• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-25 10:57:05    
La ĉina lingvo kaj la ĉina kulturo

cri

 

La ĉina kulturo estas lonĝistoria, ampleksa kaj riĉa, kaj la ĉina lingvo estas la ĉefa portilo de la ĉina kulturo. En la kelkmil-jara evoluado la ĉina kulturo pliriĉigis la ĉinan lingvon kaj siaflanke la lingvo plibriligis la kulturon. Sekve, "la ĉina lingvo kaj la ĉina kulturo" ja estas granda temo, kaj por pli bone pritrakti ĝin necesas skribi verkon ampleksantan kelkcent paĝojn. Sendube, en tiu ĉi mallonga artikolo mi povas nur sensisteme prezenti kelkajn punktojn pri tiu temo, kiuj laŭ mi estus eble interesaj por la legantoj.

La ĉina lingvo kaj konfuceanismo

Parolante pri la ĉina kulturo, oni ofte mencias konfuceanismon, ĉar ĝi ludis ĉefan rolon en la kreskado kaj progresado de la ĉina kulturo kaj riĉigis la ĉinan lingvon.

Jam en pratempo la ĉinaj filozofoj konsciis, ke kiel ero de la naturo (ĉinoj nomas ĝin ĉielo), homo devas obei la naturajn leĝojn ŭ volojn. Kaj ili kreis la esprimon "unuiĝo de la ĉielo kaj homo".

La homoj havas diversajn dezirojn. Konfuceanismo opinias, ke tiuj deziroj estas naturaj instinktoj kaj oni ne povas nek devas ilin nei, tamen estas necese ilin limigi, por ke ili ne estu ekscesaj, alie ili endanĝerigus ne nur la individuon, sed eĉ la tutan homan socion. Sekve Konfuceo pledis, ke la homoj devas obei la decregulojn (reguloj por deca konduto) en ĉiuj siaj agadoj. La vortoj "humanismo", "justeco", "deco", "saĝo" (racia kono) kaj "sincereco" en la ĉina lingvo ja esprimas la decregulojn de konfuceanismo. Krome, li pledis ankŭ por fileco, frateco, lojaleco, honesteco kaj hontosento. Pro la disvastiĝo de konfuceanismaj principoj, la vortoj pri homaj virtoj kaj ties malaj vortoj abunde aperis en la ĉina lingvo. Ekz., oni konsideris, ke kondutoj morale maldecaj estas hontindaj, do hontosento estis rigardata kiel unu el la homaj virtoj. Tiuj, kiuj havas hontindajn kondutojn, estas nomataj uloj sen hontosento, kaj tio estas tre severa riproĉo en la ĉina lingvo. La ĉinoj ŝatas la nekoruptiĝintajn ŝtatoficistojn kaj abomenas la koruptiĝintajn, ili nomas la antŭajn puraj oficistoj kaj la lastajn malpuraj. Do, la vortoj "pura" kaj "nekoruptiĝinta" kaj la vortoj "koruptiĝinta" kaj "malpura" estas ofte kunligitaj kaj fariĝas kunmetitaj vortoj en la ĉina lingvo.

La ĉinoj alte taksas la volon de individuo. Ili konsideras, ke nur tiu, kiu havas firman volon, povas plenumi gravan taskon ĉu en politikaj ĉu en militaj kaj aliaj aferoj. Konfuceo foje emfazis: "La komandanto povas esti kaptita for de sia armeo, sed la volo de eĉ ordinara homo ne povas esti prenita for de li." Kaj ankŭ Mengzi (372-289 a.K.), la dua sanktulo de konfuceanismo, asertis, ke homo kun firma volo ne povas esti ŝancelita de mizero, nek tentita de riĉeco, nek subigita de potenco. Kaj tia homo estas nomata "noblulo kun firma volo". Tiuj vortoj de Konfuceo kaj Mengzi fariĝis maksimoj en la ĉina lingvo.

La vorto "lojaleco" origine signifas, ke oni devas esti lojala al la reĝo, sed poste ĝi enhavas ankŭ la sencon "sindediĉo al la patrujo". En la ĉina historio troviĝis nemalmultaj nobluloj, kiuj estis tiel lojalaj al la patrujo, ke ili preferis oferi sian vivon ol kapitulaci al la invadantoj. Ili estas tre admirataj de la popolo kaj nomataj "nobluloj kun firma patriotisma volo". Kaj male, al tiuj, kiuj kapitulacis al la malamikoj, oni donis la nomon "perfiduloj de patrolando".

Konfuceanismo alte taksas la valoron de harmonio en la socia vivo, ĉar nur harmonio povas stabiligi kaj firmigi la familion kaj la socion kaj interpacigi kaj solidarigi la popolon de la tuta lando. Por realigi harmonion inter la homoj, oni devas esti milda, bonkora, modesta, tolerema, grandanima, helpema, oferema, fervora, ĝentila ktp. Oni povas diri, ke tiaj vortoj pri homa kvalito estas vere multnombraj en la ĉina lingvo. Ili havas malsamajn signifojn, tamen kiel decreguloj ili ludas saman rolon en interhomaj rilatoj, t.e. sin teni amike kaj mildigi konfliktojn.

