• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-25 19:13:57    
Modelo de la Internacia Sciencteknika Kunlaboro

cri

Antaŭnelonge, Ĉina Akademio de Sciencoj kaj germana fama sciencesplora organo Max-Planck-Instituto kune okazigis solenan celebradon, gratulante, ke ambaŭ flankoj elvolvis kunlaborojn jam 30 jarojn. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj germana prezidento Johannes Rau sendis gratulajn mesaĝojn, laŭdante, ke la kunlaboroj inter la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj Max-Planck-Instituto estas modelo de la internacia sciencteknika kunlaborado. En hodiaŭa programero, ni konigos la kunlaboradon inter la du organoj.

40-jara sinjoro Hu Gengxi estas ĉefa esploristo de la laboratorio pri malsana geno sub la Ŝanhaja Esplorejo pri la Vivoscienco. Antaŭ 10 jaroj, laborante en usona universitato, li sukcesis en iu internacia varbado kaj revenis al la patrolando por esti estro de Max-Planck-junulara sciencista grupo. La de li estrata grupo akiris monde atentatan atingon en genoma esplorado.

La tiama internacia varbado ja estis kune okazigita de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj germana Max-Planck-Instituto. Tio ludis gravan rolon en ĉina kulturado de junaj sciencistoj. Sinjoro Hu Gengxi diris al raportisto:

"En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la ĉina sciencesplora sistemo estis relative malnova. Por komutiĝi kun la internacia scienca rondo, la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj Max Planck Instituto enkondukis la internacie agnoskitan varbadon por elekti iujn sciencistojn kompetentajn por la tasko. Sub la tiama cirkonstanco, tio eble estis unu el la justaj, publikaj meĥanismoj kun altaj kriterioj."

Nun sinjoro Hu Gengxi jam akiris evidentan atingon en esplorado de kancera genomo. Lia esplorita genoma ĉeforgano jam estas uzata en frutempa ekzameno de kancero, kaj helpas plifrue eltrovi kaj kuraci kanceron.

Max Planck Instituto estas plej granda sciencesplora institucio, kaj ĝuas altan reputacion en la monda scienca rondo. Ĝia kunlaboro kun Ĉina Akadamio de Sciencoj komenciĝis en 1974. Je la komenco, ĉiujare nur 2 ĝis 4 ĉinaj sciencistoj iris al la Instituto por studi, tamen poste, kun senĉese plivastiĝanta kunlabora skalo de ambaŭ flankoj, la kunlabora kampo estas plivastigita. Nun ĉiujare ĉirkaŭ 200 ĉinaj sciencistoj iras al Germanio por fari longtempan kunlaboron kaj esploradon, kaj multaj germanaj sciencistoj venis al Ĉinio por fari esploradon. La kunlabora kampo estas iom post iom plivastigata al la astrofiziko, astonomio, spaca scienco, nuklea fiziko, molekula biontologo, ĉelbiologio kaj aliaj flankoj.

Nuna prezidanto de Max-Planck-Instituto profesoro Petre Gruss tiel taksas la kunlaborojn inter ambaŭ flankoj.

( )

"Ni estas kvazaŭ la du flankoj de feliĉa geedziĝo. La kunlaboroj estas ambaŭflanke gajnigaj. Pro tio, Max Planck Instituto plivastigas riĉfontojn por la talentuloj kaj esplorado en sia lando kaj eksteraj landoj. Pli kaj pli multaj junaj sciencistoj, doktoroj el Ĉina Akademio de Sciencoj iris por labori en diversaj esplorejoj de MP Instituto."

La alia metodo de la kunlaboroj inter Ĉina Akademio de Sciencoj kun Max-Planck-Instituto estas utiligi la evoluintajn eksperimentajn instalaĵojn por establi laboratoriojn en Ĉinio kaj per tio oni kreis la bonan kondiĉon al la esploristoj. Ekzemple, oni starigis en Ŝanhajo esploran centron de kruĉiĝfaka avangardo, kiu akcelis la koaliciadon kaj akordon de pluraj fakoj kaj kulturis junajn sciencistojn. Ambaŭ flankoj kune investis por starigi gastlaboratorion en Ŝanhajo, kiu logas sciencistojn de ambaŭ flankoj eĉ de Eŭropa Unio kaj aliaj landoj.

Establo de partneraj grupoj en Ĉina Akademio de Sciencoj kaj elvolvo de esplorado de ambaŭflankaj sciencistoj estas nova metodo de la kunlaboroj inter la Akademio kaj la Instituto. De la lastaj 5 jaroj, la unua partnera grupo, partnera grupo de la metala esplorejo akiris serion da atingoj en esplorado. Ilia atingo en esplorado pri nanometro estas fokuse atentata de la sama fako internacie. En la jaro 2003, sinjoro Lu Ke, 37-jara estro de la grupo fariĝis la plej juna membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

Menciinde estas, ke dum la furoro de la sars-epidemio en Ĉinio en la jaro 2003, la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj Max-Planck-Instutito perdis nenian tempon por fari esploradon pri la kontrolado kaj preventado kontraŭ la viruso de sarso, tio liveris sciencteknikan apogilon por venki sarson.

De la lastaj 30 jaroj, senĉese plifortiĝas la kunlaboroj inter ĈAS kaj MP, tio ne nur akcelas la reformadon en sciencesplora administrado kaj kulturas sciencteknikajn talentulojn, samtempe ankaŭ donas pozitivan influon al la sciencteknika disvolviĝo de la du landoj. Ĉina konsilanto, sinjorino Chen Zhili donis altan takson al la kunlaborado inter ĈAS kaj MP Instituto. Ŝi diris,

"Tio estas kunlaboroj inter potencoj kaj ambaŭflanke gajnigaj. La sciencteknika kunlaborado akcelis la altigon de sciencteknika kreado, elkulturis nombron da talentuloj kaj rezultiĝis iuj sciencteknikaj atingoj kun la monda avangarda nivelo. Tio akcelas la disvolviĝon de la du sciencesploraj institutoj kaj gvidos la vastajn kunlaborojn inter ĉinaj aliaj institutoj kaj germanaj sciencesploraj institutoj."

Ĉe la 30-a jariĝo de la kunlaboroj, ĈAS kaj MP Instituto subskribis interkonsenton pri pluapaŝa plifortigo de kunlaboroj. Ambaŭ flankoj elvolvas kunlaborojn en iuj novaj kampoj kiaj tibeta altebenaĵo, agadologio, baza korpusklo kaj bioniko. Ambaŭ flankoj planas fondi komputilan biologian esplorejon. Samtempe, ambaŭ flankoj esploras pri la ekologia konstruado, herbeja administrado kaj aliaj kun la sciencistoj de la Mongola Respubliko.