Oni ofte diras, ke Ĉinio estas lando de poezio. Tio ja ne troigas, ĉar jam en la epoko antŭ 3 mil jaroj la unua kolekto de 300 poemoj estis kompilita. Poste en Tang-dinastio (618-907), poezio vaste prosperis kaj aperis multaj eminentaj poetoj. Lŭ esploro, en tiu dinastio troviĝis proksimume 2300 poetoj, kiuj verkis kelkdekmil poemojn kaj eĉ nun ankorŭ legeblas pli ol 52 mil poemoj, el kiuj pli ol 900 estis el la plumo de Li Bai, "feo de poezio", kaj pli ol 1400 verkitaj de Du Fu, "sanktulo de poezio". En Song-dinastio (960-1279) aperis pli ol 1400 verkistoj, kiuj skribis pli ol 20 mil alispecajn poeziaĵojn nomatajn ci**. Sendube, la abundaj poeziaĵoj fariĝis tre valoraj kulturaj heredaĵoj por la ĉina popolo. Ke la antikvaj ĉinaj literaturistoj faris tiom da verkoj, tio estas vere mirinda afero, kaj tiurilate oni ne povas ne atribui la meriton al la ĉina lingvo, kiu havas ne nur riĉan vorto-provizon kun granda esprimpovo, sed ankŭ tre elastan strukturon, kiu ebligas al la poetoj tre libere verki sen la kateno de gramatikaj reguloj. Ekz., ili ofte uzis adjektivon kiel verbon, precipe en poeziaĵoj. Iu fama poeto de Song-dinastio verkis jenan verson: "Printempa vento denove verda (verdigas) la sudan bordon de la rivero". Ĉu tiu adjektivo "verda" ne donis tre fortan impreson al la legantoj pri la bela printempa pejzaĝo? La verso prezentas bildon. Kaj ĝuste al kreado de bildo en poezio strebis la antikvaj ĉinaj poetoj.
Krome, ili ne rekte priskribis sian senton, sed implicis ĝin en la priskribita pejzaĝo. Ekz., du poetoj de Tang-dinastio priskribis la vesperan pejzaĝon po per du versoj. Unu el ili verkis: "La subiranta suno bele brilas, tamen la vespero proksimiĝas"; kaj la alia skribis: "Ne diru, ke la suno subiras, ia brilo ankorŭ en la ĉielo plenplenas". La antŭa implice esprimis sian ĉagrenon pro maljuniĝo, kaj la lasta aludis, ke li ankorŭ optimisme energias malgrŭ maljuniĝo.
Ĉiu ĉina ideogramo havas nur unu silabon. Tio rezultigas multnombrajn homonimojn.Tio certe estas malavantaĝo de la ĉina lingvo, sed aliflanke avantaĝo por la poetoj, ĉar dank' al tio ili povas elekti konvenajn ideogramojn por riĉigi la rimojn kaj belsonigi siajn verkojn. Kompreneble, en la literatura kampo ĉinoj kreis ne nur poeziaĵojn, sed ankŭ dramojn, romanojn, novelojn, eseojn k.c. Tiuj belartaj verkaĵoj treege abundas. Ili estas allogaj legaĵoj por la ĉina popolo de ĉiuj generacioj. Ili ankŭ fariĝas neelĉerpeblaj materialoj por filmoj kaj televidaj dramoj.
Krom la belartaĵoj, mi volas mencii ankŭ historiajn kaj geografiajn verkojn. En Ĉinio estas tre bona tradicio verki historiajn verkojn pri la gravaj eventoj kaj fame konataj personoj de ĉiu dinastio. Nun jam estas 24 historiaj verkoj pri la pasintaj dinastioj en 3240 volumoj. Alia bona tradicio estas verki librojn pri geografiaj situoj, historiaj okazaĵoj, ekonomiaj kaj kulturaj atingoj de diversaj lokoj. Tiaj libroj troviĝas preskŭ en ĉiu gubernio. Kaj en Ĉinio estas pli ol 2 mil gubernioj, sekve la kvanto de tiaj verkoj estas tre okulfrapa.
Krome, estas menciindaj ankŭ verkoj pri ĉina medicino, pri strategio kaj taktikoj, ekz., la fama verko de Sunzi (ĉ. 500 a.K.) kaj budaismaj sutroj ĉinigitaj el sanskrito.
Oni kutime priskribas la abundajn ĉinajn klasikaĵojn kiel vastan maron. Kaj kiel ujo de tiu granda maro estas la malgrandaj kvadrataj ĉinaj ideogramoj. Sendube, la ĉinaj intelektuloj tre fieras pri tio, kaj iuj el ili eĉ diras, ke la ĉinaj ideogramoj disvastiĝos internacie kaj multe kontribuos al la monda kulturo en la 21-a jarcento. Tio eble troigas. Tamen estas fakto, ke nuntempe pli kaj pli multaj fremdlandanoj kun granda intereso lernas la ĉinan lingvon kaj ĉiajn ideogramojn por ĝui la altvaloran ĉinan kulturon.
|