Tute nature, konfuceanismo, kiu estis kreita antŭ pli ol 2 mil jaroj, havas multajn mankojn. Oni plendas, ke la decreguloj de konfuceanismo, tro rigoraj kaj rigidaj, fariĝis katenoj de homaj personeco kaj libereco. Kaj la plej netolereble absurda koncepto de konfuceanismo estas humileco de virinoj antŭ viroj. Lŭ konfuceanismo, la edzino devas obei sian edzon, ŝi tute ne estas egalrajta kiel la edzo. Konfuceanismo fakte konsideras, ke virinoj estas nur dependaĵoj de viroj. Tiu absurda vidpunkto montriĝas eĉ en la ĉinaj ideogramoj. Ĉe la komenco la ideogramo "virino" estis simila al figuro de genuanta virino. La ĉinaj ideogramoj estas plejparte faritaj el du ŭ pli ol du partoj, el kiuj la kerna parto nomata "buŝuo" en la ĉina lingvo estas uzata por indiki la esencan signifon de tiu ideogramo. Pro la influo de konfuceanisma koncepto, nemalmultaj ĉinaj ideogramoj, kiuj enhavas sencon de malestimo, estas faritaj el la kerna parto "virino", ekz., la supre menciita "jian" (perfidulo) estas farita el la kerna parto "virino". Nuntempe, precipe post la fondiĝo de nia popola respubliko, la ĉinaj virinoj ĝuas tute egalajn rajtojn kiel la viroj. Do, la diskriminacio kontrŭ virinoj estas ĝenerale likvidita. Sed la ideogramoj kun senco de malestimo al virinoj estas malfacile forigeblaj.

La kernaj partoj "koro" "fajro" kaj "silko"

Lŭ Mengzi, la funkcio de la homa koro estas pensado. Estas vere, ke en la ĉina lingvo la ideogramoj rilatantaj al penso kaj sento estas preskŭ senescepte faritaj el la kerna parto "koro", ekz., volo, amo kaj malamo, melankolio, ĝojo kaj malĝojo, indigno, timo kaj multaj aliaj. Tiu lingva strukturo klare atestas la tezon de antikvaj ĉinaj filozofoj, ke tio, kio produktas penson kaj senton, estas la koro, sed ne la cerbo.

Estas diversaj ĉinaj bongustaĵoj, sekve ankŭ la metodoj de kuirado estas diverse nomataj. Ĉe la okcidentanoj estas simpla metodo de fritado, sed en la ĉina kuirarto troviĝas malsamaj metodoj de fritado, do, necesas havi malsamajn nomojn por esprimi la malsamajn metodojn. Ĉar por kuirado oni nepre bezonas fajron, la ideogramoj por tiu celo estas plejparte faritaj el la kerna parto "fajro", kaj la vorto "fritado" ja havas "fajron" kiel sian kernan parton. Iuj ĉinaj manĝoj estas nomataj lŭ kuirmetodoj, ekz., "huo-ŝao", kuko bakita super fajro, portas nomon kun du "fajroj". La specoj de ĉinaj manĝaĵoj estas sennombraj, do ili havas sennombrajn nomojn kaj konsekvence estas sennombraj ideogramoj por ili. La ĉina kuirarto povas esti nomata "kulturo de trinkado kaj manĝado" kaj rigardata kiel parto de la ĉina kulturo, kaj al ili intime rilatas multaj ĉinaj ideogramoj.

Ĉinio estas lulilo de silko. La silkaj produktaĵoj estas ĝenerale nomataj "silkaĵoj". Fakte, estas diversaj specoj. Ekz., la silka ponĝeo estas tre mola, kaj la ĉemizoj faritaj el ĝi estas komfortaj; alia silka teksaĵo nomata sateno estas glata kaj iom pli dika, kaj ĝi tŭgas por vintraj vestaĵoj; dume la silka gazo estas bona materialo por someraj vestaĵoj pro ĝia ventola kvalito. Tiuj silkaj produktaĵoj havas diversajn specojn. Ekz., "broka sateno" estas sateno, sur kiu oni povas broki diversajn desegnaĵojn, kaj krepo estas tiel nomata pro ĝia falto. La ideogramoj por la menciitaj silkaj produktaĵoj estas ĉiuj faritaj el la kerna parto "silko".

Kaj oni povas aserti, ke la ĉinaj ideogramoj estas parto de la ĉina kulturo, kaj en la vortoprovizo de la ĉina lingvo kaj la strukturo de la ĉinaj ideogramoj troveblas fenomenoj de la ĉina kulturo.

