso longtempa kaj pro tio la nombro de la loĝantoj malkreskis jaron post jaro kaj la ekonomia nivelo malleviĝis. La periodo de la Tri Regnoj dauris preskaŭ 80 jarojn kaj profundiĝis la ekonomia krizo. La grena malsufiĉo multe malhelpis la militajn aferojn de Wu kaj Shu. Malgraŭ ke la tri regnoj ĉiuj donis grandan atenton al agrikultura produktado, kaj pro bezono de la milito la tekniko de metalurgio kaj shipkonstruado multe progresis, la ĉina historio siatempe progresis malrapide, ĉar la senĉesa milito konsumis grandan kvanton da homaj kaj materiaj riĉaĵoj.

Malgraŭ tio en la 72 jaroj de la historia periodo de la Tri Regnoj naskiĝis en Ĉinio multe da eminentaj personoj, kiuj okupis gravan lokon en la politika kaj milita historio de Ĉinio.