Krei ideogramojn kaj pensi figure

Fakuloj asertas, ke ĉinoj kutime pensas konkrete kaj figure. Je la komenco ili kreis la ĉinajn ideogramojn ĝuste lŭ la figuroj de la objektoj. Poste ili faris la vortojn lŭ figura pensmaniero. Ekz., kiam la ĉinoj parolas pri la blanka koloro, ili ŝatas aldoni la vorton "neĝo" antŭ ĝi por esprimi, ke io havas la blankan koloron kiel la neĝo; ili aldonas la vorton "glacio" antŭ "frosta" por esprimi, ke io estas glacie frosta. Ne nur al adjektivoj, sed ankŭ al substantivoj oni emas aldoni vorton por pli figure esprimi ilian sencon. Ekz., oni aldonas la vorton "arĝento" antŭ la vorto "haro" por esprimi, ke la haro blankiĝas. Kaj kiam oni metas la vorton "ĉerizo" antŭ la vorton "buŝo", tio indikas, ke la buŝo de virino estas malgranda kaj ĉarma kiel ruĝa ĉerizo. Troviĝas ankŭ tiaj esprimoj: "manĝaĵbarelo" por moki tiujn, kiuj scias nur manĝi, sed kapablas fari nenion; "tigro kun ridanta mieno" aludas al homoj, kiuj aspektas mildaj kaj afablaj, sed fakte estas sovaĝaj kaj kruelaj kiel tigro.

Oni figure nomas ankŭ la bestojn importitajn el eksterlando, ekz., ĝirafo estas nomata "longkola cervo", ĉar ĝi havas longan kolon kaj ĝia korpo aspektas kiel cervo; kaj zebro nomiĝas "stria ĉevalo", ĉar ĝi similas al ĉevalo kun blankaj strioj sur sia korpo.

En la ĉina lingvo multaj proverboj kaj idiomaĵoj estas figure esprimataj, ekz., "elpreni la lunon el akvo", tio signifas senrezultan klopodon; "aldoni piedojn al la pentrita serpento", tio enhavas la sencon "superflua faro"; "la formiko sur la varmega kaldrono", per tio oni esprimas, ke iu falas en embarason kaj ege senpacienciĝas. Estas idiomaĵoj faritaj el paroj da antonimoj, ekz., "eliri el vivo, eniri en morton" signifas, ke oni riskas sian vivon pro engaĝiĝo en danĝeran aferon; "ŝati ripozon, malŝati laboron" signifas maldiligentecon; "jesi buŝe, nei kore" estas esprimo de malhonesteco.

Tiaj esprimoj de kvarvortaj frazetoj estas tre koncizaj, klaraj, figuraj kaj impresivaj. Ili estas ritmaj, belsonaj kaj facile memoreblaj. Tiu lingva fenomeno verŝajne estas specifa en la ĉina lingvo, ĉar nur en la kadro de ties speciala strukturo tio fariĝas ebla.

Diversaj nomoj kaj sanga rilato

Tradicie, la ĉinoj alte taksas la sangan rilaton inter parencoj kaj la familian hierarkion. Tio klare speguliĝas en la diversaj nomoj inter familianoj kaj parencoj. La nomo "onklo" estas dividita en kvin kategoriojn per malsamaj nomoj, nome: A. la pliaĝaj fratoj de patro; B. la malpliaĝaj fratoj de patro; C. la edzoj de pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratinoj de patro; Ĉ. la pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratoj de patrino; D. la edzoj de la pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratinoj de patrino. Kaj la nomo "onklino" estas sammaniere dividita. Estas rimarkinde, ke la kategorioj C, Ĉ kaj D malsamas kiel la kategorioj A kaj B. En tiuj tri kategorioj oni ne distingas la pliaĝajn kaj la malpliaĝajn. Ekz., la pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratoj de patrino estas same nomataj "onkloj", sed tiuj de patro nomataj distinge. La kialo estas, ke la antŭaj estas parencoj kun alia familia nomo kaj ne necesas distingi. Dume la pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratoj de patro havas la saman familian sangan rilaton kun la patro kaj iliaj pozicioj en la familio estas malsamaj* kaj tial malsame nomataj. La nomoj "nevo" kaj "nevino" estas alie nomataj, se ili estas gefiloj de fratino; kaj la gefiloj de filino estas nomata nepo kaj nepino, sed kun adjektivoj "eksteraj", ĉar ili apartenas al alia familio. Same, la gepatroj de patrino estas nomataj "eksteraj" geavoj.

En la pasinteco ĉinoj kutime strikte obeis la sistemon de familia hierarkio. Sekve estis tia fenomeno: iu mezaĝulo devis nomi iun knabon "onklo" pro tio, ke tiu knabo estas juna frato de lia patro. Tio ŝajnas iom stranga, sed estas natura por ĉinoj.

La supre menciitaj familiaj kaj parencaj nomoj ŝajnas nenecesaj por okcidentanoj, sed por ĉinoj ili estas nepre necesaj kaj utilaj por eviti miskomprenon.

Nuntempe, tiu sistemo de patriarka hierarkio ne plu estas strikte observata, tamen la diversaj parencaj nomoj ankorŭ validas, ĉar ili jam ekzistis kelkmil jarojn kaj fariĝis sociaj kutimoj por ĉinoj. Tamen ili eble iom ŝanĝiĝos estonte, ĉar la infano de gesolinfana paro ne havos onklon, onklinon ks., kaj tiam malmultiĝos diversaj parencaj nomoj.